Kaluga provinco
Kaluga provinco (ruse Калужская область, [Kaluĵskaja oblastj]) estas provinco meze de eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono.
Subjekto de Rusia federacio | |
Kaluga provinco
Калужская область | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Centra federacia regiono |
Administra centro | Kaluga |
Guberniestro | Anatolij Artamonov |
Fondita | 5-a de Julio 1944 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 010 930 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 34 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | Rusa |
Etnoj | rusoj (93,5 %) ukrainoj (2,2 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 29 777 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 248000–249999 |
Aŭtokodoj | 40 |
OKATO | 29 |
ISO 3166-2 | RU-KLU |
Retpaĝaro | www.admoblkaluga.ru |
![]() | |
Kaluga provinco estis fondita en 1944. Ĝi limas norde kaj nord-oriente kun Moskva provinco, nord-okcidente kun Smolenska provinco, oriente kun Tula provinco, sude kun Brjanska provinco kaj Orjola provinco. La ĉefurbo estas Kaluga situanta en norda parto de la provinco.
Aŭtokodo de Kaluga provinco estas 40.
Fizika geografio redakti
Kaluga provinco situas en centra parto de Orienteŭropa ebenaĵo kun proksimume egala distanco de grandaj maroj. Ĝi estas plej longa de nord-oriente al sud-okcidento (longas pli ol 220 kilometroj laŭ meridiano).
Reliefo redakti
Reliefo de Kaluga provinco same kiel la tuta Orienteŭropa ebenaĵo estas ĝenerale ebena. En sur-orienta parto de la provinco estas flanko de Mez-Rusia altebenaĵo; meze kaj norde situas Ugra-Protva malaltebenaĵo; plej nord-okcidente troviĝas Spas-Demenska morena altaĵo kun la plej alta punkto de la provinco (Zajceva Gora, 279 metroj super marnivelo). Centre de Kaluga provinco situas Barjatina-Suĥiniĉa ebenaĵo, sude — Brjanska-Ĵizdra arbarujo.
Plej malaltaj lokoj estas valoj de diversaj riveroj (ĝis 160 metroj super marnivelo ĉe Okao, proksime al Tarusa).
Klimato redakti
Klimato de Kaluga provinco estas modera-kontinenta, meza inter modera klimato de Okcidenta Eŭropo kaj kontinenta klimato de Azio. Estas varma somero kaj mezforte malvarma neĝoplena vintro. Mezjara temperaturo inter +4 °C kaj +5 °C. La plej malvarma monato estas januaro (meze -9 — -10 °C), plej varma estas julio (meze +18 °C).
Plej multe da preciptaĵoj falas dum varma sezono (de aprilo ĝis oktobro) kiel pluvo. Novembre — marte povas esti neĝkovrado.
Somere superas nord-okcidenta vento, vintre — suda. Ventorapido estas kutime malalta.
Akvujoj redakti
Kaluga provinco estas riĉa je surteraj akvujoj. Estas kelkaj miloj da diverslongecaj riveroj kaj riveretoj. En centra kaj suda parto de la provinco estas akvodislimo de Kaspio (Volgo) kaj Nigra Maro (Desna).
La plej longa rivero estas Okao, tamen al Kaluga provinco apartenas nur eta ĝia parto (ĉe Okao situas ankaŭ urbo Kaluga). Tra la provinco tute aŭ parte fluas grandaj alfluantoj de Okao: Ugra, Protva, Ĵizdra kaj aliaj.
En Kaluga provinco mankas grandaj lagoj. Multaj etaj lagoj situas en estintaj riverherbejoj de Okao kaj ĝiaj grandaj alfluantoj. Sur riveroj de Kaluga provinco estas kelkaj artefaritaj baraĵlagoj kaj riveretoj; plej granda el ili estas Lompado en distrikto Ludinovo.
Ekzistas marĉoj; entute ili okupas malpli ol 1% de la tuta teritorio (ne multe kompare kun Rusio entute).
En la provinco estas multaj akvofontetoj; kelkaj el ili estas uzataj por akiro de pura akvo kaj popularaj en Centra Rusio; aliaj estas malpuraj kaj neuzeblaj. Multaj akvofontoj (proksimaj al loĝlokokoj kaj monaĥejoj) estas konsiderataj sanktigitaj en ortodoksismo, multaj havas proprajn nomojn.
Grundoj redakti
En Kaluga provinco estas multaj tipoj de grundoj, plejparte meze bonkvalitaj por agrikulturo.
Flaŭro kaj bestaro redakti
Arbaroj okupas 44 % de la tuta teritorio. Plej multe da arbaroj estas en nord-okcidenta parto (laŭ limo kun Smolenska provinco), en suda parto (Brjanska-Ĵizdra arbarujo), en kelkaj aliaj lokoj. Superas betuloj, pinoj, kverkoj, abioj, aceroj. En Kaluga situas Kaluga urba arbaro.
Malplian areon okupas herbokampoj.
En Kaluga provinco vivas preskaŭ 400 specioj de vertebruloj kaj kelkaj miloj de senvertebruloj. Estis registritaj 267 birdaj specioj (el ili 177 laŭ kovejo).
Ekologiaj problemoj redakti
Kaluga provinco estas unu el la regionoj kiuj ege suferis pro Ĉernobila katastrofo. Granda areo (ĉefe la suda parto) estas malpurigita per radioaktivaj elementoj kaj estas konsiderata dangera por loĝado. Grave malpurigitaj estas (tute aŭ parte) 5-10 distriktoj el 24; 9 distriktoj havas loĝlokojn kun oficiale speciala statuso, en 3 (distriktoj Ĵizdra, Ĥvastoviĉi, Uljanovo) estas loĝlokoj "kun rajto de transloĝiĝo"[4].
Historio redakti
Kaluga provinco en sia nuna stato estis fondita en 1944, urba Kaluga fariĝis centro de la nova provinco. Post disfalo de Sovetunio Kaluga provinco fariĝis federacia subjekto de Rusio.
Loĝantaro redakti
- Loĝantaro (en 2013): 1005585.
- Denseco (en 2013): 33,77 loĝ./kv.km.
- Urba loĝantaro (en 2013): 75,88 %.
Loĝantaro de Kaluga provinco laŭ jaroj en miloj (laŭ tutrusiaj kaj tutsovetiaj popolnombradoj):
1897 | 1926 | 1959 | 1970 | 1979 | 1989 | 2002 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1132,8 | 1151,6 | 935,9 | 994,9 | 1007,0 | 1066,8 | 1041,6 | 1010,9 |
Popoloj (en 2010)[5]: rusoj - 93,08 %, ukrainoj - 1,78 %, armenoj - 1,07 %, belorusoj - 0,49 %, tataroj - 0,45 %, kaj aliaj.
Loĝlokoj kun pli ol 5000 loĝantoj en 2012 (loĝantaro en miloj): Kaluga (326,4), Obninsk (105,4), Ludinovo (40,1), Kirov (31,6), Malojaroslavec (30,0), Balabanovo (26,1), Kozelsk (17,9), Kondrovo (16,6), Suĥiniĉi (16,0), Tovarkovo (14,5), Borovsk (12,1), Sosenskij (12,0), Ĵukov (11,9), Kremjonki (11,4), Vorotinsk (11,1), Jermolino (10,5), Tarusa (9,6), Belousovo (8,4), Medinj (8,1), Juĥnov (6,9), Duminiĉi (6,1), Ĵizdra (5,5), Polotnjanij Zavod (5,1).
Administra divido kaj politika strukturo redakti
Kaluga provinco konsistas el 24 distriktoj kaj 2 urboteritorioj.
Kulturo kaj vidindaĵoj redakti
Pro sia oportuna geografia situo Kaluga provinco estas populara inter turistoj. Ĉefe estas vizitataj:
- urbo Kaluga: muzeo pri historio de kosmoesplorado kaj aliaj muzeoj; malnovaj konstruaĵoj de urba centro
- historiaj urboj. Laŭ la oficiala listo de 478 historiaj urboj de Rusio akceptita en 2002, en Kaluga provinco estas jenaj 9 historiaj urboj:
Nomo | Tipo | Jaroj de fondiĝo |
---|---|---|
Borovsk | Eta | 1358 |
Kaluga | Granda | 1371 |
Kozelsk | Eta | 1146 |
Malojaroslavec | Eta | 14-a jarcento |
Medinj | Eta | 1386 |
Meŝĉovsk | Eta | 1238 |
Mosalsk | Eta | 1231 |
Tarusa | Eta | 1246 |
Juĥnov | Eta | 1410 |
- grandaj historiaj ortodoksismaj monaĥejoj: Borovska monaĥejo (Borovsk), Optina Pustin (apud Kozelsk), Amvrosia monaĥejo (distrikto Kozelsk), Tiĥona monaĥejo kaj kelkaj aliaj;
- parkoj kaj naturrezervejoj;
- specialaj objektoj (ekzemple, Etnomir).
Referencoj redakti
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01.
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
- ↑ Oficiala dekreto de registaro kaj listo de loĝlokoj situantaj en zonoj de radioaktiva malpureco post Ĉernobila katastrofo (ruse)
- ↑ Rezultoj de la Tutrusia popolnombrado de 2010 Arkivigite je 2020-05-13 per la retarkivo Wayback Machine ruse
Vidu ankaŭ redakti
Administra centro: Kaluga
Urboj: Balabanovo |
Belousovo |
Borovsk |
Jermolino |
Ĵizdra |
Juĥnov |
Kirov |
Kozelsk |
Kondrovo |
Kremjonki |
Ludinovo |
Malojaroslavec |
Medinj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Obninsk |
Sosenskij |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Juĥnov
Municipaj distriktoj: Babininskij |
Barjatinskij |
Borovskij |
Dzerĵinskij |
Duminiĉskij |
Ĵizdrinskij |
Ĵukovskij |
Iznoskovskij |
Kirovskij |
Kozelskij |
Kujbiŝevskij |
Ludinovskij |
Malojaroslaveckij |
Medinskij |
Meŝĉovskij |
Mosalskij |
Peremiŝlskij |
Spas-Demenskij |
Suĥiniĉskij |
Tarusskij |
Uljanovskij |
Ferzikovskij |
Ĥvastoviĉskij |
Juĥnovskij
Ĉefurbo: Moskvo
Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco