Ĥaim Sutin (ruse Хаим Соломонович Сутин; france Chaïm Soutine; naskiĝis la  13-an de januaro 1893(nun 1893-01-13) en Smiloviĉi, Gubernio de Minsk, mortis la 9-an de aŭgusto 1943 en Parizo) estis rusia pentristo apartenanta al la Skolo de Parizo.

Ĥaim Sutin
Amedeo Modigliani: Portreto de Ĥaim Sutin (1916), Muzeo de moderna arto de Céret
Amedeo Modigliani: Portreto de Ĥaim Sutin (1916), Muzeo de moderna arto de Céret
Naskiĝo la  13-an de januaro 1893(nun 1893-01-13)
en Smiloviĉi, Gubernio de Minsk
Morto la 9-an de aŭgusto 1943 (50‑jara)
en Parizo  Francio
Nacieco Rusia
Sukcesis kiel Pentristo
Artista nomo Chaïm Soutine
Artista celigo Ekspresionismo
Skolo de Parizo
Persona informo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancio
Alma mater École des Beaux-Arts
Subskribo Ĥaim Sutin
Okupo
Okupo pentristo • artisto • konstrua desegnisto
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinte en malgranda belorusa vilaĝeto tiam apartenanta al Rusia Imperio, Sutin estis la 10-a filo el gefrataro de 11. Lia patro, tajloro, ne vidis per favoraj okuloj la interesiĝon de la eta Ĥaim pri arto; tial ke, en la sino de la ortodoksa juda komunumo kie li vivis, estis malpermesite realigi bildojn konsiderante ilin pekaj.

En 1909 li translokiĝis al Minsko, kie li ricevis siajn unuajn artajn lecionojn. La sekvan jaron li preparis sian eniron al la Belarta Lernejo de Vilno. En 1913, fininte siajn studojn, Li transiris al Parizo, instalante sin en Montparnasse, kune kun du samlandanoj, ankaŭ artistoj. Estis malfacila periodo, dum kiu Sutin vivis en mizeraj kondiĉoj. Tamen li povis daŭrigi siajn studojn en la Belarta Lernejo, sub la direkto de akademia artisto Cormon. En tiu epoko li konatiĝis kun Modigliani, kun kiu ligiĝis amikeco, eĉ servante al li kiel modelo por almenaŭ tri el la portretoj de la itala pentristo.

En 1923 nordamerika kolektanto akiris grandan nombron de la verkoj de la pentristo, dank' al kio lia financa stato notinde pliboniĝis. En 1927 li celebris sian unuan ekspozicion en la galerio de Henri Bing. Tiamaniere li estis plene enkondukita en la artan merkaton. En 1937 iuj el liaj verkoj estis inkluzivitaj en la Ekspozicio de Sendependaj Artistoj, honoro malofte farita en Francio al eksterlanda pentristo. La ekflagro de la Dua mondmilito signifis la komencon de lia dekadenco, ĉefe kiam la urbo estis invadita de naziaj soldatoj, tial ke Sutin estis oficiale judo, pro kio li elektis malproksimiĝi de Parizo, rifuĝante en malgranda urbeto apud Tours. La angoro de ebla denunco pligravigis liajn san-problemojn. Fine en 1943 li suferis atakon de ulcero, kiu krevis, kaj devigis lin al urĝa ĥirurgia operacio. Ĥaim Sutin mortis sur la tablo de operacio.

Verko redakti

Lia produkto estis tre influita de artistoj kiaj Van Gogh, Cézanne, Rembrandt, kaj El Greco, povante difiniĝi kiel ekspresionisma pentristo.

Li neniam estis kapabla pentri se li ne havis modelon antaŭ si. Li pentris per freneza maniero, kvazaŭ posedita de atako de febro, ŝprucigante la farbojn sur la tolon. Li trairis la buĉejojn de Parizo serĉante la kokinon kiu havus la ĝustajn koloron kaj aspekton kiun li volis reprezenti. Iufoje li akiris kaj transportis al sia studio tutan bovon, mortintan, dediĉante sin al ĝia pripentrado ĝis la odoro de putriĝanta viando alertis unue la najbarojn, kaj poste la aŭtoritatojn.

Li estis granda amiko de Modiglani, por kiu li pozis kiel modelo, almenaŭ tri fojojn. En 1997 unu el liaj portretoj atingis 13 milionojn da dolaroj.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chaïm Soutine en la hispana Vikipedio.