Etnomir (ruse Этноми́р, tradukeblas el la rusa lingvo kiel "etno-mondo") estas privata etnografia parko kaj kultur-eduka centro[1], situanta en norda parto de Kaluga provinco (distrikto Borovsk) proksimume je 90 kilometroj sud-okcidente de Moskvo.

Etnomir

Etnomir estis fondita de rusia entreprenisto Ruslan Bajramov en 2006 enkadre de fonduso "Dialogo de kulturoj — unueca mondo" (ruse Диалог культур — единый мир). Laŭ ideo de la projekto, ĝi estu rimedo por konatiĝo kun diversaj etnoj kaj kulturoj de la mondo.

La parko okupas areon 140 ha. Sur la teritorio estas konstruataj "etno-kortoj" — apartaj aroj da konstruaĵoj, montrantaj vivstilon kaj tradiciojn de konkretaj popoloj; funkcias multaj hoteloj, muzeoj, restoracioj kaj vendejoj; dum la tuta jaro okazas diverstemaj festivaloj. Oni planas tute fini kreadon de la centro en 2020.

Ideo kaj koncepto redakti

Kiel rakontis aŭtoro de la projekto, Ruslan Bajramov, li ĉiam okupiĝis pri projektoj rilataj al popolamikeco, sed la ideo pri organizado de etnografian parkon aperis kiam li unuan fojon noktumis en jurto. Poste

 
 mi decidis, ke endas alporti jurton al Moskvo. Finfine la homoj tre pozitive reagis, kaj ni komprenis ke ni tuŝis veran temon — rememori siajn radikojn kaj ekscii pri aliaj kulturoj. Certe, popularigi ideon por la ideo estas malfacile, ni estas homoj praktikemaj, tial ni decidis agadi. Verdiree, tiamomente la merkato rapidege evoluis, kaj malmiltaj interesiĝis pri projektoj sen rapida monprofito. Tamen ni trovis terenon apud Borovsk, aĉetis la terenon, starigis jurtojn kaj prezentis al la estraro de Kaluga provinco. Estas feliĉe, ke oni nin tre subtenis[2]

La ĉefa principo de Etnomir estas formulita de la organizantoj kiel "egaleco de kulturoj sendepende de landa ekomonia nivelo aŭ ĝia internacia statuso[3].

Infrastrukturo redakti

Laŭ la planoj, post fino de la konstruado en la parko (140 ha) estos 52 etno-kortoj, kiuj montros al la vizitantoj kulturon de preskaŭ ĉiuj landoj. Krome, tie estos:

  • 530 hotelĉambroj kaj 1668 ejoj por konstanta loĝado;
  • 56 restoracioj;
  • 10 spa-centroj;
  • 136 ekspoziciejoj;
  • 45 000 m2 por luo;
  • 3 milionoj da vizitantoj dum jaro[4].

Ĝis somero 2014 tie jam ekfunkciis 9 "etno-hoteloj", 6 restoracioj kaj multaj muzeoj[4].

Aparte situas la "Strato de la Mondo".

Strato de la Mondo redakti

"Strato de la Mondo" (ruse Улица Мира, Ulica Mira) estas granda longa konstruaĵo, en kiu ene estas multaj "domoj" prezentantaj diversajn landojn; la domoj konatigas kun kulturo de apartaj landoj. Fakte ĝi estas komerca-ekspozicia centro.

Pavilonoj:

Etno-kortoj redakti

Etno-korto estas aparta ero de la teritorio, prezentanta kulturon de iu(j) konkreta(j) lando(j). En etno-kortoj funkcias hoteloj en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj, manĝejoj, muzeoj kaj ekspozicioj, estas organizataj ekskursoj kaj diversaj aranĝoj.

Funkciantaj etno-kortoj:

Etno-korto Priskribo
Rusa korto[rompita ligilo] Granda ligna domo farita en rusia stilo. Ene funkcias ekologia muzeo
Muzeo de Rusa forno[rompita ligilo] Konstruaĵo - kopio de rusa forno, "la plej granda forno en la mondo", kun ekspozicio pri fornoj. Ĉirkaŭe staras dek domoj el diversaj regionoj de Eŭropa parto de Rusio kun siaj ekspozicioj.
Ukrainia kaj belorusia vilaĝoj[rompita ligilo] Tradiciaj belorusiaj kaj ukrainiaj loĝejoj
Landoj de Centra Azio[rompita ligilo] Jurtoj kaj aliaj tradiciaj loĝejoj de la popoloj de Centra Azio.
Siberio kaj Fora Oriento[rompita ligilo] Multaj objektoj, inter ili - loĝejoj de siberiaj popoloj
Landoj de Suda Azio[rompita ligilo] Kulturcentroj de Barato, Nepalo kaj Srilanko

Hoteloj redakti

En Etnomir funkcias "etno-hoteloj" en tradiciaj loĝejoj de la mondo. En somero de 2014 funkcias 9 hoteloj:

Hotelo Situo
Belorusio[rompita ligilo] Etno-korto "Ukrainia kaj belorusia vilaĝoj"
Siberio Arkivigite je 2014-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Etno-korto "Siberio kaj Fora Oriento"
Spa-hotelo Sri Lanko[rompita ligilo] Etno-korto "Landoj de Suda Azio"
Barato[rompita ligilo] Etno-korto "Landoj de Suda Azio"
Karavan-Saraj[rompita ligilo] Strato de la Mondo
Ukrainio[rompita ligilo] Etno-korto "Ukrainia kaj belorusia vilaĝoj"
Rusa domo[rompita ligilo] Etno-korto "Rusa korto"
Nomadejo[rompita ligilo] Etno-korto "Landoj de Centra Azio"
Nepalo[rompita ligilo] Etno-korto "Landoj de Suda Azio"

Manĝejoj redakti

La ĉefa manĝejo[rompita ligilo] ("Trapeznaja", ruse Трапезная) troviĝas en la dua etaĝo de Strato de la Mondo. Por loĝantoj de la hoteloj matenmanĝoj estas inkludataj en kosto de la loĝado.

Aliaj manĝejoj:

Monumentoj redakti

Lingvoj redakti

Referencoj redakti

  1. Что такое ЭТНОМИР Arkivigite je 2014-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  2. Проект, объединяющий людей[rompita ligilo] (ruse)
  3. Концепция ЭТНОМИРа Arkivigite je 2014-07-06 per la retarkivo Wayback Machine (ruse); la esprimo kompreneblas kiel "egaleco de landaj kulturoj"
  4. 4,0 4,1 ЭТНОМИР 2020. Arkivita el la originalo je 2014-07-07. Alirita 2014-07-20.

Eksteraj ligiloj redakti