Dnepro
(Alidirektita el Dnipro)
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero nomata Dnepro respektive Dnipro. Pri la urbo Dnipro kaj ĝia futbalklubo FK Dnipro vidu apartajn artikolojn. |
Dnepro / Dnipro (ruse Днепр [dnʲepr], beloruse Дняпро [dnʲapro], ukraine Дніпро [dnʲipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belorusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.
Dnepro | |
---|---|
![]() ...en Ukrainio | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2,290 km |
Akvokolekta areo | 516,300 km² |
Averaĝa trafluo | 1 670 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | (Valdaja Altaĵo)... m |
Enfluejo | Dnepra Laguno, Nigra Maro |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Berezina, Pripjat, Desna kaj aliaj |
Dnepro ĉe Kremenĉuk
Borde de la rivero situas inter alie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipro (en Ukrainio). La antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).
Eksteraj ligilojRedakti
- Bildoj, sonoj kaj videoj al temo Dnepro en Vikimedia Komunejo