Malfermi la ĉefan menuon

Céret

Céret (katalune Ceret, esperante Cereto) estas malgranda urbo en suda Francio kun 7 747 loĝantoj (stato je 216-01-01).[1] Ĝi situas rande la monto-piedo de Pic du Canigou en la departemento Orientaj Pireneoj (Département Pyrénées-Orientales) en la regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon), ĉirkaŭ 35 kilometrojn sudokcidente de Perpinjo (Perpignan) kaj ĉirkaŭ 180 kilometrojn norde de Barcelono en la valo de la rivero Tech.

Céret
katalune: Ceret, esperante: Sereto
komunumo
Ceret vue générale.jpg
Vido de la urbo
Blason de Céret.svg
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Orientaj Pireneoj
Arondismento Céret
Kantono Céret
Interkomunumreto Communauté de communes
du Vallespir
Rivero Tech
Situo Céret
 - koordinatoj 42°29′21″N 2°45′8″E  /  42.48917°N, 2.75222°O / 42.48917; 2.75222 (Céret) (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 440 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 107 m s. m.
Areo 37,86 km² (3 786 ha)
Loĝantaro 7 747 (2016)
Denseco 204,62 loĝ./km²
Urbestro Alain Torrent
2008-2014
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 66400
INSEE 66049
Situo de Céret kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Céret kadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Céret
Retpaĝo: www.mairie-ceret.fr
Laŭloka nomo : Cérétan

GeografioRedakti

EtimologioRedakti

 
Céret

La nomo Cereto laŭdire venas de Ceretani (Iberoj). La loĝantoj france nomiĝas les Cérétans. Etimologie parenca ankaŭ estas la kataluno nacia danco sardano, kiu pli frue nomiĝis La Ceretane.

VidindaĵojRedakti

En Cereto troviĝas la mezepoka "Ponto de l' Diablo" (Pont du Diable (Céret)), kiu estis la plej granda ponto de la mondo en la 14-a jarcento kun arko-larĝo de 45,45 m.

HistorioRedakti

La urbo apartenis al Hispanio ĝis la traktato de la Pireneoj 1659, poste ĝi estas franca.

DemografioRedakti

1793 1800 1806 1831 1836 1841 1846 1851 1856
1 754 2 181 2 517 3 251 3 302 3 313 3 519 3 586 3 488

1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896 1901
3 585 3 737 3 708 3 629 3 777 3 818 3 828 3 766 3 840

1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954 1962
3 841 3 921 4 472 4 918 5 052 5 118 5 148 5 091 5 421

1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010 -
5 438 5 987 6 798 7 285 7 291 7 568 7 675 7629 -
Fontoj: CASSINI[2] kaj INSEE[3]
 
Loĝantara evoluo 1962-2008

ArtoRedakti

De 1909 Cereto fariĝis centro de francaj kaj hispanaj kubistoj. Nuntempe la urbeto havas konatan muzeon de moderna arto kun ĉirkaŭ 700 pentraĵoj kaj desegnaĵoj, i.a. de Pablo Picasso, Henri Matisse, Marc Chagall, Joan Miró, Jean Cocteau, Raoul Dufy, Juan Gris, Aristide Maillol, Ĥaim Sutin, André Masson, Manolo Martínez Hugué, Auguste Herbin k.a.

EsperantoRedakti

En 1904 Paul Berthelot fondis la asocion Espero Kataluna en Cereto. En 1905 Berthelot fondis la propagandan gazeton "Esperanto" en la urbeto, kiu en 1908 fariĝis la organo de Universala Esperanto-Asocio. Post lia foriro en 1906 la ĉefaj aktivuloj por Esperanto en Cereto estis Thérèse Julia kaj ŝia edzo.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 5 voĉdonojn (0,20 % de voĉoj) en 2004, kaj 6 voĉdonojn (0,25 % de voĉoj) en 2009.

Partneraj urbojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti