Eksterveturila agado

Eksterveturila agado (EVA-o) estas ĉiu ajn laboro farita de kosmonaŭto for de la Tero kaj ekster kosmoveturilo. Normale rilatas al EVA-o farita ekster kosmoveturilo orbitanta la Teron (kosma promenado), sed ankaŭ temas pri la EVA-oj faritaj sur la surfaco de la Luno (luna promenado).

EVA-o por la konstruo de la Internacia Kosmostacio dum la misio STS-116. Robert Curbeam maldesktre kun Christer Fuglesang super Cook Strait, Nov-Zelando.

Pro la diferencaj desegnoj de la unuaj kosmoveturiloj, la usona kaj soveta kosmaj programoj ankaŭ difinas EVA-on malsimile. Rusoj difinas EVA-on kiam kosmonaŭto estas en vakuo. Usona EVA-o komencas kiam la kosmonaŭto ŝaltas la baterion de la EMU.

EVA-o povas esti t.n. liga (la kosmonaŭto estas konektita al la kosmoveturilo, oni povas liveri oksigenon per dukto, oni ne bezonas propulsion por reveni en la kosmoveturilon) aŭ neliga. Kiam la ligilo donas vivtenan subtenon kiel liveri oksigenon, oni nomas ĝin umbilika. Por neligaj EVA-oj dum kosmoflugado estas esence havi la kapablon reveni en la kosmoveturilon (Vidu Manned Maneuvering Unit (MMU))

Atingoj redakti

 
Stephen Robinson ĉe la Canadarm dum misio STS-114.
  • La unuan EVA-on sur la Luno faris la usona kosmonaŭto Neil Armstrong la 20-an de julio, 1969 kiam la luna modulo Eagle de la misio Apollo 11 surluniĝis. Akompanis lin Buzz Aldrin, kaj ilia EVA-o daŭris 2 horojn kaj 32 minutojn.
  • La unua virino kiu faris EVA-on estis la rusa kosmonaŭtino Svetlana Savitskaya la 25-an de julio, 1984 kiam ŝi estis en la kosmostacio Saljut 7. Ŝia EVA-o daŭris 3 horojn kaj 35 minutojn.
  • La unuan EVA-on de ne-usona kaj ne-soveta kosmonaŭto okazis la 9-an de decembro, 1988 kaj faris Jean-Loup Chrétien el Francio dum sia restado en la kosmostacio Mir.
  • La plej longdaŭran EVA-on faris Susan J. Helms la 11-an de marto 2001, kaj daŭris entute 8 horojn kaj 56 minutojn.
  • Anatoly Solovyev, kun 16 kosmaj promenadoj, kun entuta daŭro de 82 horojn kaj 22 minutojn, havas la rekordojn pri pliaj kosmaj promenadoj kaj entuta daŭro.
  • Kapitano Miguel López-Alegría havas la usonan rekordon kun 10 EVA-oj kaj entuta daŭro de 67 horojn kaj 40 minutojn.

Riskoj redakti

 
Dum neliga EVA-o la kosmonaŭto estas far de ia helpo
 
Ŝiraĵo en ganto dum STS-118

EVA-o estas danĝera pro multaj kialoj. La ĉefa kialo estas la kolizio kun kosmorubaĵoj. Orbita rapido je alto de 300 km (tipa por misio de la kosmopramoj) estas 7,7 km/s. Ĉi tio estas dekoble la rapido de kuglo, do, la kinetika energio de partiklo kun maso 1/100 de tiu de kuglo (ekzemple farbopeco aŭ grjano de sablo) agas simile al ĝi.

Ĉiu kosma misio kreas pli da rubaĵojn, do, ĉi tiu problema iĝas pli kaj pli grava (vidu ankaŭ Sindromo de Kessler).

Alia danĝera kialo temas pri simulado de la kosma medio. Estas tre malfacile simuli la eksteran kosman medion antaŭ la misio. Alproksimiĝojn oni povas simuli en instalaĵoj kiel Hydro-lab en Trejn-centro GagarinNeutral Buoyancy Laboratory ĉe NASA. Oni evitas la EVA-ojn kiel rutinaĵoj pro sia danĝero. Rezulte, multaj EVA-oj estas planitaj en la lastaj fazoj de la projektoj kiam oni detektas la problemojn, kaj foje eĉ dum la misio. Tio kaŭzas eĉ pli da menspremon sur la kosmonaŭtojn.

 
Kosmonaŭto Bruce McCandless dum neliga EVA-o.

Alia ebla problemo estas ke iu kosmonaŭto restu apartigita de sia veturilo aŭ suferu trapikiĝon en la kosmovesto, kiu malprezurizus la kosmoveston kaŭzante hipoksion kaj rapidan morton se la kosmonaŭton oni ne tuj revenigas en prezurizitan kosmoveturilon.

Kosmonaŭto suferis trapikiĝon de sia kosmovesto. Dum misio STS-37 stangeto trapikis la ganton de unu el la kosmonaŭto (la nomo restas kaŝita, sed temas pri Jerry L. RossJay Apt). Bonŝance la objekto restis en la trapikiĝo kaj do, oni ne detektis malpresurizadon. Fakte oni ne konstatis la trapikiĝon ĝis la kosmonaŭtoj estis jam sekuraj ene de la kosmopramo Atlantis.

La EVA-o de Alexey Leonov ankaŭ ne estis trankvila. Dum la EVA-o, lia kosmovesto ŝvelis tiom multe ke li ne povis reeniri kaj fermi la aerkluzon. Ĉar li spiris puran oksigenon, li povis malpliigi la premon de sia kosmovesto ĝis malpli ol 4 psi (28 kPa) kaj, kun granda peno, eniri.

Ĝis 2008, okazis neniun mortigan akcidento dum EVA-o. Spite ĉi tio, multaj sciencistoj laboras por fari teleregatajn robotojn por nuligi la bezonon de fari EVA-ojn aŭ almenaŭ limigi ilin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti