Ŝintoo
Ŝintoo, aŭ pleonasme Ŝintoismo, (japane 神道 shintō) estas unu el la indiĝenaj religioj de Japanio kaj verŝajne la plej malnova[1]. La nomo signifas "la vojo de la dioj," aŭ pli ĝuste, "la vojo de la kamioj" (la japanaj -tō kaj -dō egalas al la ĉina -tao en taoismo). Kamioj (naturaj dioj) estas estas, ekzemple, montoj, arboj, akvofaloj, homoj, ... Oni komencis uzi la nomon nur kiam la budhismo (japane butsu-dō, "la vojo de la Budho") atingis Japanion; ĝis tiam, la religio estis sennoma.


La ŝintoon oni povas priskribi kiel formo de animismo. Grava estas la kulto de naturaj animoj, nomataj kamioj (japane kami) el kiuj tre grava estas la sundiino Amaterasu.

Ĝis la dua mondmilito, unu formo de ŝintoo estis ŝtata religio en Japanio. En la ŝtata ŝintoo tre gravis la kulto de la imperiestro (japane tennō), rigardata kiel dio ĝis la imperiestro Hirohito devis rezigni tiun titolon post la kapitulaco en 1945.
Hodiaŭ, la ŝintoo konsistas el multaj sektoj, el kiuj la plej bone konata inter esperantistoj estas Oomoto. En Brazilo, ŝintoaj Mesiana Eklezio kaj Sejĉo-No-Je estas tre konataj.
Ŝintoo dividiĝas en kvar malsamaj tipoj:
- Ŝintoo praktikata de la japana imperia familio;
- Ŝintoo bazita sur propraj temploj (kiuj ne havas fondintojn kaj instruojn);
- Ŝintoo rilatanta al la tradicioj de la japana popolo, heredata de generacio al generacio;
- Kjoha-ŝintoo –Tiuj posedantaj proprajn Fondinton kaj Instruojn. En tiu ĉi kategorio inkluzivas, krom Oomoto, Tenrikjo,
Sejîo-No-Je, kaj Mesiana Eklezio.
La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kamioj. Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.
Referencoj Redakti
- ↑ (nl) Een land met stilte, licht en respect - Wat maakt Japan speciaal? (Lando kun silento, lumo kaj respoekto - Kio faras Japanion speciala?), Wablieft, la 21-an de julio 2021.