Gubernio Kanagavo
La gubernio Kanagavo[1] (japane 神奈川県 [kanagaɰᵝakeɴ]; Hepburn/Kunrei: Kanagawa-ken), ĝis 2008 en Esperanto ankaŭ prefektejo Kanagavo,[2] estas gubernio de Japanio en la regiono Kanto.

Gubernio Kanagavo | |
---|---|
神奈川県 | |
![]() | |
![]() | |
gubernio de Japanio | |
Loko | |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 2 415,47 km² |
Loĝantaro (2020) | |
Tute | 9 216 009 |
Denseco | 3 814,42 loĝ./km² |
Simboloj | |
Arbo | Ginko |
Floro | (Lilium auratum) |
Birdo | Griza mevo (Larus canus) |
Ekonomio | |
Gubernia oficejo de Gubernio Kanagavo | |
estro | Yūji Kuroiwa
|
Adreso | 〒231-8588
横浜市中区日本大通1 |
Telefononumero | +81-45-210-1111 |
Oficiala retpaĝaro: Gubernia Retpaĝo | |



Laŭ la stato de 2020 en la gubernio vivis 9 216 009 loĝantoj sur areo de 2 416,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 814 loĝantoj/km². Administra centro de la gubernio estas la urbo Jokohamo. Ĝi kaj la ĉirkaŭaj urboj, interalie Nagasako, apartenas al la Grandtokia Areo.
Geografio
redaktiUrboj
redaktiAtentu ke la nomoj de la guberniaj urboj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj al transskribado Hepburn, se mankas ekstera referenco por esperantlitera latinigo.
- Atsugi [Acugi]
- Ayase [Ajase]
- Chigasaki [Ĉigasaki]
- Ebina
- Fujisawa [Fuĝisava]
- Hadano
- Hiratsuka [Hiracuka]
- Isehara
- Yamato [Jamato]
- Jokohamo (gubernia ĉefurbo)[3]
- kun kvartaloj
- - Aoba
- - Asahi
- - Tsurumi [Curumi]
- - Cuzuki [Cuzuki]
- - Hodogaya [Hodogaja]
- - Isogo
- - Izumi
- - Kanagawa [Kanagaŭa]
- - Kanazawa [Kanazaŭa]
- - Kohoku
- - Konan
- - Midori
- - Naka
- - Minami
- - Nishi [Niŝi]
- - Seja
- - Sakae
- - Totsuka [Tocuka]
- kun kvartaloj
- - Asao
- - Kawasaki (Kavasako)
- - Miyamae [Mijamae]
- - Nakahara
- - Saiwai [Saiŭai]
- - Takatsu [Takacu]
- - Tama
- Minamiashigara [Minamiaŝigara]
- Miura
- Odawara [Odaŭara]
- Sagamihara
- Zama
- Zushi [Zuŝi]
Rilatoj al Esperanto
redaktiInteralie, de la 21-a ĝis 22-a de oktobro 2023 la 110-a Japana Esperanto-Kongreso (japane 日本エスペラント大会) kun 307 aliĝintoj okazis en la gubernia urbego Kavasako. Antaŭe, la 104-a nacia kongreso de 2017 kun 459 aliĝintoj kaj la 92-a nacia kongreso de 2005 kun 571 aliĝintoj okazis en la gubernia ĉefurbo Jokohamo, kaj krome ne-laste ankaŭ la 92-a Universala Kongreso de UEA kun 1901 aliĝintoj en 2007.
En Esperanto aperis
- Gvidlibro pri Jokohamo, havenurbo nova kaj malnova kaj Kamakura, ĉefurbo antikva. Redaktis DOI Hirokaz. Eldonita prepare al la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. – Jokohamo: Mevo-libroj, 2005. 86 paĝoj. ISBN 4-88887-037-3.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la gubernio "Kanagavo" en listo de plej gravaj urbaroj de Japanio antaŭ la du-paĝa mapo 24.
- ↑ Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI.
- ↑ 3,0 3,1 La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas ankaŭ esperantigon de la urbego "Kavasako" en listo de la plej grandaj japanaj urboj sur paĝo antaŭ la du-paĝa mapo 24, kvankam en la mapo mem ne restas sufiĉa loko por la nomo apud la longa nomo Jokohamo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (japane)
- Jokohama Esperanto-Rondo (esperante kaj japane)
- Esperanto-Societo de Kawasaki (esperante kaj japane)
Gubernioj de Japanio | ||
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Chiba [Ĉiba] | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝimo | Gifu | Gunma | Hiroŝimo | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Yamaguchi [Jamaguĉi] | Yamanashi [Jamanaŝi] | Kagaŭa | Kagoŝimo | Kanagavo | Koĉo | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasako | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osako | Saga | Saitama [Sajtama] | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoko | Toĉigi | Tokio | Tokuŝimo | Tottori | Tojama | Vakajamo |