Nokta buso estas buso speciale por porti festemulojn al sia hejmo. Noktaj busoj ekveturas post la lasta buso kiu veturas laŭ normalaj deĵorhoroj.

Tiaj busoj ne havas la samajn itinerojn kiel la buso aŭ tramo dumtage. Ĉar estas malpli da noktaj linioj, grandaj teritorioj estas servataj de noktaj busoj. La linionumero de nokta buso ofte komenciĝas per 'N'.

En plej multaj regionoj noktaj busoj veturas nur vendred- kaj sabatvespere.

En Belgio veturas noktaj busoj en la urboj Antverpeno, Loveno, Gento kaj Kortrejko. En la jaro 2004 precipe en Loveno la busoj estas tre sukcesaj. Pli ol 77.000 homoj uzis ilin.

Per la busoj la urbaj instancoj provas malpliigi la nombron de noktaj akcidentoj kaŭzitaj de alkoholo en la sango. Esploroj elmontris efektive ke 70% de la uzantoj de la busoj estas pli junaj ol 25 kaj la ĉefa kaŭzo por uzi la noktaj busoj estas havi la rajton drinki. 99,6% de la uzantoj de noktaj busoj estus kontentaj de la servo.

Multaj urboj kaj komunumoj disponigas noktajn busojn dum Silvestro.

La Genta nokta buso redakti

En Gento ekde la 7-a de februaro 2003 veturas senpagaj noktaj busoj. Je vendred- kaj sabatnokto ekas ses noktolinioj ĉiujn tri kvaronhorojn ekde la Genta urbocentro (Korenmarkt - grenobazaro).

En 2003 la projekto ricevis la premion 'Eurochallenge Award' de la International Road Transport Union (IRU). Pli frue dum tiu sama jaro la projekto ankaŭ estis honore menciita de la ĵurio de la nederlanda CVOV-trofeo, premio por renoviga publika transporto.

La Kortrejka nokta buso redakti

En Kortrejko veturas ankaŭ senpagaj noktaj busoj, sed nur por gestudentoj kaj tre malofte.

Vidu ankaŭ redakti