Orientaj Pireneoj
Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal] aŭ Orientaj Pireneoj (katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi plejparte sekvas la malnovajn limojn de la provinco Rusiljono kaj estas la sola departemento de tiu regiono, kie oni parolas la katalunan lingvon en aparta dialekto: la nord-kataluna (ca) (katalune català septentrional aŭ rossellonès), kune kun la franca kaj (norde, en Fenolleda) la okcitana. Rusiljono estas la norda parto de Katalunio (Nord-Katalunio).
Pyrénées-Orientales | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 66 |
Prefektejo | Perpinjano |
Subprefektejoj | Céret Prades |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Hermeline Malherbe-Laurent |
Prefekto | Josiane Chevalier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 487 307 (2021) |
Areo | 4 116 km² |
Loĝdenso | 118 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 226 |
Ĝi etendiĝas sur 4 116 km2 kaj havas 462 705 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Perpinjano. La departemento enhavas 226 komunumojn.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Geografio
redaktiSituante ĉe la Mediteranea marbordo, tiu ĉi departemento posedas ankaŭ sur sia teritorio parton de la Pireneoj. Pro tio ĝi ĝuas grandegan diversecon da pejzaĝoj.
Ekonomio
redaktiLa ekonomia vivo konsistas el agrikulturo (kultivado de legomoj kaj fruktoj, vinberejoj, bredado en la montaraj zonoj), fiŝkaptado en la Mediteranea maro, sed estas malmulte da industrioj.
Turismo
redaktiTurismo ludas apartan rolon danke al la bela marbordo (longaj plaĝoj, fiŝkaptistaj vilaĝetoj kiel Collioure, plezurhavenoj en Port-Barcarès aŭ Saint-Cyprien), la montaro kun ĉiaj sportoj (ekskursado, akvosportoj, skiado…), ban-urboj inter la plej famaj de Francio (Amélie-les-Bains-Palalda, Le Boulou, Vernet-les-Bains).
Referencoj
redakti- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Pyrénées-Orientales (66) (france). Alirita 27-an de junio 2013 .
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Departementa konsilio de Pyrénées-Orientales Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo en Pyrénées-Orientales