Holmo estas poezia esprimo por montetoj[1], sed ankaŭ uzata por nenaturaj pli-malpli grandaj homkonstruitaj (ofte rondformaj) altaĵoj rilate al la ĉirkaŭo. Tiel oni povas nomi holmo la formon de stepaj tombejoj (tumuloj, kurganoj) grandajn 4-8 metrojn el la antikva epoko (Arslantepe, Silbury Hill, Sutton Hoo) aŭ aliaj homkostruitaj fosmontetoj.

Holmo Grave Creek en Moundsville, Okcidenta Virginio
Holmo B de Etowah Indian Mounds, Georgio

La esperanta esprimo aperis en poeziaĵoj kaj en suplemento de PIV kun Suplemento.

vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti