Savannah
Savannah estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio kaj en kantono Chatham, kies administra centro ĝi estas. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.
Savannah | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego komunumo de Georgio kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 780 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 524 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 3′ N, 81° 6′ U (mapo)32.050833333333-81.103888888889Koordinatoj: 32° 3′ N, 81° 6′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
Areo | 282,226909 km² (2 822 2.6 909 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Savannah, Georgia [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 282 km²
- Loĝantaro: 139.491 (en 2011)
- Supermara alteco: 15 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 31302, 31322, 31401, 31404–31409, 31415, 31419
- Telefonkodo: 912
Geografio
redaktiSavannah situas sur ebenaĵo ĉe enfluo de navigebla rivero Savannah (kiu estas la subŝtata limo) al Atlantiko en la sudorienta landparto de Usono, en la plej orienta parto de Georgio.
Historio
redaktiEn 1733 Savannah estis fondita kiel ĉefurbo de nova kolonio Georgio por Britio. La celo estis bari la francajn kaj hispanajn strebojn akiri tiu ĉi regionon. Dum la Usona Enlanda Milito en 1864 generalo William Tecumseh Sherman kaj lia armeo de 62.000 soldatoj okupis Savannah. La kolonelo telegrafis al Abraham Lincoln proponante al li la urbon kiel kristnaska donaco.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo estis esenca al la ekonomio de Savannah dum la unuaj du jarcentoj. La silkoj estis la plej grava varo por Britio. La milda klimato de Kartvelio ofertis perfektajn kondiĉojn por kultivado de kotonoj, kiu iĝis la domina krudvaro post la Usona Revolucio. Longe funkciis tie la plej granda paperofabriko de la mondo. Hodiaŭ Savannah estas industria centro. En la 21-a jarcento jam gravas ankaŭ la turismo.
Trafiko
redaktiSavannah havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kuras al Atlanta (Georgio) kaj Miamo. Alia aŭtoŝoseo kuras al Richmond. La haveno estas la plej grava en Georgio. Pramo trafikas al la marbordaj insuloj.
Klimato
redaktiSavannah situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 41 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1218 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre malofte neĝas). Malofte uraganoj trafas la urbegon, ekzemple David en 1979.
Vidindaĵoj
redaktiServoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiĜemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio