Valdaja Altaĵo
Valdaja Altaĵo (ruse Валдайская возвышенность, Valdajskaja vozvyŝennost) estas la nomo de altebenaĵo en la okcidento de la eŭropa parto de Rusio. Ĝi situas ene de la Orienteŭropa Ebenaĵo, proksimume 300 km nordokcidente de Moskvo (Tverja provinco, Novgoroda provinco) kaj atingas altecon de 347 m super la marnivelo.
Valdaja Altaĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Altaĵo | |||||
| |||||
Lando | Rusio | ||||
Koordinatoj | 57° 0′ 0″ N, 33° 30′ 0″ O (mapo)5733.5Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 33° 30′ 0″ O (mapo) | ||||
Valdaja Altaĵo | |||||
Vikimedia Komunejo: Valdai Hills [+] | |||||
Abundas tie lagoj de glacia deveno, el kiuj la plej granda nomiĝas Seliger (Селигер), 212 km².
La Valdaja Altaĵo, malgraŭ sia malgranda alto super la marnivelo, enhavas la fontojn de tri grandaj riveroj: Dnepro, Daŭgavo (aŭ Okcidenta Dvina) kaj Volgo.
En la norda parto de Valdaja Altaĵo estas nacia parko.