Okao
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Okao, alfluanto de Volgo. Ne miksu kun Okao (Angara) en Siberio. |
Okao (ruse Ока) estas granda rivero en Rusio, dekstra alfluanto de Volgo. Ĝia longo estas 1500 km, areo de baseno estas 245 mil kv.km.
Okao | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 500 km |
Akvokolekta areo | 221 342 km² |
Fluo | |
Enfluejo | Volgo |
Geografio | |
Rivero en Rusio | |




Deveno de la nomo redakti
Fluovojo redakti
Oka fluas en Orjola provinco, Tula provinco, Kaluga provinco, Moskva provinco, Rjazanja provinco, Vladimira provinco, Niĵnij-Novgoroda provinco.
La rivero komenciĝas el akvofonto en vilaĝo Aleksandrovka, distrikto Glazunovka, Orjola provinco. Dekomence ĝi preskaŭ tute fluas norden, post Kaluga fluas orienten, post Aleksin kaj Tarusa denove turniĝas al nordo ĝis Serpuĥov.
Inter Serpuĥov kaj Stupino ĝi fluas preskaŭ laŭ bordo inter Moskva provinco kaj Tula provinco. Post la urbo Kolomna kaj alfluejo de Moskva fluas sud-oriente.
Fluante preter montetoj en Rjazanja provinco ĝi multe sanĝas sian direkton. Poste ĝi fluas ĝenerale norden, nord-orienten kaj orienten. Ĝi alfluas Volgon en centro de la urbo Niĵnij Novgorod.
Alfluantoj redakti
Grandaj alfluantoj de Okao estas Ugra (399 km longa), Moskva (502 km longa), Klazjma (686 km longa), Mokŝa (656 km longa).
Urboj ĉe Okao redakti
Grandaj urboj ĉe rivero Okao kaj proksime al ĝi:
Nomo | Provinco | Jaroj de fondiĝo | Alfluantoj en la urbo |
---|---|---|---|
Orjol | Orjola | 1566 | Orlik |
Beljov | Tula | 1147 | |
Kaluga | Kaluga | 1371 | Jaĉenka |
Aleksin | Tula | 1348 | |
Tarusa | Kaluga | 1246 | |
Serpuĥov | Moskva | 1339 | Nara |
Stupino | Moskva | 1938 | |
Kaŝira | Moskva | 1356 | |
Kolomna | Moskva | 1177 | Moskva |
Rjazan | Rjazanja | 1095 | Trubeĵ |
Kasimov | Rjazanja | 1152 | |
Murom | Vladimira | 862 | |
Pavlovo | Niĵnij-Novgoroda | 1566 | |
Dzerĵinsk | Niĵnij-Novgoroda | 1606 | |
Niĵnij Novgorod | Niĵnij-Novgoroda | 1221 |