Georgio

subŝtato de Usono, bordanta Atlantikon, apud Sud-Karolino, Nord-Karolino, Tenesio, Alabamo, kaj Florido
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Georgio (apartigilo).

Georgio (angle Georgia [ĜOR-ĝa]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 4-a ŝtato de Usono je la 2-a de januaro 1788. Unu el la originaj dek tri kolonioj, kiuj luktis kontraŭ Britio en la Usona Revolucio, ĝi estis la lasta kolonio, kreita nur en 1733. Georgio estis ankaŭ la lasta kolonio, kiu leĝigis la Usonan Konstitucion la 2-an de januaro 1788. Ĝi deklaris sin sendependa de Usono la 21-an de januaro 1861, kaj estis unu el la sep originaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. Ĝi estis la lasta ŝtato, kiu reeniĝis en Usonon, la 15-an de julio 1870. Havante proksimume 9.685.744 loĝantojn je la 1-a de julio 2008, Georgio estas la naŭa plej loĝata ŝtato. Georgio kromnomiĝas "La persika ŝtato". Atlanta estas ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo. Georgio tuŝas landlime Floridon en la sudo, oriente la Atlantikan Oceanon kaj Sudan Karolinon, okcidente Alabamon kaj norde Tenesion kaj Nordan Karolinon.

Georgio
State of Georgia
Ŝtata flago de Georgio Ŝtata blazono de Georgio
(flago de Georgio) (sigelo de Georgio)
Ŝtata kromnomo: Peach State (persika ŝtato)
Mapo de Usono kun Georgio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Atlanto
Plej granda urbo Atlanto
Ŝtatestro Brian Kemp
Areo 153.909 km² (24)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 10 711 908 (9-a)
 - Denso 65,4 /km² (18-a)
Aliĝo
 - Dato 2-a de januaro 1788
 - Ordo 4
Horzono EST: UTC-5/-4
Latitudo 30,356 – 34,985° N
Longitudo 80,840 – 85,605° U
Larĝeco 370 km
Longeco 480 km
Alteco
 - Plej alta 1.458 m
 - Meza alteco 180 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS GA
 - ISO 3166-2 US-GA
Retejo www.georgia.gov
vdr

Historio redakti

La hispanoj estis la unuaj eŭropanoj, kiuj esploris la terenon de nuna Georgio. Tamen, lukto inter Hispanujo kaj Anglujo pri posedo de la lando komenciĝis en 1670, kiam angloj kreis la Karolinan kolonion. (Tiu estis en lando, kiu nuntempe nomiĝas Suda Karolino). Post multe da bataloj kaj invadoj fare de la britoj, en 1704 la hispanoj nur plu posedis kaj loĝis en St. Augustine kaj Pensacola – ambaŭ estas en nuntempa Florido. En 1724, oni proponis nomi la britan kolonion Provinco de Georgio, omaĝe al la angla reĝo Georgo la 2-a.

En 1733 pli ol kvardek judaj rifuĝintoj alvenis en Savannah, la plej granda grupo de judoj iam ajn enmigrintaj la koloniojn ĝis tiam. Inter ili estis d-ro Samuel Nunez, kiu estis la unua kuracisto en Georgio. Li tuj helpegis al la kolonio per ĉesigi epidemion, pro kiu jam mortis multegaj loĝantoj, kaj laŭ James Oglethorpe li savis la kolonion.

En 1752 la registaro ne renovigis la subvenciojn, kiuj helpis mone subtenadi la kolonion, kaj Georgio fariĝis kronkolonio. Georgio estis unu el la dek tri kolonioj, kiuj ekribelis kontraŭ Britujo per leĝigo de la Deklaro de Sendependeco. Pro tio, ke Georgio estis iom nova kolonio dum la revolucio, ne okazis tiom da bataloj ene de ĝi kiom okazis en la aliaj dek du kolonioj.

Post la milito Georgio iĝis la kvara ŝtato de Usono post leĝigo de la Usona Konstitucio la 2-an de Januaro 1788. Georgio unue ekhavis ŝtatan konstitucion en 1777.

Politiko redakti

Georgio estas politike Respublikana ŝtato. Lastatempe, multaj georgiaj Demokratoj, inkluzive de Zell MILLER, eksubtenis Respublikanojn. Ĉi tio ofte okazas lastatempe en ĉi tiu ŝtato, kiu ja iam estis nur Demokratema. La ŝtato estas sociale konservismema. Oni malpermesis leĝe samseksajn edzecojn kaj edzinecojn – kaj 76 % de la balotintoj konsentis pri tio. [1]

La ŝtato havas dek tri sidlokojn en la Usona Domo de Reprezentantoj, el kiuj nuntempe 7 estas Respublikanoj kaj 6 Demokratoj.

Lastatempe, Demokrato Jim Martin luktis kontraŭ Respublikana senatano Saxby Chambliss. Chambliss estas nur la dua Georgia Respublikano, kiu reelektiĝis en la Usonan Senaton.

Geografio redakti

 
Bildo de la Georgia ĉefurbo, Atlanta.

Georgio tuŝas landlime Floridon en la sudo, oriente la Atlantikan Oceanon kaj Sudan Karolinon, okcidente Alabamon kaj norde Tenesion kaj Nordan Karolinon. En la ĉefurbo Atlanta loĝas proksimume 519.000 homoj. En la tuta regiono ĉirkaŭ la metropolo tamen loĝas multe pli: proksimume 5.376.290 (2008).

En Georgio estas dudek urboj, kie loĝas pli ol kvindek mil homoj. Jen la listo laŭ grandeco: Atlanta (5.376.285), Augusta (528.519), Savannah (329.329), Columbus (282.756), Macon (229.846), Athens (187.405), Gainesville (180.175), Albany (164.069), Dalton (134.043), Warner Robins (131.016), Valdosta (130.170), Brunswick (101.792), Rome (95.618), Hinesville (71.803), LaGrange, Statesboro, Dublin, Milledgeville, Waycross kaj Calhoun.

Listen redakti

Audio Georgio Ogg File Listen Zakartvilo

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti