Pakaĵo estas io kion oni portas kun si ĉe vojaĝo, kutime en kofro, valizo, pakosako. Modernaj vojaĝantoj plej ofte kunportas vestaĵojn, higienaĵojn, malgrandajn posedaĵojn, bezonaĵojn por la vojaĝo kaj ĉe la revojaĝo memoraĵojn.

Diversaj pakaĵoj

La Esperanta vorto "pakaĵo" plej ofte estas uzata kiel nombrebla vorto por nomi unuopan objekton (ekz-e unu valizon aŭ dorsosakon kun sia enhavo), sed foje estas uzata kiel nenombrebla vorto (do kun la senco "pakaĵaro"). Aldone la vorto "pakaĵo" foje ankaŭ povas signifi simple "pako", do ĉiun ajn aron da objektoj kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj.

Malofte oni uzas la novradikan vorton "bagaĝo" por pakaĵ(ar)o, sed kelkaj esperantistoj konsideras tiun novradikon evitinda, ĉar ne-necesa.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri pakaĵo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-01.