Taoismo

ĉindevena religio aŭ filozofio

Taoismo (daŭismotaismo) estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laŭzio (ĉine: 老子) kaj Ĝuangzio (ĉine: 莊子) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Ĝia ĉefa verko estas la Daŭdeĝingo (Tao Te Ching). Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laŭzion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado").

tao; pinjine "dao"

La penso de Laŭzio ne estas taoismo entuta, sed nur la filozofia semo.

HistorioRedakti

 
Nasko de Laŭzio, nome pentraĵo de la Verda Kaprotemplo en Ĉengduo, Siĉuano.

Laŭzio estis tradicie konsiderata kiel la fondinto de Taoismo kaj estas tre proksime asocia en tiu kunteksto kun "origina" aŭ "unuaranga" Taoismo.[1] Ĉu li fakte ekzistis estas disputata;[2][3] tamen, la verko atribuita al li – nome Tao Te Ĉing – estas datita de la fino de la 4a jarcento a.K.[4]

Taoismo desegnas sian kosmologiajn fondojn el la Skolo de Naturalistoj (en formo de ties ĉefaj elementoj – Jino kaj Jango kaj la Kvin Fazoj), kiu disvolviĝis dum la Militŝtata periodo (4a al 3a jarcentoj a.K.).[5]

Robinet identigas kvar komponantojn en la apero de Taoismo:

  1. Filozofa Taoismo, t.e. la Daŭdeĝingo kaj la Ĝuangzio
  2. teknikoj por atingi ekstazon
  3. praktikoj por atingi longvivecon aŭ senmortecon
  4. ekzorcismo.[2]

Kelkaj elementoj de Taoismo povas esti serĉitaj el prahistoriaj popolaj religioj en Ĉinio kiuj poste kristaliĝis en la tradicio de Taoismo.[6][7] En partikularo, multaj praktikoj de Taoismo venas el la fenomenoj de la Militŝtata periodo nome vu (konektita kun la ŝamanisma kulturo de norda Ĉinio) kaj la fangŝi (kio probable derivas el la "arkivist-divenistoj de antikveco, unu el kiuj supozeble estis Laŭzio mem"), eĉ kvankam postaj Taoistoj insistis ke tio ne pravas.[8] Ambaŭ terminoj estis uzataj por aludi al individuoj dediĉitaj al "... magio, medicino, divenado,... metodoj de longviveco kaj por ekstaza vagado" same kiel la ekzorcismo; en la kazo de vu, "ŝamanoj" aŭ "sorĉistoj" estas ofte uzata kiel traduko.[8] La fangŝi estis filozofie proksimaj al la Skolo de Naturalistoj, kaj fidis multe el ties astrologiaj kaj kalendaraj spekulacioj al ties divenadaj aktivaĵoj.[9]

Post la morto de Laŭzio, Ĝuangzio disvolvis taoismon kaj fondis ĝin kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, pri la jino al la jango de konfuceismo. Post jarcentoj, Laŭzio fariĝis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp. — kvankam Laŭzio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimojn de la Tao. En la plej severa aŭ pura sekto, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon.

La Yunji Qiqian estas (ĉ. 1029) antologio de la (1016) Taoisma Kanono, kiun la oficiala akademiano Zhang Junfang kompilis por Imperiestro Ĵenzong de la dinastio Song. La Yunji Qiqian registras multajn fruajn taoismajn tekstojn perditajn de la 11-a jarcento, kaj estas grava rimedo por kompreni mezepokan taoismon.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, taoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte zenismon. Siavice, taoismo estis influita de budhismo. Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil.

InfluojRedakti

Influitoj (inter multaj aliaj) estas jenaj:

 
Li Bai, priskribita en la Nanling Vuŝuang Pu de Jin Guliang, Ming dinastio.

En la libroj de infanoj en la angloparolantaj landoj, Winnie-la-Pu (angle, Winnie the Pooh, far A. A. Milne) agas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraŭ-taoisme.

Tokipono estas planlingvo, kies vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo.

Taoisma etikoRedakti

La taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo.

Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

La instruo de la LaocoRedakti

La Laoco tao-te-ĉing aŭ la libro de moralo estas verko atribuita al Laŭzio kiu konsistas el 81 alineoj pri moralo kaj vivkompreno. Ĝi intencas instrui konduton al homo kaj partikulare al la reganto.[10]

AlineojRedakti

Resumo de la 81 alineoj povas esti jena:[11]

  • 1.- Tao estas la vojo de kapableco kaj Ming la vojo de ĉiamvolemo.
  • 2.- Kunekzistas la malo kun la malmalo, la esto kun malesto.
  • 3.- La reganto regu por la popolo.
  • 4.- Tao estas plena kaj malplena, prapraa.
  • 5.- Naturo kaj saĝa reganto estas semkompataj.
  • 6.- Valo kaj ino estas senmortaj, "La pordo de la mistera ino estas la radiko de l'universo."[12]
  • 7.- Ĉielo kaj tero estas senfinaj, la saĝa reganto metas sin ekster la afero.
  • 8.- Plejbono estas kvazaŭ akvo, ne trovas baron.
  • 9.- Pleno estas neeltenebla.
  • 10.- Unuigo de la korpo kun la Unu (Tao). Sensciulo ne posedas.
  • 11.- Truo, kavaĵo, spaco: esto efikas, ĉar malesto agas.
  • 12.- Koloroj, gustoj; la saĝa reganto forlasas tion.
  • 13.- Honoro kaj malhonoro.
  • 14.-La Nenio.
  • 15.- Taoisto ne volas esti plenplena, sed plenigebla.
  • 16.- En malpleno, trankvilo. Reveni al radiko.
  • 17.- Plejbona reganto.
  • 18.- Kiam ĉio malbonas, aperas lojaloj.
  • 19.- Estu naiva kaj simplanima.
  • 20.- Senemocia.
  • 21.- Tao estas kaoso, spirito estas vereco.
  • 22.- Sanktulo kaj eminenta reganto obeas al Unu (Tao) kaj fariĝas modelo de la popolo.
  • 23.- Naturo kaj homo faras nenion daŭre.
  • 24.- Kiu fieras, ne meritas.
  • 25.- Kaoso sennoma dekomence. Homo = Tero = Ĉielo = Tao = Naturo.
  • 26.- La pezaĵo subtenas la malpezaĵon kiel radiko.
  • 27.- La sanktulo utiligas ĉion kaj forĵetas nenion.
  • 28.- Kiu kondutas tiel kaj maltiel samtempe, "fariĝos valo de la popolo".
  • 29- La sanktulo evitas ekstremon.
  • 30.- Kontraŭ milito.
  • 31.- Taoisto ne volas esti militisto, ne ŝatas homomortigon.
  • 32.- Kiam la reganto obeas al Tao, la popolo propravole obeas al li. Tao estas "komparebla al riverego kaj maro, en kiujn ĉiuj riveretoj kaj valoj enfluas".[13]
  • 33.- Kiu obeas al sia destino, vivas longe.
  • 34.- Tao superfluas, akceptas ĉion.
  • 35.- Oni regu la popolon laŭ Tao, nevidebla, neaŭdebla sed ne konsumebla.
  • 36.- Oni ne elmontru la sekreton de la regado.
  • 37.- Ĉio okazas per si mem; Tao estas senvola; la popolo estas per si mem trankvila.
  • 38.- La virtulo ne volas esti virtema.
  • 39.- Pra tempe ekzistis Unu (Tao).
  • 40.- Reago estas la ago de Tao.
  • 41.- Tao estas transsensa kaj nenomebla.
  • 42.- Ĉiu estaĵo konsistas do el negativo, pozitivo kaj harmonio.
  • 43.- Nefaro estas utila.
  • 44.- Kiu multe avaras, multe elspezas.
  • 45.- Perfekto ŝajnas difekta.
  • 46.- Avareco estas peko plej granda.
  • 47.- Sanktulo faras ĉion ne farante mem.
  • 48.- Plu pri neniofarado.
  • 49.- La sanktulo ne posedas sian propran koron, donas ĝin al la popolo.
  • 50.- Vivorajto, troa prizorgo de vivo.
  • 51.- Nenio ekzistas sendepende de Tao.
  • 52.- Ĉies patrino estas Tao.
  • 53.- La granda vojo estas ebena. Oni ne regu per "lukso de rabisto".
  • 54.- Bonkontruado. Tao faras nenion kaj faras ĉion.
  • 55.- Kiu vivas virteme, estas komparebla al infaneto.
  • 56.- Kiu scias, ne parolas.
  • 57.- Nenio estas absoluta.
  • 58.- Regado estus grandanima. Kontraŭ malpermesoj, intelektuloj, teknikistoj, leĝoj.
  • 59.- Popolo estas naturo.
  • 60.- Granda regno estas kvazaŭ kuiri fiŝon; oni regu la popolon laŭ Tao.
  • 61.- Granda regno estas kiel malsupra parto de rivero: kunfluejo.
  • 62.- Tao troviĝas en la profundejo de ĉiuj estaĵoj.
  • 63.- Faru nefarante,
  • 64.- Ĉio stabila estas daŭrema. Kiu intencas fari, malsukcesos.
  • 65.- La popolo ne estu saĝa; ĉiela leĝo, pravirto.
  • 66.- Kiu volas regi la popolon, humiligu sin.
  • 67.- Humaneco, modesteco kaj humileco.
  • 68.- Nek fanfaronu, nek koleru nek konkuru.
  • 69.- Retiriĝo.
  • 70.- Tio estas facile komprenebla.
  • 71.- Pli ol scifiero, suferscio.
  • 72.- La popolo timu reĝan dignon.
  • 73.- Kuraĝo neperforta estas sekura.
  • 74.- La popolo timu morton.
  • 75.- Plibone senzorge ol zorgeme.
  • 76.- La rigideco estas signo de morto, fleksebleco de vivo.
  • 77.- Taoisto donas al la popolo sian superfluon.
  • 78.- Kontraŭ malmoleco, mola akvo; malforto superas forton.
  • 79.- Ĉielo estas senpartia.
  • 80.- Lando estas malvasta: utopio.
  • 81.- Sanktulo nur servas, ne pretendas.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.
  • Barrett, Rick. Taijiquan: Through the Western Gate (Blue Snake Books, 2006). ISBN 1-58394-139-8.
  • Cane, Eulalio Paul. Harmony: Radical Taoism Gently Applied (Trafford Publishing, 2002). ISBN 1-4122-4778-0.
  • Carr, Michael (1990). "Whence the Pronunciation of Taoism?". Dictionaries 12: 55–74.
  • Carr, David T. & Zhang, Canhui. Space, Time, and Culture (Springer, 2004). ISBN 1-4020-2823-7.
  • Chan Wing-tsit. A Source Book in Chinese Philosophy (Princeton, 1963). ISBN 0-691-01964-9.
  • Chang, Stephen T. The Great Tao (Tao Longevity LLC, 1985). ISBN 0-942196-01-5.
  • Demerath, Nicholas J. Crossing the Gods: World Religions and Worldly Politics (Rutgers University Press, 2003). ISBN 0-8135-3207-8.
  • Dumoulin, Heinrich, Heisig, James W. & Knitter, Paul. Zen Buddhism: A History (India and China) (World Wisdom, Inc., 2005). ISBN 0-941532-89-5.
  • Eliade, Mircea. A History of Religious Ideas, Volume 2. Translated by Willard R. Trask. Chicago: University of Chicago Press, 1984.
  • Fasching, Darrell J. & deChant, Dell. Comparative Religious Ethics: a narrative approach (Blackwell Publishing, 2001). ISBN 0-631-20125-4.
  • Fisher, Mary Pat. Living Religions: An Encyclopaedia of the World's Faiths (I.B. Tauris, 1997). ISBN 1-86064-148-2.
  • Goodspeed, Bennett W. The Tao Jones Averages: A Guide to Whole-Brained Investing (E. P. Dutton, 1983).
  • Graham, Angus. Disputers of the Tao (Open Court, 1989) ISBN 0-8126-9087-7.
  • Hansen, Chad D. A Daoist Theory of Chinese Thought: A Philosophical Interpretation (Oxford University Press, 2000). ISBN 0-19-513419-2.
  • Hucker, Charles O. China's Imperial Past: An Introduction to Chinese History and Culture (Stanford University Press, 1995). ISBN 0-8047-2353-2.
  • Jones, Richard H. Mysticism and Morality: a new look at old questions (Lexington Books, 2004). ISBN 0-7391-0784-4.
  • Keller, Catherine. The Face of the Deep: A Theology of Becoming (Routledge, 2003). ISBN 0-415-25648-8.
  • Kim, Ha Poong. Reading Lao Tzu: A Companion to the Tao Te Ching With a New Translation (Xlibris Corporation, 2003). ISBN 1-4010-8316-1.
  • Kirkland, Russel. Taoism: The Enduring Tradition (Routledge, 2004). ISBN 0-415-26322-0.
  • Kohn, Livia, eld. Daoism Handbook (Leiden: Brill, 2000).
  • Kohn, Livia. The Daoist Monastic Manual: A Translation of the Fengdao Kejie (New York: Oxford University Press 2004)
  • Kohn, Livia & LaFargue, Michael, ed. Lao-Tzu and the Tao-Te-Ching (SUNY Press, 1998). ISBN 0-7914-3599-7.
  • Komjathy, Louis. Handbooks for Daoist Practice. 10 vols. Hong Kong: Yuen Yuen Institute, 2008.
  • Kraemer, Kenneth. World Scriptures: An Introduction to Comparative Religions (Paulist Press, 1986). ISBN 0-8091-2781-4.
  • LaFargue, Michael. Tao and Method: A Reasoned Approach to the Tao Te Ching (SUNY Press. 1994) ISBN 0-7914-1601-1.
  • Little, Stephen kaj Shawn Eichman, et al. Taoism and the Arts of China (Chicago: Art Institute of Chicago, 2000). ISBN 0-520-22784-0
  • Mair, Victor H. The Columbia History of Chinese Literature (Columbia University Press, 2001). ISBN 0-231-10984-9
  • Mair, Victor H. Experimental Essays on Chuang-tzu (Hawaii, 1983) ISBN 0-88706-967-3.
  • Markham, Ian S. & Ruparell, Tinu. Encountering Religion: an introduction to the religions of the world (Blackwell Publishing, 2001). ISBN 0-631-20674-4.
  • Martin, William. A Path And A Practice: Using Lao Tzu's Tao Te Ching as a Guide to an Awakened Spiritual Life (Marlowe & Company, 2005). ISBN 1-56924-390-5.
  • Martinson, Paul Varo. A theology of world religions: Interpreting God, self, and world in Semitic, Indian, and Chinese thought (Augsburg Publishing House, 1987). ISBN 0-8066-2253-9.
  • Maspero, Henri. Tradukita de Frank A. Kierman, Jr. Taoism and Chinese Religion (University of Massachusetts Press, 1981). ISBN 0-87023-308-4
  • Miller, James. Daoism: A Short Introduction (Oxford: Oneworld Publications, 2003). ISBN 1-85168-315-1
  • Mollier, Christine. Buddhism and Taoism Face to Face: Scripture, Ritual, and Iconographic Exchange in Medieval China. (University of Hawai'i Press, 2008). ISBN 0-8248-3169-1.
  • Moore, Charles Alexander. The Chinese Mind: Essentials of Chinese Philosophy and Culture (University of Hawaii Press, 1967). ISBN 0-8248-0075-3.
  • Occhiogrosso, Peter. The Joy of Sects (Doubleday, 1994). ISBN 0-385-42564-3
  • Pas, Julian F. & Leung, Man Kam. Historical Dictionary of Taoism (Scarecrow Press, 1998). ISBN 0-8108-3369-7.
  • Prebish, Charles. Buddhism: A Modern Perspective (Penn State Press, 1975). ISBN 0-271-01195-5.
  • Robinet, Isabelle. Taoist Meditation: The Mao-shan Tradition of Great Purity (Albany: SUNY Press, 1993 [original French 1989]).
  • Robinet, Isabelle. Taoism: Growth of a Religion (Stanford: Stanford University Press, 1997 [original French 1992]). ISBN 0-8047-2839-9
  • Segal, Robert Alan. The Blackwell Companion to the Study of Religion (Blackwell Publishing, 2006). ISBN 0-631-23216-8.
  • Schipper, Kristopher. The Taoist Body (Berkeley: University of California Press, 1993 [original French version 1982]).
  • Schipper, Kristopher and Franciscus Verellen. The Taoist Canon: A Historical Companion to the Daozang (Chicago: University of Chicago, 2004).
  • Sharot, Stephen. A Comparative Sociology of World Religions: virtuosos, priests, and popular religion (New York: NYU Press, 2001). ISBN 0-8147-9805-5.
  • Silvers, Brock. The Taoist Manual (Honolulu: Sacred Mountain Press, 2005).
  • Van Voorst, Robert E. Anthology of World Scriptures (Thomson Wadsworth, 2005). ISBN 0-534-52099-5.
  • Waley, Arthur. The Way and Its Power: A Study of the Tao Te Ching and Its Place in Chinese Thought (Grove Press, 1958). ISBN 0-8021-5085-3.
  • Watts, Alan Wilson. Tao: The Watercourse Way with Al Chung-liang Huang (Pantheon, 1977). ISBN 0-394-73311-8 .

Eksteraj ligilojRedakti


  1. Robinet (1997), p. 63.
  2. 2,0 2,1 Robinet 1997, p. 25
  3. Kirkland 2004, p. 62
  4. Kirkland 2004, p. 61
  5. Robinet 1997, p. 6
  6. Demerath (2003), p. 149.
  7. Hucker (1995), pp. 203–04.
  8. 8,0 8,1 Robinet 1997, p. 36
  9. Robinet 1997, p. 39
  10. La Laoco tao-te-ĉingla libro de moralo (trad. Seiho Nishi, Amika Esperanto-Rondo / Laŭte!, Beauville 1996, 25 p.)
  11. Tamen temas pri nur izolaj ideoj elprenitaj de traduko.
  12. paĝo 4
  13. P. 11.