Leono la 13-a

papo de la katolika eklezio

Leono la 13-a naskiĝis proksime de Agnani, en Italio, la 2-an de marto 1810, kun la nomo Vincenzo Gioacchino Pecci. Ĉefepiskopo de Perugia, li fariĝis papo kaj regis de la 20-a de februaro 1878 ĝis sia morto, en Romo, la 20-an de julio 1903. Li estis la aŭtoro de la fama encikliko Humanum Genus, en kiu estis rememorigitaj la multnombraj kondamnoj de la Framasonismo fare de liaj antaŭuloj. Oni ofte oponigas lin kaj lian posteulon Pio la 10-a, rigardatan reakcia; tamen estas fakto, ke en la malliberalaj enciklikoj de ĉi-lasta sin trovas multaj citaĵoj de Leono la 13-a.

Papo
Papo
Leono la 13-a
256-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Vincenzo Gioacchino Raffaele Luigi Pecci
Pontifiko de 20-a de februaro 1878
ĝis 20-a de julio 1903
Antaŭulo Pio la 9-a
Sekvanto Pio la 10-a
Persona informo
Naskiĝo 2-a de marto 1810
en Carpineto Romano, Italio
Morto 20-a de julio 1903
en Apostola palaco, Vatikano
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano [#]
Alma mater Pontifika Eklezia AkademioPontifika Gregoria Universitato [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Leono la 13-a
Familio
Dinastio House of Pecci [#]
Patro Domenico Lodovico Pecci [#]
Patrino Anna Francesca Prosperi Buzi [#]
Gefratoj Giuseppe Pecci • Giovanni Battista Pecci [#]
Ĉefepiskopo de Perugia
Dum 1846–
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Pecci edukitis ekde 1825 ĉe Collegio romano kaj frekventis inter 1832–36 la Pontifikan Eklezian Akademion. Je la komenco de 1837 li nomumitis fare de Gregorio la 16-a doma prelato, en 1838 delegato en Benevento. Tie ĉi li meritojn gajnis subpremante la plagon de ŝtelistaj bandoj. En 1841 li iĝis legato de Spoleto kaj ankoraŭ en julio samjare de Perugia . Konsekrite ĉefepiskopo de Damiette in partibus infidelium (komenco de 1843), li iris kiel apostola nuncio Bruselon kie li helpis al la katolika eklezio en Belgujo gajni iom pli da memstareco. En la 19.1.1846 li fariĝis episkopo de Perugia kaj estis planite ke li iĝi kardinalo (kun intertempa flankenmetiĝo "in petto").

La posteulo de Gregorio, papo Pio la 9-a restigis lin - laŭ instigo de la ĵaluza Antonelli - en la episkopujo malcentra kaj kardinaligis iln ne antaŭ la 19.12.1853. Sian episkoplandon Pecci administris perfekte nek malhelpis la enkorpigon de Perugia en la novan ŝtaton Italujo. Ĉe ĉiuj li ŝatatis pro sia klereco, apero publika, moroj neriproĉeblaj, pieco, afableco. Ne antaŭ la morto de Antonelli (6.11.1876) Pecci venis Romon kaj estiĝis en la 21.9.1877 kamerlengo. En tiu ĉi funkcio li gvidis post la morto de Pio la 9-a (7.2.1878) la Roman kurion; li mem elektitis papo post la tria rondo en la 20.2.2878 estrante la modestan frakcion.

Sen malakcepti la vidpunktojn principajn de la antaŭulo li tamen prezentis la papecan potencon en pli milda maniero. Li nomumis kardinalojn egalanimajn kaj trankvilkarakterajn (ekz. Franchi, Jacobini) ŝtataj sekretarioj kaj re-eniris rilatojn personajn kun "sekularaj" politikistoj. Novajn konsentojn li atingis ĉefe en Prusio kie la t.n. Kulturbatalo ĉesis. Kun la germana kanceliero Otto von Bismarck li havis tre bonajn rilatojn, tiel ke la pruso transdonis al la papa moŝto la juĝon pri la Karolinoj en 1885 (problemoj kun hispanaj teritoriaj postuloj). Koncerne la italan registaron Leono daŭrigis la postulon de la papo havi kaj sekularan potencon kaj la imagon pri la malliberigita papo en Romo. Grandega estis la novorganizadoj por la eklezioj en Azio, Ameriko kaj Aŭstralio: tie Leono kreis amason da novaj episkopujoj.

La sciencojn li ankaŭ subtenis; en 1883 li malfermigis la Vatikanajn arkivejojn por historiaj esploroj kaj mem estis latinlingva poeto. Li ankaŭ interesiĝis pri la novaj socialaj ideoj. En 1892 li orientiĝis pli je la franca politiko kaj favorigis ties rilatojn al Rusio. Li ordonis al la monarkistoj francaj ne plu batali kontraŭ demokratio. Tiuj malpermesoj ne ĉiam estis obeitaj, ankaŭ la katolika lernejsistemo estis malpli kaj malpli respektata fare de la ŝtato franca. En Hungarujo li instigis la klerikulojn en 1894 esti firme kontraŭ la libera ministerio de Wekerle. Dum liaj lastaj vivojaroj lia ŝtata sekretario Rampolla havis pli kaj pli da propra povo. En majo 1903 li akceptis la vizitojn de la nekatolikoj la reĝo Eduardo de Anglujo kaj de la germana imperiestro.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti