Trapistoj

romkatolika monaĥa ordeno

Trapistoj estas anoj de monaĥa ordeno ene de la katolika eklezio. Tiu ĉi ordeno estas reformita parto de la Ordeno de Cistercio, kun tre rigoraj reguloj. Ĝi ekestis dum la 17-a jarcento. La oficiala nomo latinlingva estas Ordo Cisterciensis strictioris observantiae (OCSO) estinte Ordo Cisterciensium reformatorum Beatae Virginis Mariae de Trappa (OCR). Ilia ĉefabato (abbas generalis) estas ekde la 11.2.2022 la nederlandano Bernardus Peeters.[1]

Trapistoj
Ordo Cisterciensis strictioris observantiae
emblemo
religia ordeno • unua ordeno • organizaĵo
Komenco 1098 vd
Fondinto(j) Jean de Rancé vd
Filioj Order of Cistercian Nuns of Strict Observance vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
trapistoj en Vleteren, Flandrio
La abatejo de Latrun, oficiale Monaĥejo de Nia Sinjorino de la sep doloroj, populare nomate monaĥejo de la silentuloj en Latrun, Israelo, estas vira monaĥejo de benediktanoj-cisterciaj trapistoj

Kutimoj redakti

 
bierfara kaldrono en la bierfarejo de la trapista abatejo Notre-Dame de Saint-Rémy Rochefort en Valonio

La kutima vestaĵo de la trapistoj similas al tiu de la cistercianoj: sur blanka vesto estas nigra ŝultroparto, kaj dum festaj okazoj aldoniĝas blanka mantelo. Trapistoj portas ledan zonon anstataŭ la nigra ŝtofa zono de la cistercianoj. La trapistoj ene de la katolika eklezio havas la renomon esti aparte retiritaj de la publika socia vivo, esti aparte monaĥe asketaj kaj pro sukcesa agrikultura produktado.

En la publiko iuj trapistaj monaĥejoj konatiĝis pro tipaj monaĥejaj produktaĵoj, kiel marmelado, olibano, ritaj katolikaj festovestaĵoj, likvoroj, "trapista fromaĝo" kaj "trapista biero". Tiuj produktoj ligiĝas al la unuopa monaĥejo, kiu specialiĝis en la produktado kaj financas la monaĥan vivon per ĝi.

Historio redakti

La ordeno estiĝis en 1665 fare de Jean de Rancé, abato de la monaĥejo en Soligny-la-Trappe, kies anoj intencis pli strikte observi regulojn de la cistercia tradicio. Kuna laborado faritis dum silento; malicaj laŭdiroj ekz. pri dormado en sarkofagoj aŭ salutado per Memento mori malkorektas. Jes ja entombigoj faratas sen ĉerkoj kaj flegatas vegetarisma vivo. Papo Leono la 13-a aprobitis en 1894 iliajn novajn statutojn kaj permesis al la ordenĉefo porti la titolon abato de Cistercio pro ke la trapistoj ekadministris la konventon de Cistercio en 1898. En la jaro 1907-a ekzistis ĉ. 3700 anoj ene de 56 monaĥejoj. Ankaŭ misiado ne neglektitis, ekz. en Afriko, Aŭstralio, Japanio kaj Ĉinio.

En 1907 estis ĉ. 900 fratinoj ene de 13 konventoj. Tria ordeno de ili estas la misiaj fratinoj de la Altvalora sango je Mariannhill, Kvazulu-Natalo.[2]

Gravaj ordenanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Ein Niederländer ist neuer Generalabt der "Zisterzienser der strengen Observanz".
  2. Kp.: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 673-674 (tie ĉi interrete)