Distrikto Ĵukov (Kaluga provinco)
Distrikto Ĵukov (Ĵukovskij, ruse Жуковский район) estas municipa distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas norde de la provinco kaj limas kun distriktoj Borovsk, Malojaroslavec, Tarusa. Krome, ĝi limas kun urba distrikto de Obninsk.

Administra centro de la distrikto estas urbo Ĵukov. Aliaj urboj: Belousovo, Kremjonki. Entute la distrikto enhavas preskaŭ 200 setlejojn.
Plejparte la distrikton okupas arbaroj. Gravaj riveroj: Protva kun alfluanto Ugodka, Nara kun alfluanto Istja.
Historio redakti
Distrikto Ĵukov estis fondita en 1929 kiel distrikto Ugodskij Zavod (antaŭa nomo de la urbo Ĵukov) de Moskva provinco. En 1932 ĝi fariĝis parto de distrikto Naro-Fominsk. En 1944 ĝi aliĝis al tiatempe fondita Kaluga provinco.
En 1962-1966 la distrikto estis parto de distrikto Malojaroslavec. En 1974 ĝi estis alinomigita al distrikto Ĵukov.
Interesaj lokoj redakti
Norde: redakti
- Tarutino - vilaĝo, kiu fariĝis unu el la plej gravaj punktoj por rusia armeo dum la milito de 1812: tien estis kaŝite translokigita la armeo por ripozado kaj pretigado al la fina batalo en Malojaroslavec; krome, tie okazis seriozaj bataloj dum la Dua mondmilito; ekzistas militaj monumentoj kaj ortodoksisma preĝejo
- Akatovo - vilaĝo, kie naskiĝis fama kaj tutmonde konata matematikisto Pafnutij Ĉebiŝov
- Spas-Prognanje - proksima vilaĝo. Ĝi aperis en 1613 kiel vilaĝo de monaĥejo Borovskij; en 1784 tie aperis preĝejo konstruita de antaŭuloj de Pafnutij Ĉebiŝov, apude estis entombigita la sciencisto, proksime situas la "sankta" akvofonto; muzeo de Ĉebiŝov nun troviĝas en la loka lernejo
- Vorobji ("paseroj") - vilaĝo ĉe rivero Istja, apud kiu situas privata parko de birdoj kaj zooĝardeno "Vorobji" ofte reklamata en moskvaj gazetoj
- Istje - vilaĝo, apud kiu fine de la 17-a jarcento estis fondita fera uzino; en 1722 ĝin vizitis Petro la Granda kaj loĝis tie dum preskaŭ unu monato; fine de la 18-a jarcento la uzino estis fermita kaj ĝis nun ne restis
- Nikolskoje - vilaĝo kie restis bieno de la 18-19-aj jarcentoj kaj preĝejo (18-a jarcento)
- akvofontoj apud rivero Nara, akvofalo Raduĵnij ("ĉielarka")
Centre kaj sude: redakti
- Belousovo - urbo apartenanta al aglomeraĵo de Obninsk
Apud la rivero Protva:
- Ĵukov - historia urbo;
- Strelkovka - naskiĝloko de marŝalo de Sovetunio Ĵukov; ekzistas muzeo kaj monumento
- Trubino - antikva vilaĝo, kie situis bieno; restis du preĝejoj
- Visokiniĉi - granda antikva vilaĝo, kiu dum la periodo 1929-1959 ĝi estis administra centro de aparta distrikto; en 1950-aj jaroj tie laboris kiel instruisto fama kantisto-bardo Bulat Okuĝava; ekzistas kelkaj historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj
- Kremjonki - urbo; apude (post la rivero) situas vilaĝo Troickoje, kie vivis Jekaterina Daŝkova - prezidanto de la Akademio; en Kremjonki ekzistas muzeo de Daŝkova (en la loka lernejo) kaj militaj monumentoj (loko de fortaj bataloj dum la Dua mondmilito)
Loĝantaro redakti
Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1959 | 29766 |
1970 | 32568 |
1979 | 34109 |
1989 | 45940 |
2002 | 46180 |
Ekonomio redakti
En la distrikto funkcias:
- Lakta uzino
- Birdfabriko
- Uzino de tekniaj aparatoj
Transporto redakti
La distrikton traigas ĉefaj aŭtovojoj:
- A101 (parto Podolsk - Obninsk)
- A108 (parto Balabanovo - Serpuĥov)
- M3 Moskvo - Kiev (parto Moskvo - Obninsk)
Ekzistas multaj aŭtobusoj kun konstanta horaro de veturo[1] kaj marŝrutkoj.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala paĝaro de la distrikto ruse
- Oficiala paĝaro de la estraro de Visokiniĉi Arkivigite je 2013-05-22 per la retarkivo Wayback Machine ruse
Administra centro: Kaluga
Urboj: Balabanovo |
Belousovo |
Borovsk |
Jermolino |
Ĵizdra |
Juĥnov |
Kirov |
Kozelsk |
Kondrovo |
Kremjonki |
Ludinovo |
Malojaroslavec |
Medinj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Obninsk |
Sosenskij |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Juĥnov
Municipaj distriktoj: Babininskij |
Barjatinskij |
Borovskij |
Dzerĵinskij |
Duminiĉskij |
Ĵizdrinskij |
Ĵukovskij |
Iznoskovskij |
Kirovskij |
Kozelskij |
Kujbiŝevskij |
Ludinovskij |
Malojaroslaveckij |
Medinskij |
Meŝĉovskij |
Mosalskij |
Peremiŝlskij |
Spas-Demenskij |
Suĥiniĉskij |
Tarusskij |
Uljanovskij |
Ferzikovskij |
Ĥvastoviĉskij |
Juĥnovskij