Peruĝo

komunumo de Italio
(Alidirektita el Perugia)

Peruĝo (itale Perugia, [peRUĝa]) estas la ĉefurbo de la regiono Umbrio kaj de la samnoma provinco en Italio. Peruĝo havas ĉirkaŭ 166.000 loĝantojn.

Panoramo de la urbo
Peruĝo
komunumo de Italio • urbo • urbego • turisma celloko
Ŝtato  Italio
Regiono Umbrio (2005)
Provinco PG Peruĝo (2005)
Geografia situo 43° 7′ N, 12° 23′ O (mapo)43.11666666666712.383333333333Koordinatoj: 43° 7′ N, 12° 23′ O (mapo)
Alto super marnivelo 493 m
Areo 449 (2005) km²
Loĝantaro 161 748 (2023)
Loĝdenso 360 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Assisi, Bastia Umbra, Corciano, Deruta, Gubbio, Magione, Marsciano, Panicale, Piegaro, Torgiano, Umbertide, Valfabbrica (2005)
Patrono sankta Konstancio el Peruĝo, sankta Laŭrenco de Romo, sankta Erkulano el Peruĝo
Festa tago 29-a de januaro (2005)
Nomo de loĝantoj (itale) perugini
Poŝtkodo 06121–06135
Imposta kodo G478
Kodo laŭ ISTAT 054039
Telefona prefikso 075
Retpaĝo http://www.comune.perugia.it/
Loko en mapo
vdr

Peruĝo internacie estas konata pro la universitato por eksterlandanoj, kie studentoj el la tuta mondo kolektiĝas por studi la italan lingvon kaj kulturon. La prelegejoj troviĝas en la Palazzo Gallenga, la sola baroka konstruaĵo de la urbo.

Geografio redakti

Peruĝo situas en la valo de la rivero Tibero, inter la Apeninoj kaj la montetoj de Toskanio. Ĝi mem estas sur monteto, kies pinto atingas ĉirkaŭ 500 m super la marnivelo.

La klimato estas tipe mediteranea, kun sekaj kaj varmaj someroj (malofte tamen super 28°C pro la alteco) kaj mildaj, pluvriĉaj vintroj. Vintre neĝas dum kelkaj tagoj, sed la monata meznombra temperaturo estas ĉiam super la nulo (januaro: +4°C).

Simboloj redakti

Estas simboloj de Peruĝo la grifo kaj la leono.

Historio redakti

La nomo de la urbo devenas de la etruska Phersna, kiu iĝis Perusia en la latina.

La Etruskoj fondis vilaĝojn (ekde la 11-a jarcento a.K.) apud kaj poste sur monteto lokata inter la rivero Tibero kaj la limo kun la Umbroj, hindeŭropa popolo alveninta ĉi tien je la komenco de la 1-a jarmilo a.K. Ĉirkaŭ 550 a.K. el la vilaĝoj ekestis urbo, kiu baldaŭ iĝis unu el la plej gravaj de la etruska lando.

Post la batalo de Sentino (295 a.K.) Peruĝo falis sub Romio. La loĝantoj daŭre parolis la etruskan ankoraŭ dum 2-3 jarcentoj.

La imperiestro Treboniano Galo (3-a jarcento) naskiĝis en vilaĝo apud Peruĝo.

Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio, Peruĝo apartenis al Ostrogotoj ĝis 554 (krom dum malmultaj jaroj), poste al Bizanca imperio dum ĉirkaŭ 2 jarcentoj (denove krom dum malmultaj jaroj). Ekde la 8-a jarcento ĝin regis episkopo, ligata al papo.

En la 12-a jarcento Peruĝo, kvankam oficiale sub la papo, iĝis preskaŭ sendependa komunumo, regata de du "konsuloj", ĝenerala asembleo (Arengo) kaj konsilio; ekde 1303 dum pluraj jarcentoj la regantoj estas la Priori, elektataj inter la oficialaj metiistoj. La 13-a kaj 14-a jarcento estas tempo de granda prospero por Peruĝo; ĝi grandiĝas, konkerante Asizon (1205), Folignon kaj aliajn proksimajn urbetojn, kaj riĉiĝas. En 1308 estis fondita en Peruĝo universitato, kiun baldaŭ la papo rajtigas doni magistrajn atestojn pri juro (1318), medicino kaj teknikaj fakoj (1328).

En 1370 la aŭtonomeco de la komunumo malgrandiĝis, kaj preskaŭ nuliĝis en 1540, post la "milito pri la salo". Peruĝo falis sub la plenan regadon de la papo ene de la Eklezia Ŝtato; la konstruo de nova fortikaĵo, la Rocca Paolina, montras al la civitanoj la ŝanĝon en ilia kondiĉo.

Peruĝo restis sub la papo ĝis 1860, krom dum unu jaro (1798-99) pro Napoleono. En septembro 1860 la piemonta armeo eniris la urbon kaj ekde 1861 Peruĝo aliĝis la ĵus kreitan Reĝlandon de Italio.

Servoj redakti

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

  • Naskiĝintaj apud Peruĝo:

Esperanto redakti

Unua grupo de esperantistoj aperis tie en 1908.

Ĝemelaj urboj redakti

 
Placo 4-a de novembro


Eksteraj ligiloj redakti