Vladimir (urbo)

urbo en Rusio

Vladimir (ruse Владимир) estas ĉefurbo kaj administra centro de la Vladimira provinco, Rusio, situanta ĉe la rivero Kljazma, ĉ. 200 kilometrojn (120 mejlojn) oriente de Moskvo. Ĝi estas servata de fervojo kaj la aŭtovojo M7. Ĝi kalkulas 349 951 loĝantojn (Censo 2021 ) .

Vladimir
rusia urbo de federacia signifo • urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Vladimira provinco
Poŝtkodo 600000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 352 347  (2021) [+]
Loĝdenso 2 828 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 8′ N, 40° 24′ O (mapo)56.12861111111140.405833333333Koordinatoj: 56° 8′ N, 40° 24′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 124,59 km² (12 459 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Vladimir (Vladimira provinco)
Vladimir (Vladimira provinco)
DEC
Vladimir
Vladimir
Situo de Vladimir
Vladimir (Eŭropa Ruslando)
Vladimir (Eŭropa Ruslando)
DEC
Vladimir
Vladimir
Situo de Vladimir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vladimir [+]
vdr

Vladimir estas parto de la Ora Ringo de Rusio, grupo de historie gravaj urboj, kie konserviĝis multaj historiaj memoraĵoj.

Historio redakti

Vladimiro estis unu el la mezepokaj urboj de Rusio, kun signifaj konstruaĵoj pluvivantaj de la 12-a jarcento. Du el ĝiaj rusaj ortodoksaj katedraloj, monaĥejo, kaj rilataj konstruaĵoj (Blankaj Monumentoj de Vladimiro kaj Suzdal) estis nomumitaj kiel Monda Heredaĵo de Unesko. En la pasinteco, la grandurbo ankaŭ estis konata kiel Vladimir-na-Kljazma (Владимир-на-Клязьме)  kaj Vladimir-Zaleski (Владимир-Залесский), por distingi ĝin de alia Vladimir, nome Volodimir en Volinio (nuntempe en Ukrainio).

Kernaj informoj redakti

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 17401.

La urbo estis fondita en jaro 1108.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1108.

La interurba telefona kodo estas 0922, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 56°08' norde, longitudo 40°25' oriente.

La urbo sur alta maldekstra bordo de rivero Klazjma (Клязьма).

En jaro 2002 la urbo havis 397 mil loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 352 347 loĝantoj sur areo de 124,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 828 loĝantoj/km².

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo Sankta Dimitro kiu servis kiel modelo por katedraloj ĉie en Rusio

Rimarkindaj monumentoj de la antaŭ-mongola rusa arkitekturo troviĝas en la najbareco. Por pliaj informoj pri ili, vidu Suzdal, Ю́рьев-По́льский (Juriev-Polski), Боголю́бово (Bogoljubovo) kaj Кидекша (Kidekŝa).

Esperanto redakti

En urbo Vladimir okazis de la 19-a de aprilo 2001 ĝis la 2-a de majo 2001 Esperanto-renkontiĝo kies temo estis Antikvaj civilizoj: Oriento[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo (ruse)

Referencoj redakti

  1. (eo) Oĉjo Dadaev, Antikvaj civilizoj: Oriento, REGO, n-ro 5 (1), p. 8, junio 2001.

Vidu ankaŭ redakti

Monda heredaĵo de Unesko