Aŭtobuso

granda strata veturilo por veturigi multajn pasaĝerojn

Buso[1]aŭtobuso[2] estas granda veturilo, kiu estas destinita por veturigi multajn pasaĝerojn – ekzemple de 10-on ĝis 200-on, depende de amplekso de la buso. Aŭtobuson movas la energio, rezervita aŭ produktata tradicie el fuelo (ofte dizeloleo), lastatempe pli kaj pli ankaŭ de gaso kaj de elektro diversmaniere produktita. La vorto "buso" estas mallongigo de la historia, 19-jarcenta vorto omnibuso,[3] kiun Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) priskribas kiel "pasinteca, origine ĉevaljungita, publika enurba veturilo". La vorto devenas de la latina vorto "omnibus" - "por ĉiuj", el kiu oni simple arbitre fortranĉis la lastan silabon kaj transformis ĝin al vorto buso, iam aldonis la vorto aŭto por signi ke la buso ne plu estis ĉevale tirita, sed motorigita, kaj poste en la 20-a jarcento denove simpligis la vorton al simple "buso", ĉar ne plu estis ĉevaljungitaj busoj kaj la distingo ne plu necesis.

Buso veturanta al strato "Esperanto" en Varsovio

Historio redakti

 
Benz-Omnibus, 1896
  • La unuan aŭtobuson en la mondo elfaris Richard Trevithick en 1801; oni demonstris la "vaporbuson" la 24-an de decembro 1801 en Camborne (Kornvalo, Anglio). Tio estis maŝino kun vapora motoro, kiu povis veturigi 8 pasaĝerojn.
  • La unua elektra aŭtobuso aperis en Londono en la jaro 1886. Ĝi povis veturi kun mezrapido je 11.2 km/h.
  • La unua aŭtobuso kun eksplodmotoro, laboranta per benzino, estis konstruita en Germanio de fabriko “Benz” en 1894-1895. Ĝi enspacis 8 pasaĝerojn kaj kursis laŭ 15-kilometra traceo inter germanaj urboj Siegen, Netphen kaj Deutz - intertempe centra urbodistrikto de Kolonjo oriente de la Rejno.
  • La unua urba aŭtobuso kun eksplodmotoro komencis funkcii la 12-an de aprilo 1903 en Londono.

Rekordoj redakti

  • La plej longa aŭtobusa kurso kunigas Gorno-Altajsk (Rusio) kaj Freiburg (Germanio) kaj etendiĝas je ĉirkaŭ 6500 km. La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 5 diurnoj. La dua je longo situas en Aŭstralio, havas longon je 5455 km, kunigas Perton kaj Brisbanon. Oni malfermis ĉi tiun kurson la 9-an de aprilo 1980. Vojaĝo laŭ ĝi daŭras 75 horoj 55 minutoj. Ĝin organizis la firmao “Across Australia Coachlines”.
  • La plej longaj balgobusoj “DAF Super City Train” estas longaj je 32.2 m. La kapa salono havas 110 sidajn kaj 140 starajn lokojn, la dua salono – 60 sidajn kaj 40 starajn. La aŭtobuso sen pasaĝeroj pezas 28 tunojn.
  • La plej grandaj el aŭtobusoj de tuta mondo (inkluzive la 2-etaĝaj) estis ellasitaj en 1981 de la firmao “Gottlob Auwärter GmbH”. La aerodroma 4-aksa aŭtobuso Neoplan N980 Galaxy-Lounge (Jumbo Jet Coach) havis dimensiojn 17х4,5х4,5 m, enspacis 342 pasaĝerojn, posedis propran teleskopan ŝtuparon kaj estis destinita por veturigi pasaĝerojn de konstruaĵo de flughavena terminalo al aviadilo Boeing 747.
  • En 2001 oni konstruis en Rusio la urban 15-metran 3-aksan aŭtobuson “Volĵanin-15M”, kiun oni startigis poste en serian fabrikadon kiel “Volĵanin-6270”. Ĝia longo estas 15.22 m, ĝi enspacis 160 pasaĝerojn. Tio ĉi estas la plej longa urba nebalga aŭtobuso en la mondo.

Klasifiko laŭ destino redakti

  • urbaj – aŭtobusoj, uzataj kiel urba publika transporto. Urba aŭtobuso faras oftajn haltojn, kie eniras kaj eliras multoj da pasaĝeroj. Tia aŭtobuso devas havi larĝajn pordojn, pasojn kaj placetojn, samkiel apogilojn por staraj pasaĝeroj.
  • interurbaj – veturigas homojn je grandaj distancoj. Tiaj aŭtobusoj havas klapseĝojn, ampleksan pakaĵujon, spacon por mana pakaĵo.
    • dormaj – speco de interurbaj aŭtobusoj, kun dormaj lokoj.
  • suburbaj – diference de la interurbaj, ili ne veturas je granda distanco. Ili diferencas de la urbaj per tio, ke iliaj haltoj estas maloftaj; fojfoje interaj haltoj forestas plene. Kutime tiaj aŭtobusoj ne havas pakaĵujon, sed havas spacon por mana pakaĵo.
  • aerodromaj – por veturigi pasaĝerojn de flugstacio al la aviadilo.
  • lernejaj – por veturigi infanojn. Tiaj aŭtobusoj ofte havas teknikajn ilojn por sendanĝera veturigo de infanoj: sekurzonojn, specialajn lumajn kaj sonajn signalojn (ekzemple, en lernejaj aŭtobusoj de Usono). Ili havas ankaŭ malpli altajn ŝtupojn, apogilojn, bretojn.
  • deĵoraj (ekspediciaj) – por veturigi laboristojn al lokoj de konstruaj, riparaj kaj aliaj laboroj.
  • ajngrundaj – por veturigi homojn en malfacilaj kondiĉoj.
  • ŝarĝaj (ŝarĝpasaĝeraj).
  • ekskursaj.
  • poŝtaj (aŭtobusoj pri komuniko) – por veturigi la poŝton.
  • ritaj – por veturigi mortinton kaj funebran procesion al loko de entombigo.
  • klubaj (oficaj).
  • minaj (subteraj).
  • aŭtobusoj pri specialaj taskoj.
  • kokbusoj - por bunta, modifita kaj ornamita buso kiu transportas varojn kaj homojn inter komunumoj en diversaj latin-amerikaj landoj, precipe Honduro, Gvatemalo, Salvadoro, Kostariko, Nikaragvo kaj Panamo.

Bildaro redakti


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti