Antoni Maria Claret i Clarà

romkatolika episkopo kaj sanktulo

Antoni Maria CLARET i Clarà (naskiĝinta la 23-an de decembro 1807 en Sallent de Llobregat/ komarko de Barges, mortinta la 24-an de oktobro 1870 en la abatejo de Fontfroide apud Narbonne) estis kulture katalunlingva hispania episkopo kaj ordenfondinto. Li estas sanktulo.

Antoni Maria Claret i Clarà
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1807 (1807-12-23)
en Sallent de Llobregat
Morto 24-an de oktobro 1870 (1870-10-24) (62-jaraĝa)
en Fontfroide Abbey
Tombo Sant Antoni Maria Claret de Vic
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo misiisto • katolika sacerdoto
vdr
Claret en 1868
preĝejo de Ziegelhof en Donaustadt, estante sub la patroneco de Claret

Vivo redakti

Originante el familio de teksistoj lia frua volo iĝi pastro ne estis elaŭdita kaj li devis trejnigi teksadmetie. Post kelkaj radikaj travivaĵoj li volegis ne nur fariĝi animzorganto sed ankaŭ eniri kartuzion. Li ĉiam denove spertis viziojn kaj inspirojn ĝis kiam li, post studoj en la porpastra seminario je Vic, ricevis la ordinacion sacerdotan. Tio okazis en malfavora tempo por la Eklezio, ĉar tiam je Pireneoj estis la Karlismaj militoj.

Post spiritaj ekzercadoj en Romo li volis iĝi jezuito sed pro malsano li devis interrompi la novicadon. Reveninte al Hispanujo li baldaŭ sukcese organizis enpopolajn misiojn kiuj iĝis sekve lia ĉefa fokuso. Inter 1843 kaj 1847 piede marŝis li tra tuta Katalunio predikante. Pro novaj persekutoj li devis transloki en 1848 siajn agadkampojn al Gran Canaria, kie lia aktiveco eĉ kreskis.

En 1849 li ree estis en Katalunio. Pro troŝargiĝo labora li fondis kun kvin samideanoj la kongregacion Cordis Mariae Filii (CMF; filoj de la koro de Mario). Pli populara ordennomo estas tamen klaretanoj.[1] En 1850, kiam li jam estis nomumita episkopo de Santiago de Kubo, li fondis sekularan instituton por virinoj, en 1855 fine veran porvirinan kongregacion (Hijas del Inmaculado Corazón de María).

La konsekro episkopa estis estinta en la 6.10.1850 en la katedralo de Vic. Post lia alveno en Kubo en februaro 1851 li rekomencis enpopolajn misiojn kaj rondvojaĝis en la tuta diocezo por inspektoradi. Al li neniam egalis nek socialaj-ekonomiaj problemoj nek rasismo. Je atenco en 1856 li estis ege vundita. Post emeritiĝo li iĝis en 1860 titulara episkopo de Trajanopolis (Trakio).

En 1857 oni vokis lin Madridon al la reĝina kortego. Li fariĝis konfesprenanto de la reĝino Isabel la 2-a kaj edukisto de la reĝaj idoj. Paralele li misiistis en la hispana ĉefurbo. Krome li responsis pri la nomumo de novaj episkopoj kaj antaŭenigis la fondon de novaj ordenoj kaj ordensimilaj institutoj. Pro la multo de siaj agadoj li havis multajn malamikojn. Fakte li estis grava elemento de la nomita "camarilla" (kamereto) kun aliaj komplotistoj, kiel mirakla monaĥino kiu havis kristajn manvundojn kaj aliaj reakciuloj, kiu klopodis reteni la koruptadon kaj konservisman tendencon en teorie liberala registaro. Pri tiu epizodo vidu la verkon de Ramón María del Valle-Inclán nome "La corte de los milagros".

Devis fuĝi disde Hispanujo en la 1868-jaro la reĝino akompanata de Claret. Sed tiu ĉi ĝis Romo kontinuigis la vojaĝon por helpi prepari la Unuan Vatikanan Koncilion. Claret estis inter la favorantoj de la dogmo pri la papa neeraripovo farante ardan paroladon ĉi-favoren malgraŭ malsano. Mallonge pli malfrue li reiris al Suda Franclando je monaĥinoj de sia ordeno je Prado de Kunflent'. Postulis la hispania revolucia registaro ekstradicii la altrangan ekleziulon, kiel respondeculon de la elpostenita burbonmonarkia reĝimo. Fuĝante la soldatojn, Claret ekgastis ĉe la cistercianoj de Fontfroide en kies konvento li mortis. Liaj ostoj transportiĝis en 1897 al Vic.

Kanonizo redakti

Lia papa moŝto Pio la 11-a deklaris lin beata en la 25.4.1934; lia posteulo Pio la 12-a faris lin sanktulo en la 7.5.1950. La katolikaj festas lian tagon en la 24-a de oktobro. Estas li patrono por teksumistoj, teksistoj, ŝparemuloj kaj klaretinaj misiistoj.

Referencoj redakti

  1. Ano de tiu ĉi ordeno estis ankaŭ la famega latinisto José María Mir.

Eksteraj ligiloj redakti