Thomas MERTON, O.C.S.O. (naskiĝinta la 31-an de januaro 1915 – mortinta la 10-an de decembro 1968) estis usona katolika (trapista) monaĥo, pastro, verkisto, kaj mistikulo. Li apartenis al la frataro de la Abatejo de Nia Sinjorino de Getsemani en Kentukio. Li estis poeto, socia kritikisto, kaj studisto pri komparado de religioj. En 1949 li pastriĝis kaj nomiĝis patro Louis.[1][2][3]

Thomas Merton
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1915 (1915-01-31)
en Prado de Kunflent', Pyrénées-Orientales,  Francio
Morto 10-an de decembro 1968 (1968-12-10) (53-jaraĝa)
en Bankoko
Mortis per elektrokuto vd
Tombo Kentukio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kolegio Clare • Universitato Kolumbio • Oakham School vd
Familio
Patro Owen Merton vd
Profesio
Okupo teologo • poeto • eseisto • aŭtobiografo • ĵurnalisto • pacaktivisto • katolika sacerdoto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La ermitejo de Thomas Merton ĉe la kentukia abatejo

Merton verkis pli ol 70 libroj, plejparte pri temoj de spiriteco, socia justeco, kaj kvieta kristana pacifismo, kaj krome dekojn da eseoj kaj recenzoj. Inter liaj plej daŭraj verkoj estas lia aŭtobiografio, The Seven Storey Mountain ("La sep-etaĝa monto", 1948), kiu instigis multajn militintojn kaj junulojn aliri monaĥejojn,[4][5] kaj listiĝis en la listo de National Review' pri la 100 plej bonaj nefikciaj libroj de la jarcento.[6] Merton agis kaj parolis forte por interreligia komprenado. Li estis pioniro de dialogo kun eminentaj aziaj spiritaj gvidantoj, inkluzive de la Dalai-Lamao, la japana verkisto Suzuki Daisecu Teitaro, la tajlanda budhisma monaĥo Buddhadasa, kaj la vjetnama monaĥo Thích Nhất Hạnh, kaj li verkis librojn pri Zena budhismo kaj Daŭismo. Pluraj biografioj verkiĝis pri lia vivo depost lia morto.

Referencoj redakti

  1. Reichardt, Mary R.. (2004) Encyclopedia of Catholic Literature, Volume 2. Greenwood Press, p. 450. ISBN 0-313-32803-X.
  2. Thomas Merton Collection - Thomas Merton Center, Bellarmine University.
  3. "Chronology of Merton's life" - Thomas Merton Center, Bellarmine University.
  4. "FICTION: 1949 BESTSELLERS: Non Fiction", TIME, December 19, 1949. Kontrolita May 25, 2010. Arkivigite je 2010-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-20. Alirita 2016-03-25.
  5. "Religion: The Mountain", TIME, April 11, 1949. Arkivigite je 2013-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-21. Alirita 2016-03-25.
  6. National Review's list of the 100 best non-fiction books of the century National Review website
  • Bazita sur la angla Vikipedio.