Kljazma
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klazjma (stacio). |
Kljazma[1][2][3] (aŭ Kljazjma[4][5] aŭ Klazjma[6], ruse Клязьма) estas rivero en Centra Rusio, maldekstra alfluanto de Okao. Ĝi komenciĝas en Moskva provinco, fluas trans Vladimira provinco kaj Ivanova provinco al Niĵnij-Novgoroda provinco. Ĝia longo estas 686 km, areo de akvokolekta baseno estas 42,5 mil kv.km.
Kljazma | |
ruse: Клязьма | |
rivero | |
Kljazma en Noginsk
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | Centra Rusio |
Urboj | 13
|
Fontrivero | Klin-Dmitrova altaĵo, apud Solneĉnogorsk |
- alteco | 247 m |
- koordinatoj | 56° 11′ 13″ N 37° 10′ 30″ O / 56.18694 °N, 37.17500 °O (mapo) |
Enfluejo | Okao |
- situo | Niĵnij-Novgoroda provinco |
- koordinatoj | 56° 10′ 05″ N 42° 58′ 09″ O / 56.16806 °N, 42.96917 °O (mapo) |
Longo | 686 km (426 mi) |
Akvokolektejo | 42 500 km² (4 250 000 ha) |
Trafluo | Kovrov |
- mezproksima | 147 m³/s |
Vikimedia Komunejo: Klyazma River | |
Deveno de la nomo
redaktiLa nomo Klazjma (Клязьма) en 12-14-aj jarcentoj kelkfoje estas menciata kiel Klazma (Клязма). Verŝajne, la nomo devenas de iu antikva finn-ugra nomo en iu nekonata formortinta lingvo, poste akceptita de slavoj[7].
Fluo kaj fizika geografio
redaktiRivero Klazjma fontas sur Klin-Dmitrova altaĵo proksime al lago Seneĵ. Dekomence ĝi fluas de nord-okcidento al sud-oriento, turnas sin apud Ĥimki kaj poste ĝis la fino fluas (ĝererale) orienten preter multaj urboj, situantaj ĉe la vojo inter Moskvo kaj Niĵnij Novgorod, tra Meŝĉora malaltebenaĵo (ruse Мещёрская низменность). Ĝi fluas plejparte en Moskva provinco kaj Vladimira provinco (ankaŭ ĝi fluas iomete en Ivanova provinco) kaj alfluas al Okao ĉe la limo de Vladimira kaj Niĵnij-Novgoroda provincoj.
En Noginsk ĝia larĝo estas 50 m, en Vladimir - 130 m, en iuj lokoj - pli ol 200 m. Maksimuma profundo estas 8 m, meza - 1-2 metroj. Klazjma kutime glaciiĝas en novembro, malglaciiĝas en komenco de aprilo[8].
Alfluantoj
redaktiAlfluantoj kun longo ekde 30 km:
Alfluanto | Longo (km) | Tipo |
---|---|---|
Uĉa | 42 | maldekstra |
Vorja | 99 | maldekstra |
Ŝerna | 89 | maldekstra |
Drezna | 30 | dekstra |
Bolŝaja Dubna | 30 | maldekstra |
Kirĵaĉ | 78 | maldekstra |
Pekŝa | 127 | maldekstra |
Pola | 92 | dekstra |
Vorŝa | 71 | maldekstra |
Kolokŝa | 148 | maldekstra |
Rpenj | 44 | maldekstra |
Nerl | 284 | maldekstra |
Sudogda | 118 | dekstra |
Nereĥta | 41 | dekstra |
Ŝiĵegda | 57 | maldekstra |
Teza | 192 | maldekstra |
Tara | 55 | dekstra |
Luĥ | 240 | maldekstra |
Suvoroŝĉ | 126 | dekstra |
Ekologia problemo
redaktiLa rivero estas forte malpurigita: en multaj lokoj ĝin trafas kloakaj defluiloj, kaj kvalito de akvo ne estas kontentiga por naĝado kaj (plejparte post la baraĵlogo) fiŝkaptado[9][10].
Ekzistis projekto pri purigo de la rivero (kun partopreno de germaniaj specialistoj), sed ĝi estas tre multekosta kaj malfacila[11][12][13].
En novembro de 2013 kelkaj organizaĵoj prezentis petskribon al Supera juĝistaro de Rusio pri gvidanto de la Registaro de Rusio Dmitrij Medvedev, kiu ordonis transdoni terenon ĉe la riverfluo por konstruado de kurejo de la flughaveno "Ŝeremetjevo". Ili asertas, ke tiu transdono de defendata teritorio kaŭzos venenigon de akvo en Moskvo[14].
Gravaj loĝlokoj
redaktiLa rivero fluas laŭ vaste loĝata teritorio de Apudmoskva regiono kaj aglomeraĵo Moskvo - Niĵnij Novgorod. La plej granda urbo ĉe ĝia fluo estas Vladimir, centro de provinco.
Grandaj loĝlokoj laŭ Klazjma:
En Moskva provinco:
- Mendelejevo (urbotipa loĝloko)
- Ĥimki (urbo)
- Dolgoprudnij (urbo)
- Puŝkino (urbo)
- Tarasovka (vilaĝo)
- Zagorjanskij (urbotipa loĝloko)
- Ŝĉolkovo (urbo)
- Sverdlovskij (urbotipa loĝloko)
- Losino-Petrovskij (urbo)
- Obuĥovo (urbotipa loĝloko)
- Noginsk (urbo)
- Pavlovskij Posad (urbo)
- Oreĥovo-Zujevo (urbo)
- Petuŝki (urbo)
- Sobinka (urbo)
- Vladimir (urbo)
- Bogolubovo (vilaĝo)
- Kovrov (urbo)
- Vjazniki (urbo)
- Goroĥovec (urbo)
- Iljinogorsk (urbotipa loĝloko)
Turismo kaj fiŝkaptado
redaktiArbaraj ĉirkaŭaĵoj de Klazjma estas popularaj lokoj por turistoj. Ĉe la rivero situas kelkaj historiaj loĝlokoj, inter ili antikvaj urboj Vladimir kaj Goroĥovec.
La rivero estas riĉa je fiŝaro. Tie kapteblas preskaŭ ĉiuj fiŝoj, ekzistantaj en apudmoskvaj akvujoj, inter ili: bramoj, ezokoj, lojtoj, iam - sterledoj (pro sterledoj kaj siluroj Klazjma plejparte estis fama en 19-20-aj jarcentoj, nun ili estas raraj). Pro tio fiŝkaptado ĉe tiu ĉi rivero estas tre populara, malgraŭ en multaj lokoj oni konsilas ne uzi kaptitan fiŝon kiel manĝado pro malpurigo de akvo[8].
Klazjma en kulturo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Internacia Ĵurnalisto
- ↑ http://www.esperanto.mv.ru/MM/05.html La incidento en Gribojedovo
- ↑ Konciza vojaĝo-raporto: Somero 2004
- ↑ Ni iros pretere — kaj plu
- ↑ REGo komuna eldono de REU kaj REJM No 5 (12) Oktobro 2002 REGo
- ↑ la libro "Fatalaj ovoj" de Bulgakov. Arkivita el la originalo je 2015-12-25. Alirita 2013-11-28.
- ↑ "По рекам Московии", Александр Бобров. (ruse)
- ↑ 8,0 8,1 Klazjma, priskribo de akvujo (ruse)
- ↑ Naĝado en Klazjma estas danĝera[rompita ligilo] - Korolov (ruse)
- ↑ Naĝado en Klazjma estas malpermesita! - Mendelejevo (ruse)
- ↑ Немецкие специалисты будут очищать реку Клязьму, jaro 2011 (ruse)
- ↑ Schönheitskur für die Kljasma Arkivigite je 2013-12-02 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
- ↑ Germania "klistero por Klazjma", jaro 2011 - Moskva germana gazeto (ruse)
- ↑ На главу правительства подали в суд из-за строительства аэродрома в пойме реки Клязьмы Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, jaro 2013 (ruse)