Por samtitola artikolo vidu la paĝon Desna (Troickaja linio).

Desno[1][2] (ukraine Десна, ruse Десна) estas longa rivero fluanta tra Smolenska provinco, Brjanska provinco de Rusio kaj Ĉernihiva provinco, Sumia provinco kaj Kieva provinco de Ukrainio. Ĝia longeco egalas 1130.0 km. La areo de ĝia baseno egalas ĉ. 90 000 km². La rivero estas plej granda branĉo de la rivero Dnipro (Dnepro), en kiun ĝi enfluas norde de la ukrainia ĉefurbo Kievo.

Desno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 130 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Smolenska provinco
vdr
Desna sur la mapo

Origino de nomo venas el la malnovslava lingvo:"дєснъ" signifanta "dekstra", ĉar antaŭe oni opinias tiel.

Fonto de la rivero troviĝas en torfa marĉo situanta proksime de urbo Jelnja en Smolenska provinco (53° 12′ 20″ N 34° 19′ 41″ O / 53.20556 °N, 34.32806 °O / 53.20556; 34.32806 (mapo)).

Desna havas 18 dekstrajn (Sudost, Snov, Striĵen k.a.) kaj 13 maldekstrajn (Bolva, Nerussa, Sejm, Oster k.a.) alfluantojn.

Pitoreska pejzaĝo de Desna rivero

Sur ĝiaj bordoj situas jenaj urboj de Rusio: Jelnja, Desnogorsk, Ĵukovka, Selco, Brjansk, Trubĉevsk kaj de Ukrainio: Novgorod-Severskij, Ĉernihivo, Oster, Kievo.

La Svenska monakejo situas en kunfluejo de la riveroj Desno kaj Svenj.

La rivero unue estas menciita en la analoj de 1096 rilate al la princlando Novgorod-Severskij. De ĉi tie la reganto Igor Svjatoslavoviĉ organizis militan kampanjon kontraŭ la Kipĉakoj, kiu funkciis kiel intrigo por la antikva libro "Parolo pri la militiro Igora""'.

Referencoj redakti

  1. Pacjurko 2015, p. 270.
  2. Pacjurko 2015, p. 1506.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti