Karol Bobko

usona astronaŭto

Karol BOBKO (plennomo Karol Joseph "Bo" BOBKO; la 23an‏ de decembro 1937 - la 17-an de aŭgusto 2023) estis usona piloto kaj astronaŭto [1].

Karol Bobko
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1937 (1937-12-23)
en Broklino
Morto 17-an de aŭgusto 2023 (2023-08-17) (85-jaraĝa)
en Duonluna Golfo
Lingvoj pola
Ŝtataneco UsonoPollando
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj • Usona Aerarmea Akademio • USC Viterbi School of Engineering • Brooklyn Technical High School
Okupo
Okupo oficiro de aerarmeo • kosmonaŭto • military aviator • testpiloto • Q10497074
vdr

Vivo redakti

Karol Bobko naskiĝis en Kvinzo, Novjorko en familio kies originoj devenas de Ukrainio kaj Litovio [2]. En 1959 li studentiĝis ĉe la Usona Aerarmea Akademio. En 1970 li ricevis magistron en aernaŭtika inĝenierado de la Universitato de Suda Kalifornio [3]. Post studentiĝo ĉe la akademio, Bobko prenis pilotokurson kaj estis postenigita en Seymour Johnson Air Force Base [4].

NASA redakti

En 1969 Bobko estis akceptita al NASA kiel astronaŭto. Dum ĉe NASA li estis membro de la Apollo-Soyuz projekta subtenteamo [5].

Bobko estis skippiloto en la misio STS-6 kiu ekis en 1983 kun Paul Weitz, Donald Peterson kaj Story Musgrave surŝipe. Ĉi tiu estis la unua fojo, ke la ŝipanaro de la kosmopramo faris eksterveturilan agadon. En 1985 Bobko estis ŝipestro de STS-51-D sur la Kosmopramo Discovery. Poste tiun jaron li estis ŝipestro de STS-51-J kiu estis la unua flugo de la Kosmopramo Atlantis.

Post retiriĝo de NASA redakti

Post retiriĝado de NASA Bobko estis sorbita de Booz Allen Hamilton. Poste li laboris en aliaj firmaoj kiuj komercis pri la spaca industrio.

Referencoj redakti

  1. THIS IS WHY THE AIR FORCE ACADEMY IS LEADING THE WAY IN SPACE. US Air Force Academy (12 October 2017). Arkivita el la originalo je 11 December 2018. Alirita 11 December 2018.
  2. Lecture of NASA Astronaut Karol J. Bobko
  3. Trojans in Space. University of Southern California. Alirita January 16, 2018.
  4. KAROL J. BOBKO (COLONEL, USAF, RET.) NASA ASTRONAUT (FORMER). NASA (January 2020). Alirita January 9, 2021.
  5. Shuttle Commander, Record Spacewalker Chosen for Astronaut Hall of Fame. Space.com (January 13, 2011). Alirita January 8, 2018.

Eksteraj ligiloj redakti