Franca invado al Rusio

nesukcesa kampanjo (Jun.–Dec. 1812) far Napoleona Francio kontraŭ Rusa Imperio, por ĉesigi komercon inter Rusio kaj Britio

La Franca invado al Rusio en 1812 (plejparte konata kiel Patriota Milito de 1812; ruse Отечественная война 1812 года, estis turnopunkto en la Napoleonaj Militoj, kiuj reduktis la francajn kaj aliancitajn invadotrupojn (la Granda Armeo) al malgrandega frakcio de ilia komenca forto kaj ekigis maĵoran ŝanĝon en eŭropa politiko, kiel ĝi drame malfortigis la antaŭe dominan francan pozicion sur la kontinento. La daŭranta rolo de la militkampanjo en rusa kulturo troveblas en la verko de Tolstoj, Milito kaj Paco, en Ĉajkovskij Uverturo 1812, kaj la sovetia identigo de ĝi kun la germana invado de 1941-1945.

Retiriĝo de la francaj trupoj

Okazaĵo de eposaj proporcioj kaj trascenda graveco por eŭropa historio, la franca invado al Rusio estis malkaŝe uzita laŭ diversaj politikaj uzoj dum la jardekoj, pli granda mezuro ol iu alia militkampanjo. Tiel, ĝenerale en la 19-a kaj frue 20-a jarcento, okazaĵoj kaj faktoj foje estis misprezentitaj por alĝustigi la eksteran politikon de la Rusia Imperio fare de la caristoj aŭ de Sovetunio fare de la solreganta komunista partio.

La militkampanjo mem estis markita per ekstrema sovaĝeco kaj de la fakto ke ambaŭ flankoj aljuĝis por si mem la venkon en ĉiu batalo. Tamen, se la armeaj engaĝiĝoj pruvis esti malpli decidaj ol antaŭe, ĉe la fino de 1812, la franca malvenko estis klara, eĉ se la rusoj povus apenaŭ senti sin venkintaj. Ĝi tamen malfortigis la francan hegemonion en Eŭropo laŭ tia mezuro ke la antaŭaj malamikoj de la Franca imperio, komence Prusio, tiam Aŭstrio estis instigitaj rompi la aliancon kun Francio kaj interŝanĝi kampojn, per kiuj ekiĝus la Milito de la Sesa Koalicio.

Trapaso de bataloj redakti

La 14-an de septembro 1812 Napoleono Bonaparte kun la Granda Armeo eniris Moskvon, forlasitan de ĝiaj loĝantoj kaj la armeo - la unua enirinta taĉmento apartenis al la regimento de polaj husaroj (en la urbo rusoj estigis incendion).

Vidu ankaŭ redakti