Prado de Kunflent'
komunumo en la departemento Orientaj Pireneoj de Francio
Prado de Kunflent' (Prada de Conflent aŭ Prada, en la kataluna; Prades en la franca kaj oficiale) estas franca komunumo el la departemento de Orientaj Pireneoj kaj ĉefurbo de la historia kataluna komarko Conflent.
Prades Prada de Conflent | |||||
---|---|---|---|---|---|
Romanika sonorilturo de la preĝejo de Sankta Petro
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbeto | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||||
Departemento | Pyrénées-Orientales (subprefektujo) | ||||
Arondismento | Prades (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 66149 [+] | ||||
Poŝtkodo | 66500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 166 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 567 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 37′ N, 2° 25′ O (mapo)42.6172222222222.4219444444444Koordinatoj: 42° 37′ N, 2° 25′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 357 m [+] | ||||
Areo | 10,87 km² (1 087 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Prades (Pyrénées-Orientales) [+] | |||||
| |||||
Vizitindaj estas ĝia preĝejo de la 17a jarcento, kaj ĝiaj muzeetoj pri lokaj famaj homoj: la kataluna violonĉelisto Pau Casals kaj la pentristo Martin Vivès.
Lia urbestro Jean Castex iĝis ĉefministro de Francio de la 3-a de julio 2020.[1]
En la urbo troviĝis monaĥinejo de la klaretaninoj kiuj gastigis sian ordenfondinton Antoni Maria Claret i Clarà kiam tiu ĝi revenis de la Unua Vatikana Koncilio.
Internaciaj renkontiĝoj
redaktiPrada havas tri ĉefajn ĉiujarajn internaciajn renkontiĝojn :
- Festivalo pri kinejo dum julio (retejo[rompita ligilo])
- Festivalo pri muziko dum aŭgusto (retejo)
- Universitat Catalana d'Estiu (Kataluna Somera Universitato) (retejo) fine de aŭgusto.
Referencoj
redakti- ↑ Mallet, Victor. "Macron names Jean Castex as new French prime minister". www.ft.com. Financial Times. Alirita en la 7a de Julio 2020.