Malfermi ĉefmenuon

Kijomizu-dera (Kioto)

Kijomizu-dera en Kioto

Kijomizu-dera (japane: 清水寺, signifante fonta akvopura akvo) estas famega antikva budhisma templo en Kioto, Japanio. La saman nomon havas temploj ankaŭ en Isumi (Ĉiba), Mijama (Fukuoka), kaj Jasugi (Ŝimane). Ĉiu el ili fondiĝis en la epoko Heian. Tiu ĉi en Kioto (plena oficiala nomo: Otoŭa-san Kijomizu-dera = 音羽山清水寺) estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko Historiaj Monumentoj de Antikva Kioto.

La templo estis fondita en la jaro 780. La nunaj konstruaĵoj estiĝis en 1633 dum reforma projekto de la Ŝoguno Tokugaŭa Iemicu. Dum plejparto de sia ekzisto la templo apartenis al la budhisma sekto Hossō, sed en 1965 ĝi sendependiĝis kaj nun oni nomas ĝian sekton "Kitahossō".

FotogalerioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti