La hom-manovra unuo aŭ angle Manned Maneuvering Unit (MMU) estis tipo de kosma ajuta manovra dorsosako, kiu estis evoluigita en la 1970-aj jaroj kaj uzita nur ĉe tri Space-Shuttle-misioj. Ĝin evoluigis la firmao Martin Marietta en Colorado.

kosmonaŭto Bruce McCandless kun MMU

La MMU havis la alton de 1,27 m, larĝon de 85 cm, profundon (dikon) de 69 cm kun entiritaj manovraj brakoj (1,22 m kun etenditaj brakoj). Por la manovrado, MMU havis 24 pelajuton, kiuj uzis nitrogenon kiel fuelon. La tuta maso estis 153,4 kg (inkluzive 10,6 kg da gaso, po 5,3 kg en du fuelujoj). La atingebla rapideco estis maks. 23,4 m/s.

La MMU estis nur en tri misioj en uzado en 1984 (STS-41-B, STS-41-C kaj STS-51-A).

Posteulo de MMU estas la Simplified Aid for EVA Rescue (SAFER).