7-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 7-a de februaro estas la 38-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 327 tagoj restas (328 en superjaroj).
Je la 7-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 457: Leono la 1-a la Traco iĝis bizanca imperiestro
- 1238: Mongoloj konkeris rusian urbon Vladimiron, kiu malgraŭ detruoj plu restis spirita kaj simbola ĉefurbo
- 1301: Unuan fojon la titolon Princo de Kimrujo ricevis Eduardo la 2-a
- 1311: Johano de Luksemburgio kroniĝis kiel reĝo de Bohemio
- 1454: Dektrijara Milito: kapitulaco de kastelo en Papowo Biskupie (distrikto Chełmno), defendata de la Ordeno de germanaj kavaliroj, konkerita de polaj soldatoj kun ĉeĥaj solduloj
- 1483: Romo: edukito de Krakova Akademio Jurij Drohobiĉ publikigis astrologian libron Prognoza pritakso de la kuranta jaro (1483)
- 1497: Lastan tagon de la karnavalo okazis en Florenco, organizitaj de dominikanaj adeptoj de Girolamo Savonarola, "artfajraĵoj" dum kiu oni bruligis milojn da karnavalaĵoj, kosmetikoj, speguloj, muzikaj instrumentoj, ludkartoj, ŝakludaj tabuloj, ĵetpluredroj, malmodestaj bildoj kaj libroj
- 1550: Julio la 3-a iĝis papo
- 1783: Usona Milito de Sendependeco: aliancita kun usonanoj hispana-franca armeo finis daŭrantan de junio 1779 grandan sieĝon de Ĝibraltaro
- 1807: Milito de la Kvara Koalicio: Batalo de Eylau komenciĝis en la nuna Bagrationovsk — sanga batalo inter la Granda Armeo komandata de Napoleono kaj la armeoj de la Rusia imperio kaj Reĝlando Prusio taktike senrezulta — mortfalis entute 40 mil soldatoj, preskaŭ 1/3 de batalantaj armeoj
- 1822: Rusa matematikisto Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij prezentis al la Rusa Akademio de Sciencoj unuan laboraĵon pri hiperbola geometrio
- 1831: Dum la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio Pola Sejmo voĉdonis pri la nacia kokardo, t.e. oficialigis polan flagon, kies koloroj iĝis blanko kaj ruĝo, laŭ la blazonoj de Kongresa Pollando kaj Grandprinclando Litovio
- 1831: Belga konstitucio adoptita de Nacia Kongreso
- 1855: Traktato de Shimoda: Japanio kaj la Rusia imperio subskribis en Shimoda traktaton pri komerco, navigado kaj fiksiĝo de landlimo, malfermanta 3 japanajn havenojn kaj fiksanta komunan limon ĉe Kurilaj insuloj
- 1857: Bovarismo: Gustave Flaubert, aŭtoro de Madame Bovary, estis akuzita pri ofendo de la publika moralo
- 1867: En Lvovo fondiĝis Pola Gimnastika Societo "Sokół" (Falko) kun sporta-eduka karaktero - antaŭ la unua mondmilito ĝi disvolvis en Galicio kvazaŭarmean agadon
- 1878: Rusa-turka milito: rusaj trupoj liberigas Pomorie - loĝantoj de Gorna Ĝumaja (Blagoevgrad) transdonis al la rusa milita guberniestro en Sofio peton sendi taĉmenton por liberigi la urbon
- 1878: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Elsa
- 1896: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Palatia
- 1898: Franca verkisto Émile Zola estis juĝata pri misfamigo pro publikigo de sia J'accuse
- 1904: Usono: rezulte de incendio en Baltimore 1500 konstruaĵoj detruiĝis
- 1908: En Varsovio ekfunkciis Elektrejo de Urbaj Tramoj - de 2004 la sidejo de Muzeo de la Varsovia Ribelo
- Unua mondmilito:
- 1915: Dua batalo de Lagoregiono Mazurio komenciĝis: germana operaco por forigi rusajn armitajn fortojn el la orientaj partoj de Orienta Prusio
- 1919: Dua Pola Respubliko dekretis pri militservo kaj deviga edukado
- 1920: Siberio: bolŝevikoj ekzekutis en Irkutsk admiralon Aleksandr Kolĉak, unu el ĉefoj de la granda Blanka Armeo — perfidita de Ĉeĥoslovaka legio kaj ekzekutita post pridemandado, samtempe okazis armistico kun registaro de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko permesanta al ĉeĥoslovakoj pere de la Transsiberia fervojo reveni al sia patrujo
- 1921: Milito por Turka Sendependiĝo: preskaŭ dek monatojn post kiam Mustafa Kemal Atatürk establis turkan parlamenton en Ankaro, nova provizora konstitucio ekvalidas
- 1925: En Sovetunio estas fondita la Asocio de Militantaj Ateistoj
- 1932: Angla fizikisto James Chadwick informis pri malkovro de neŭtrono
- 1935: Ĉina-sveda ekspedicio de Sven Hedin laŭ Silka Vojo direkte al Ŝjiano finiĝis
- 1939: Al Gdynia alvenis, konstruita en nederlanda ŝipfarejo, submarŝipo ORP Orzeł
- 1940: Premiero de la usona animaciita filmo Pinokjo, desegnita filmo de Walt Disney
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: En Varsovio unuafoje rekontiĝis reprezentantoj de 3 partioj: Pola Socialisma, Popola kaj Nacia Partio; Papa legato en Berlino sendis noton al registaro de Nazia Germanio pri liberigo de polaj profesoroj de la altlernejoj de Krakovo en koncentrejoj; en pola revuo "Narodowiec" (Naciisto) eldonata en Francio aperis artikolo "Finis Germaniae", en kiu la aŭtoro postulis novan polan okcidentan landlimon de Stettin (pole Szczecin) ĝis Meißen (pola nompropono Miśnia) kun transpreno de Orienta Prusio
- 1941: En Varsovio ekfunkciis trapasejo de germana Labor-Oficejo por forveturigitaj personoj al trudlaboro en Nazia Germanio; Nordafrika Fronto: britoj konkeris Aĝdabijan - dum la dumonata kampanjo kontraŭ 475 mortigitoj detruis 10 italajn diviziojn, prenis 130 mil militkaptitojn, detruis 400 tankojn kaj 1290 kanonojn; en Tokio malfermiĝis abitracia konferenco pri la franca-siama konflikto
- 1942: Inter polaj laboristoj en Varto-Lando 50% ricevis salajron egalan al 80% de la germana; Kroataj ustaŝoj masakris 2300 serbojn apud Banjaluko kun plimulto de virinoj kaj infanoj; trupoj de brita 8-a Armeo haltigis italan-germanan atakon en Gazala (Tobruk-regiono)
- 1943: Nokte taĉmento de Ukraina Ribela Armeo atakis germanan gardejon en Rivna provinco - sekvan tagon komencis Volinian masakron de poloj; Orienta Fronto: sovetiaj trupoj de Sud-Okcidenta Fronto ekregis Batajsk kaj Azov
- 1944: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Wiśniowiec (nun en Ternopila provinco) grupon de poloj kaŝiĝantaj en monaĥejo; 250 soldatoj de Kamparana Bataliono batalis kontraŭ germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico en Małków (distrikto Hrubieszowski); Italio: en Monopoli estis kreita bazo por mararmeo de la Nacia Armeo pri Liberigo de Jugoslavio; Usono apelaciis al Finnlando pri fino de la milito
- 1945: Pomerio: la soveta 5-a Sturma Armeo okupis 3 vilaĝojn apud Greifenhagen (poste renomata Gryfino); pola prezidanto esprimis dankon pri la batalado de la Pola Enlanda Armeo; usona aviado de Barato atakis Bankokon kaj Sajgonon; Ĉina Fronto: japanoj okupis Kanchow (Ĝjangŝjio), la bazon de usona 4-a Aviada Armeo; bomba korpuso de Reĝa aerarmeo atakis Kleve kaj Goch en Nordrejn-Vestfalio
- 1947: Qumran: unua parto de la Manuskriptoj de la Morta Maro estis malkovrita de beduena paŝtista knabo - la elfosado daŭris ĝis 1956
- 1948: Stalinismo: la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio rezoluciis pri "lukto kontraŭ formalismo en la muziko"
- 1959: Usonanoj en flugmaŝino Cessna 172 fiksis rekordon de la plej longa flugo kun aera brulaĵ-provizado (64 tagojn)
- 1962: Sarlando: 299 ministoj pereis en eksplodo en karbominejo en Völklingen
- 1964: Beatle-manio: la brita rokgrupo komencis sian unuan koncertan itineron tra Usono
- 1968: Muzikalbumo de The Beatles Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band gajnis premion Grammy
- 1971: Svislando: dum referendumo virinoj gajnis balotrajtojn - voĉdonis por la akcepto 66% da viroj
- 1974: Grenado fariĝis sendependa de Brita imperio - flago de Grenado adoptita
- 1979: Plutono - konsiderata tiutempe kiel la naŭa planedo - ektroviĝis pli proksime al la Suno ol Neptuno (ĝis la 11-a de februaro 1999)
- 1984: En Sławęcin apud Inowrocław oni trovis korpon de Piotr Bartoszcze - solidareca aktivulo de Individuaj Agrikulturistoj - la morto neniam estis klarigita
- 1984: Usonaj astronaŭtoj Robert Stewart kaj Bruce McCandless kiel la unuaj eliris al eksterveturila agado sen sekurigo
- 1985: En Toruń finiĝis proceso de la murdintoj de Jerzy Popiełuszko, pastro de Solidareco - la proceso estis kontrolata de la regopovoj de Pola Popola Respubliko
- 1986: En falsigita laŭ opozicio prezidanta baloto oficanta prezidanto Ferdinand Marcos venkis Corazón Aquino
- 1986: Prezidanto de Haitio Jean-Claude Duvalier fuĝis de la lando post populara ribelo, finante 28 jarojn de unufamilia regado en la nacio
- 1991: Nord-Irlando: Provizora irlanda respublika armeo faris mortigan atakon n-ro 10 por likvidi britan ĉefministron John Major kaj lian militkabineton
- 1991: Jean-Bertrand Aristide iĝis prezidanto de Haitio
- 1992: Eŭropa Unio formiĝis en Maastricht - traktato ekvalidis la 1-an de novembro 1993
- 1994: Emeritiĝinte kvar monatojn pli frue, usona korbopilkisto Michael Jordan subskribis kontrakton por ludi basbalon por Chicago White Sox
- 1996: René Préval iĝis prezidanto de Haitio
- 1998: Japanio: la 18-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Nagano
- 1999: Abdullah la 2-a iĝis reĝo de Jordanio
- 2008: Ringa suna eklipso videbla en la suda polusa cirklo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando
- 2000: Ponto Vidin–Kalafat: Bulgario kaj Rumanio interkonsentis en Bruselo konstrui la duan ponton super Danubo proksime al Vidin kaj Calafat
- 2006: Malnoviĝinta egipta ŝipo kun 1 400 pasaĝeroj sinkis en la Ruĝa Maro
- 2010: Laura Chinchilla kiel unua virino gajnis prezidantajn balotojn en Kostariko
- 2010: Viktor Janukoviĉ gajnis prezidantajn balotojn en Ukrainio
- 2010: En Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco oni lotis elimin-grupojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
- 2014: Rusio: la 22-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Soĉio
- 2014: Premiero de politika trilero Jack Strong reĝisorita de Władysław Pasikowski
- 2014: Anglio: esploristoj anoncis malkovron en Norfolk de piedsignoj de homedoj, la plej malnovaj ekster Afriko, pli ol 800 000 jaraj
- 2015: Pola Senato proklamis 2015 Jaro de Witkiewicz - Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj lia patro Stanisław Witkiewicz
Naskiĝoj
redakti- 1102: Matilda, imperiestrino de Sankta Romia Imperio (m. 1167)
- 1478: Thomas More, angla verkisto, politikisto kaj filozofo, sanktulo, ekzekutita (m. 1535)
- 1546: Fjodar Jeŭlaŝoŭski, belorusa juristo kaj verkisto, aŭtoro de antikvbelorusa rememora Taglibro (m. 1616)
- 1606: Nicolas Mignard, franca pentristo kaj gravuristo (m. 1668)
- 1613: Johannes Musaeus, germana teologo kaj filozofo (m. 1681)
- 1693: Anna Ivanovna, imperiestrino de la Rusia imperio, filino de caro Ivano la 5-a (m. 1740)
- 1741: Johann Heinrich Füssli, brita svis-devena pentristo kaj verkisto (m. 1825)
- 1803: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto, muzika kritikisto (m. 1869)
- 1804: John Deere, usona forĝisto kaj agrikultura inventisto, produktisto de plugiloj (m. 1886)
- 1812: Charles Dickens, angla verkisto kaj socia kritikisto, kies La Batalo de l' Vivo tradukis Ludoviko Zamenhof, esperantigata de pluraj tradukistoj kaj enestanta en Angla Antologio (m. 1870)
- 1833: Ricardo Palma, perua verkisto, ĵurnalisto, bibliotekisto kaj politikisto (m. 1919)
- 1841: Hermann Menge, germana klasika filologo kaj pedagogo, konata kiel tradukinto de la Biblio (m. 1939)
- 1847: Ernst Frank, germana komponisto kaj dirigento (m. 1889)
- 1850: János Lenkey, hungara honvedgeneralo (n. 1807)
- 1870: Alfred Adler, aŭstra psikiatro, psikologo kaj pedagogo, kreinto de individua psikologio (m. 1937)
- 1873: Thomas Andrews, irlanda ĉefkonstruisto de Titanic (m. 1912)
- 1877: Feliks Nowowiejski, pola komponisto, orgenisto-virtuozo, pedagogo kaj dirigento (m. 1946)
- 1877: Godfrey Harold Hardy, angla matematikisto, adepto de pura matematiko, aŭtoro de la verko Apologio de matematikisto, malkovrinto de la talento de Srinivasa Aiyangar Ramanujan (m. 1947)
- 1883: Gábor Pál, rumania hungara politikisto, publicisto (m. 1968)
- 1885: Michael Gamper, sudtirola teologo kaj rezistadmovadestro etnia (m. 1956)
- 1885: Sinclair Lewis, usona Nobelpremiita verkisto kaj unusola verkisto rifuzinta premion Pulitzer (m. 1951)
- 1893: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto, filo de Elek Hints (patro) (m. 1966)
- 1893: Romuald Balawelder, pola sved-devena filozofo, literaturisto, pedagogo, geografo kaj vojaĝisto, aŭtoro de originala filozofia sistemo (m. 1975)
- 1900: Tibor Czitrom, poste Tibor Réthelyi, hungara privat-oficisto kaj hungara esperantisto, kunaŭtoro de lumbilda Esperanto-kurso (m. nekonata)
- 1905: József Serényi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto, novelisto (m. 1956)
- 1907: Pu Yi, la lasta imperiestro de Ĉinio el dinastio Qing (m. 1967)
- 1907: Walenty Szwajcer, pola instruisto, malkovrinto de la setlejo de Luzacia kulturo en Biskupin (regiono Pałuki) (m. 1994)
- 1908: Lech Neyman, pola advokato, kapitano de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, distingita pro savado de judoj dum la dua mondmilito, murdita (m. 1948)
- 1909: Wilhelm Freddie, dana pentristo kaj skulptisto (m. 1995)
- 1910: Max Bense, germana filozofo, logikisto, semiotikisto, verkisto (m. 1990)
- 1910: István Szász, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (m. 1981)
- 1915: Teoctist Arăpașu, rumana episkopo, patriarĥo de la Rumana Ortodoksa Eklezio (m. 2007)
- 1916: Árpád Varga, rumania hungara instruisto, memuaristo (m. 1998
- 1920: József Béres, hungara kuracisto pri kancero (m. 2006)
- 1923: Ŝirvani Kostojev, partopreninto de la Granda patriota milito, Heroo de Rusio (m. 1949)
- 1925: Louis Beaucaire, franca eldonisto, Esperanto-verkisto, aŭtoro de anekdotaro Kruko kaj Baniko el Bervalo (m. 1983)
- 1927: Juliette Gréco, franca kantistino kaj aktorino famiĝinta pro kantoj de Boris Vian (m. 2020)
- 1929: Andor Botár, rumania hungara agronomo, edzo de Edit Botár
- 1929: Alejandro Jodorowsky, ĉilia avangarda artisto, aktoro, verkisto kaj tarokisto
- 1933: Károly Agyagási, hungara tradukisto, kanzonpoeto (n. 1835)
- 1939: Sándor Bölöni, rumanuja hungara ĵurnalisto (m. 1982)
- 1940: Tony Tan, singapura matematikisto, politikisto, membro de Popola Ago-Partio, prezidento
- 1942: Ivan Mládek, ĉeĥa kantisto, komponisto, humoristo
- 1949: Radojica Petrović, serba matematikisto, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj de Serbia Esperanto-Ligo, kontribuanto al interkultura edukado de Esperanto
- 1954: Dieter Bohlen, germana muzikisto kaj komponisto
- 1958: Katalin Köllő, rumania hungara redaktorino, teatrokritikistino
- 1960: Ágnes Lőrincz, rumania hungara aktorino, filino de Lajos Lőrincz
- 1975: Emily Loizeau, franca kantistino, kantverkistino, kaj komponistino
- 1977: Mariusz Pudzianowski, pola fortulo specialiĝanta pri miksitaj batalartoj, rugbeisto
- 1985: Tina Majorino, usona infana, filma aktorino
Mortoj
redakti- 590: Pelagio la 2-a, papo got-devena
- 999: Boleslao la 2-a, princo de Bohemio el dinastio Premislidoj
- 1045: Imperiestro Go-Suzaku, imperiestro de Japanio (n. 1009)
- 1597: Francisko Patriko, kroata filozofo, humanisto kaj poeto, defendanto de platonismo kaj oponanto de aristotelismo (n. 1529)
- 1652: Gregorio Allegri, itala komponisto, membro de Roma Skolo (n. 1582)
- 1736: Stephen Gray, angla kemiisto kaj astronomo-amatoro (n. 1666)
- 1753: Giovanni Alberto Ristori, itala komponisto, ogenisto kaj kapelmajstro (n. 1692)
- 1823: Ann Radcliffe, brita verkistino, reprezentantino de horora literaturo kaj gotika literaturo (n. 1764)
- 1837: Gustavo la 4-a Adolfo, reĝo de Svedio, ekziligita (n. 1778)
- 1862: Francisco Martínez de la Rosa, hispana poeto, dramaturgo, ĉefministro (n. 1787)
- 1864: Vuk Karadžić, serba lingvisto kaj etnografo, aŭtoro de la unua vortaro de serbokroata lingvo (n. 1787)
- 1878: Pio la 9-a, papo kunvokinta Unuan Vatikanan koncilion kaj proklaminta dogmon pri senmakula koncipiĝo, beatigita (n. 1792)
- 1890: Boldizsár Láng, hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro (n. 1822)
- 1897: Galileo Ferraris, itala fizikisto, elektroteknikisto studinta alternan kurenton (n. 1847)
- 1920: Aleksandr Kolĉak, rusia esploristo de la Norda poluso, mararmea oficiro, komandanto de la Blanka Armeo en Siberio, perfidita de ĉeĥoslovaka legio kaj ekzekutita de bolŝevikoj (n. 1874)
- 1922: Fernand Doré, franca industriisto kaj esperantisto el Troyes, fondinto de Esperanto-grupo, tradukisto (n. 1860)
- 1929: Vladimir Gernet, rusa kemiisto, pioniro de Esperanto, kunfondinto de "Lingvo Internacia", kunlaboranto de "La Esperantisto", tradukinto al Esperanto de la Letero al Borovko (n. 1870)
- 1933: Jenő Volnay, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. nekonata); Károly Agyagási, hungara tradukisto, kanzonpoeto (n. 1835)
- 1934: Leono Zamenhof, pola kuracisto pri otorinolaringologio, unua redakoro de "Pola Esperantisto", tradukisto de pola poezio, frato de Ludoviko Zamenhof (n. 1875)
- 1936: György Alexics, hungara lingvisto, literaturhistoriisto (m. 1864)
- 1939: Boris Grigorjev, rusia, soveta pentristo kaj grafikisto, diplomito de la Rusia Akademio de Belartoj (n. 1886)
- 1941: János Ősz, hungara folkloristo kaj kolektisto (n. 1863)
- 1942: Ivan Bilibin, rusia kaj soveta pentristo, libroilustristo kaj teatristo (n. 1876)
- 1942: Dorando Pietri, itala maratonisto kaj olimpikisto (n. 1885)
- 1951: József Tőkés, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto, vortaristo (n. 1884)
- 1959: Daniel François Malan, ĉefministro de Sudafriko, defendanto de la afrikansa lingvo kaj de afrikansoj (n. 1874)
- 1960: Igor Kurĉatov, soveta nuklea fizikisto, la kreinto de soveta atombombo, kontribuinta al konstruo de la unua nuklea centralo (n. 1903)
- 1971: Vilmos Albert, hungara verkisto, kunlaboranto de "Csíki Lapok" kaj "Transilvania Raportisto" (n. 1886)
- 1979: Josef Mengele, germana kuracisto, SS-oficiro, nazia milita krimulo el Aŭŝvico, nomata Morto-Anĝelo, fuĝinta al Sudameriko (n. 1911)
- 1980: Secondo Campini, itala inĝeniero kaj inventisto de jetmotoro (n. 1904)
- 1984: József Kovács, rumania hungara historiisto el Kluĵo (n. 1919)
- 1988: Károly Endre, rumania hungara poeto kaj tradukisto, membro de Verkista laborkomunumo Helikon (n. 1893)
- 1988: Margit Szilvássy, hungara operkantistino (soprano, mezosoprano) (n. 1910)
- 1992: Anani Anev, bulgara esperantisto kaj aktoro, kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro, edzo de esperantistino Belka Beleva (n. 1916)
- 1993: Ella Gazdáné Olosz, rumania hungara tekstilistino (n. 1937)
- 1994: Witold Lutosławski, pola komponisto, dirigento kaj pianisto (n. 1913)
- 1999: Husejn la 1-a, reĝo de Jordanio el dinastio Haŝemidoj (n. 1935)
- 2000: Big Pun, usona rep-artisto (n. 1971)
- 2001: Helmut Hentrich, germana arkitekto konstruinta Ruhr-Universitaton (n. 1905)
- 2003: Augusto Monterroso, gvatemala verkisto, aŭtoro de noveloj (n. 1921)
- 2009: Kazimierz Polański, pola lingvosciencisto kaj slavisto, redaktoro de Enciklopedio de ĝenerala lingvistiko, Sintaksa-genera vortaro de polaj verboj, verkanta pri suprasoraba lingvo kaj polaba lingvo (n. 1929)
- 2010: André Kolingba, prezidanto de Centr-Afrika Respubliko (n. 1935)
- 2017: Tzvetan Todorov, bulgar-franca lingvisto, filozofo, historiisto, kritikisto kaj literaturteoriulo, legebla en la pola lingvo (n. 1939)
- 2019: Jan Olszewski, pola advokato kaj politikisto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, defendanto en politikaj procesoj, membro de Komitato por Defendo de Laboristoj, kunkreinto de Solidareco, ĉefministro, konsilanto de prezidento Lech Kaczyński (n. 1930)
- 2020: Li Wenliang, ĉina okulkuracisto avertanta pri la nova epidemio de koronviruso (n. 1986)
- 2021: Moufida Tlatli, tunizia filmreĝisorino kaj ministro (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Eklezio: Pio la 9-a, papo
- Nacia tago en Grenado, tago de sendependiĝo (1974)
- Internacia Solidarec-Tago kun Belorusio – laŭ iniciato de Svjatlana Ciĥanoŭskaja
La 7-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.