Pio la 9-a

papo de la katolika eklezio

La beata Pio la 9-a, naskiĝinta je la 13-a de majo 1792 kun la civila nomo Giovanni M. MASTAI-FERRETTI, mortinta je la 7-a de februaro 1878, estis papo dum 31 jaroj de la 16-a de junio 1846 ĝis sia morto. Lia papado (32 jaroj) estis la plej longa el ĉiuj, krom tiu de la apostolo sankta Petro, pri kiu oni cetere ne povas ekzakte diri, kiam ĝi komenciĝis.

Papo
Papo
Pio la 9-a
255-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Giovanni Maria Mastai-Ferreti
Pontifiko de 16-a de junio 1846
ĝis 7-a de februaro 1878
Antaŭulo Gregorio la 16-a
Sekvanto Leono la 13-a
Persona informo
Naskiĝo 13-a de majo 1792
en Senigallia, Italio
Morto 7-a de februaro 1878
en Apostola palaco, Vatikano
Mortokialo korinfarkto [#]
Tombo Tomb of Pius IX [#]
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Pio la 9-a
Familio
Dinastio Mastai family [#]
Patro Conte Girolamo Mastai Ferretti [#]
Patrino Caterina Solazzi [#]
Beatulo
Beatigo 3-a de septembro 2000
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li en 1854 deklaris la dogmon pri la Senmakula koncipiĝo. Ĝis tiam neniu papo aŭdacis enkonduki novan kaj gravan dogmon ekster ĉiu koncilio, nur per sia privata aŭtoritato. Tamen la kulto al la Virgulino estis tiel fervora en la katolikaro, ke la protestoj estis malmultegaj. En 1864 aperis la listo de herezaj eraroj (Syllabus), multe diskutota. En 1869 li kunvokis la unuan vatikanan koncilion, kiu interalie dekretis la principon de la neeraripovo de la papo.

Dum la ribeloj pri la unuigo de Italio li rifuzis agnoski la novan italan ŝtaton kaj devis retiriĝi en Vatikano. Tiu stato, nomata la "Roma Demando", estis solvita nur per la Laterana Pakto de 1929.

Lia proceso pri beatigo komenciĝis je la 11-a de februaro 1907. Oni deklaris lin ador-honorinda je la 6-a de julio 1985 kaj beata je la 3-a de septembro 2000. La proceso do daŭris kompare longan tempon kaj finiĝis nur dum la papeco de Johano Paŭlo la 2-a.

Vidu ankaŭ redakti