Patraso
Patraso (greke: Πάτρα, malnovgreke: Πάτραι Pátrai, latine Patrae, otomana turka lingvo: Ballıbadra) estas la tria plej granda urbo de Grekio, en la nordokcidento de la preskaŭinsulo Peloponezo. Dum antikvaj tempoj, ĝi estis la ĉefurbo de la regiono kaj - dum la romia epoko de Grekio - romia provinco Achaea. La urbo troviĝas 215 kilometrojn okcidente de la nacia ĉefurbo Ateno. Patraso konstruiĝis piede de la monto Panachaikon, borde de la Golfo de Patraso.
Patraso | |
greke: Πάτρα | |
urbo | |
Oficiala nomo: Πάτρα | |
Lando | Grekio |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Regiono | Okcidenta Grekio |
Prefekturo | Aĥeo |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo |
Parto de | Peloponezo |
Montaro | Panachaiko |
Rivero | Glafkos |
Situo | Patraso |
- alteco | 10 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 15′ 00″ N 21° 44′ 00″ O / 38.25000 °N, 21.73333 °O (mapo) |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 335 km² (33 500 ha) |
Loĝantaro | 213 984 (2011) |
Denseco | 638,76 loĝ./km² |
Fondo | 782 a.K. |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 26x xx |
Telefona antaŭkodo | 2610 |
Aŭtokodoj | ΑΧ,AZ |
Situo enkadre de Grekio
| |
Vikimedia Komunejo: Patras | |
Retpaĝo: www.e-patras.gr, www.patrasevents.gr | |
En 2011 la tuta komunumo de Patraso, pligrandigita dum la antaŭaj jaroj, enhavis 213984 loĝantojn en ĉirkaŭ 335 km2.[1]
Historio
redaktiLaŭ la helena mitologio, Patraso estis fondita de la aĥajo Patreo (Πατρεύς, elp. Patreus), kiu fuĝis el Sparto, iĝis reĝo de la urbeto Aroe kaj unuigis ĝin kun du apudaj vilaĝoj, donante al la nova urbo sian nomon.[2]
Historie, Patraso estis aĥaja urbeto kaj estas ankaŭ verŝajne ke ĝi formiĝis pro la unuiĝo de pluraj vilaĝoj.
En la 2-a jarcento a.K. la tuta Heleno falis sub la Romianoj. Patraso iĝis grava urbo en la areo, kun la nomo Patrae.
Ĉirkaŭ 1210 Vilhelmo de Champlitte konkeris la urbon, kiu apartenis al la Bizanca Imperio, kaj kreis la Aĥajan Princlandon. En la 15-a jarcento la urbo apartenis mallonge al la Venecia respubliko kaj poste al la Moreja despotlando; en 1458 la Otomana Imperio kaptis ĝin kaj tenis ĝin ĝis 1828, krom dum la jaroj de 1687 al 1715, kiam ĝi estis denove sub la Venecia respubliko.
Post 1828 Patraso estis ĉiam parto de Grekio.
Vidindaĵoj
redaktiServoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Patraso naskiĝis:
- en 1856 Matilde Serao itala verkistino kaj ĵurnalistino
- en 1859 Kostis Palamas greka poeto
- en 1913 Memos Makris greka-hungara skulptisto
kaj mortis:
- en la jaro 60 Sankta Andreo apostolo, martiro sub Nerono
Partneraj urboj
redaktiInter la partneraj urboj estas ankaŭ
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ greke Αποτελέσματα της Απογραφής Πληθυσμού−Κατοικιών 2011 που αφορούν στο Μόνιμο Πληθυσμό της Χώρας Arkivigite je 2017-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, 28.12.2012.
- ↑ antikve-greke Paŭzanio - Priskribo de Grekio - 1-a jarcento p.K. - 7.18.5. La vilaĝoj estis sep laŭ Strabono.