Papero

maldika faldebla materio farita el planta fibro

Papero estas maldika, plata materialo produktita per kunpremo de malsekigitaj plantaj fibroj. La fibroj uzataj estas kutime naturaj kaj celulozriĉaj. La plej kutima materialo estas ligno-pasto el pastolignaj (plejparte mollignaj) arboj kiaj pinoj, sed ankaŭ eblas uzi aliajn vegetaĵajn fibrojn, ekzemple kotonon, linon, kaj herbojn kiaj kanabo, aŭ tekstilajn fibrojn, kiaj el tolaĵoj ktp. Poste oni sekigas ĝin kiel flekseblaj folioj. Papero estas varia materialo kun multaj uzoj. Dum plej komuna estas por skribi kaj presi sur ĝi, ĝi estas ankaŭ amplekse uzata por envolvi materialon, en multaj purigaj produktoj, en nombraj industriaj kaj konstruaj procezoj, kaj eĉ kiel manĝingredienco – ĉefe ĉe aziaj kulturoj. Dum la lastaj jardekoj ĝi anstataŭis tradiciajn tolajn naztukojn.

Diversaj tipoj de papero
Papero por metiartoj kaj aliaj artoj uzas ampleksan varion de teksturoj kaj koloroj.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Papero

Papero, kaj la pasta paperfara procezo, ŝajne estis disvolvigita en Ĉinio dum la komenco de la 2a jarcento, eble tiom frue kiom ĝis la jaro 105,[1] fare de la Han-kortega eŭnuko Cai Lun, kvankam la plej fruaj arkeologiaj fragmentoj de papero devenas el la 2a jarcento a.K. en Ĉinio.[2]

La moderna papera industrio estas tutmonda, kaj Ĉinio unuarangas en produktado dum Usono poste duarangas. Moderna paperindustrio okazigas fortan poluadon al la medio, kaj okazigas problemojn en la komencaj etapoj de la produktado. Dum lastaj jaroj okazis tiaj problemoj inter Argentino kaj Urugvajo pro lokigo de fabriko de celulozo sur landlima teritorio.

Historio de la paperproduktadoRedakti

La unuan priskribon de paperfarado verkis Cai Lun, oficisto de la ĉina imperia kortego en ĉ. 105 p.K.[3] el arboŝeloj, (ĉefe el ŝelo de papermorusujo), restaĵoj de fiŝistaj retoj, malnovaj ĉifonoj, kanaba defalaĵo. La kono pri paperproduktado malrapide disvastiĝis al okcidento. Oni produktis paperon en centrazia Samarkando en 751,[4] kaj en Bagdado en 793 (dum regado de Harun ar-Raŝid).

 
Paperfabrikado en la 16a jarcento.

En la 14-a jarcento funkciis multaj papermuelejoj en Eŭropo, ĉefe en Hispanio, Italio, Francio kaj Germanio. Oni malkovris la libropresadon en la 1450-aj jaroj, kio grandigis bezonon je papero. Ĝis komence de la 19-a jarcento, oni produktis paperon el linaj kaj kotonaj teksaĵ-defalaĵoj. La papermuelejoj suferis mankon je krudmaterialo; oni devis serĉi novan bazmaterialon. Ekde komenco de la 1980-aj jaroj oni produktas la paperon el ligno kaj plantaj fibroj.

La papero, kiu konsistas nure el celulozaj fibroj estas tre akvosorbema; inko disfluas sur ĝi. Por eviti tion, oni traktas la paperon per diversaj materialoj. Komence oni gluis la paperon per bestodevena gluaĵo, poste per planta mucilago, sed tio estis multekosta kaj longdaŭra procedo. Moritz Friedrich Illing malkovris en komenco de la 1800-aj jaroj, ke la papero estas gluebla per rezino kaj aluno en kuvoj.

Oni uzis kloron – post ties malkovro en 1774 – por blankigi la paperon. Ĝi komence malbonigis la kvaliton de la papero.

Oni faris paperon antaŭ malkovro de la paperprodukta maŝino nur po paĝo. Oni tenis kaĉsimilan miksaĵon (por papero) en kuvon kaj mergis kribrilan kadron en la kuvon kaj elprenis ĝin. La akvo gutis de la kribrilo, la postrestinta paĝo estis demetita, premita kaj sekigita.

La unuan paperproduktan maŝinon planis Nicolas-Louis Robert en 1798. Ĝi havis senfinan kribrilan kadron, sur kiun alvenis daŭre la kaĉo, el kiu cilindroj elpremis la akvon. La inventaĵon perfektigis la Fourdrinier-fratoj. La unuan cilindro-kribrilan maŝinon konstruis John Dickinson en 1809. La modernaj paperproduktaj maŝinoj evoluis el tiuj meĥanismoj, sed la laborprocedoj restis la samaj: disigo de la bazmaterialoj al kaĉo, filtrado de la kaĉo per kribrilo, elpremo de akvo (restas 32-40% akvo-enhavo), sekigo, postlaboro.

La plej grava bazmaterialo estas la ligno. La celulozaj fibroj de la mola ligno grandas 2–4 mm, tiuj de la dura ligno grandas 0,5–1,5 mm. El la pli longaj fibroj produktiĝas la pli fortaj paperoj.

Oni povas produkti la kaĉon per meĥanikaj aŭ kemiaj metodoj. La meĥanika metodo (per ŝlifado, muelado) rezultigas kaĉon kun ĉiu komponanto de la ligno; ĝi ne uzeblas por blanka, longdaŭra papero. En la kemia metodo (kuirado en granda premo, temperaturo) oni solvas kaj forigas la ligninon per kemiaj kombinaĵoj (sulfitaj saloj, natria hidroksido aŭ natria sulfido), la tiel produktita celulozo uzeblas por longdaŭraj, blankaj, fortaj paperoj. La blankigo okazas per klorgaso kaj hipoklorita solvaĵo (pli frue kalcia hipoklorito).

 
Papero por ĵurnaloj

Oni faris paperkaĉon komence per sulfitaj metodoj el pinacaj lignoj. Por la natronceluluzo estas aplikebla preskaŭ ĉiu ligno, eĉ lignopolvo, pajlo, presita papero, bambuo.

Oni miksas kelkfoje sintezajn fibrojn al la papero, tiel ĝi iĝas tre forta kaj ne ondumema.

PaperfabrikadoRedakti

Paperfabrikado estas la procezo fari paperon, nome materialo kiu estas uzata universale nuntempe por skribado kaj pakado. En paperfabrikado, solvita suspensio de fibroj en akvo estas drenita tra ekrano, por ke mato de hazarde interplektitaj fibroj estu fiksita. Akvo estas forigita el tiu mato de fibroj per premado kaj sekigado por fari paperon. Ekde la invento de la papermaŝino en la 19a jarcento, plej da papero estis farita el lignopasto pro la kosto.

Papermuelejo estas fabriko dediĉita al farado de paperaj vegetalaj fibroj kiel paperpasto, kaj aliaj ingrediencoj. Antaŭ la invento kaj adapto de la maŝino Fourdrinier kaj de aliaj tipoj de papermaŝino kiuj uzas senfinan zonon, ĉiu papero en papermuelejo estis farita permane, po unu folion samtempe, fare de specializitaj laboristoj.

Sekve oni priskribas diversajn procezojn uzatajn en la aktualo por la fabrikado de papero:

Pulpo el toloj
Oni kreas el fibroj de kotono, linokanabo. Ĝi estas la ĉefa formo fari paperon ĝis mezo de la 19-a jarcento,[5] kiam komencis la produktadon de papero el lignopulpo. En la unua duono de la 20-a jarcento oni povas trovi paperojn el tolo fabrikitajn per maŝino. La procezo por akiri la tolpulpon estas la jena:
  • Klasigo (oni separas laŭ tipo de fibro kaj stato de la tolo)
  • Dispecigo (oni disigas la pecojn al unuforma grando)
  • Lavado (oni purigas malpuraĵojn)
  • Blankigo (oni forigas inkojn kaj kolorilojn)
  • Macerado (oni lasas "putri" la tolon en akvujo)
  • Batado (oni frapas la tolojn per lignaj batiloj dum akvofluo purigas la malpuraĵojn ĝis dissolvi ilin komplete per kio oni generas la defibradon). La defibrigitan materialon oni miksas kun akvo ĝis akiri paston, kiun oni elprenas el la ujoj pere de muldilo aŭ maŝo ebligante la akvofiltradon, kaj poste estas premita kaj sekigita por akiri la paperfolion el tolo. La majoritato de tiu tipo de papero estas filigrane strekita.[6]
Mekanika lignopulpo
 
Paperfabriko en Mänttä-Vilppula, Finlando.
Ĝi ekproduktiĝis meze de la 19-a jarcento, kaj estas komponata de pulpo prilaborita el lignofibroj. La plej granda procento de la pulpo de tiu papero devenas el mekanikaj procezoj, pro kio la fibroj estas malgrandaj kaj mildaj kaj krome ĝi disponas el iu procento de lignino, per kiu la tempopaso faras ĝin flaveca kaj rompiĝema.
Fine de la 19-a jarcento oni disvolvigis aliajn procezojn por akiri paperon el ligno kiaj estas tiuj de kemia pulpo, en kies procezo oni nuligas la ligninon generante paperojn pli rezistaj ol tiuj de mekanika pulpo.[7]
Estas du tipoj de kemia pulpo: nome tiu generita el sulfito, por atingi tion oni varmigas la lignopulpon kaj oni aldonas sulfitan acidon kaj kalcian bisulfiton, kaj tiu generita el sulfato, en kiu oni anstataŭas la bisulfiton per natria sulfato: la plej parto de tiuj paperoj estas de milda aspekto kaj ne montras filigranon.
Bruna pasto
Oni akiras simple defibrigante la lignon lavinte kaj boliginte ĝin (por forigi inkrusteblajn materialojn kaj faciligi la defibrigon). Tiel oni akiras paston de longaj kaj rezistaj fibroj. Oni uzas ĝin por la fabrikado de kartonoj, pakopapero, papersakoj ktp.
Pajlopasto
Oni akiras ĝin el cerealoj kaj rizo. Ĝi havas flavecan koloron kaj oni uzas ĝin por la fabrikado de paperoj por buĉvara volvado kaj por la interno de la ondokartono.
Diserpasto
La paperon el diseroj oni miksas kun la pasto por malmultigi la kostojn. Depende de la deveno de la dispeceroj oni dividas ĝin en la jenaj kategorioj:
  • De bobentranĉoj: en la fabriko oni tranĉas la bobenojn, temas pri tre bonkvalita papero.
  • De gilotino: en tiu kategorio oni klasigas laŭ la blankeco, kompono ktp.
  • Industria diserigo: tiu devenas de la oficejoj, por fabriki malbonkvalitan paperon.
  • El strato kaj presaĵoj: uzita nur por fabriki grizan kartonon.

Etapoj de la procezoRedakti

 
Libro presita en 1920 sur acida papero, nune desintegriĝanta post cent jaroj.
Rafinado
La paston oni rafinas por senfibrigi kaj tranĉi la fibrojn por adapti ilin al la tipo de dezirita papero. De tiu procezo dependas la grado de rezistemo kiun havos la papero se faldita, disŝirita kaj diserigita.
Al la papero oni povas apliki du tipojn de rafinado: nome grasa kaj malgrasa:
  • tiu grasa lasas la fibrojn tre hidratigitaj havigante al la papero rezistemon, rigidecon kaj ioman travideblecon, sed malhavigante flekseblecon kaj tio faras ĝin rompiĝema, malfacile faldebla (vegetalaj paperoj, fumpaperoj, pergamenok).
  • tiu malgrasa lasas la fibrojn kompletaj aŭ tranĉitaj, kio havigas al la papero flekseblecon, facilecon por faldado, dikecon, malmolecon kaj opakecon (por ekzemplo la paperoj absorbantaj, por presado, ofseto, ktp.).
Gluado
En tiu etapo, oni aldonas gluon al la papero, por eviti, ke sur la papero glitu la inko dum presado aŭ skribado. De tiu procezo dependas la grado de permeableco.
La gluado estas realigebla en du momentoj: amase aŭ surface:
  • amase, oni realigas dum la trairado de la fabrikado, en la momento en kiu oni preparas la pastojn).
  • surface, kiam la papero estas jam preskaŭ seka, en la triono de la sekigado.
La gluado konsistas en la aldono de malhidremaj produktoj kiel gluoj el rezino, gelateno, plifortigitaj gluoj kaj fiksigilaj produktoj kiel aluminia sulfato.
La celo estas eviti la penetradon de likvoj en la paperon kiuj kreas problemojn de rezistado kaj por presado (por ekzemplo la karaktroj povas perdi klarvideblecon).
La amasa gluado malfruigas la penetradon de likvo tra la ŝirmotavolo en direkto al la materialoj. La poreco malpliiĝas se oni uzas gelatenojn kiel gluaĵon. Ankaŭ la blankeco malpliiĝas ĉar la uzataj substancoj estas malpli blankaj ol la celulozo. Ankaŭ la opakeco malpliiĝas (ĝenerale la gluaado malpliigas la fizikajn karakterojn de la papero kiel faldoj, plilongigo, eksplodo ktp.).
Ĝi utilas ankaŭ por favori la retenadon de la venonta paŝo: nome la aligo ŝargoj kaj la plibonigo de la unuformecon de la koloro.
 
Laboristo inspektante malsekan, blankigitan lignopulpon en malnova pulpobatilo "Hollander".
Ŝarĝoj
Estas produktoj en pulvo (normale devenaj el la muelado de rokoj) kiuj kontribuas al havigo de korpo al la papero, krom kontribui esence al atingo de aliaj karakteroj kiel la malpliigo de la brilo, la pliigo de la mekanika rezistemo, la kreado de mikroporeco taŭga por ties trans-spireblo, la faciligo por smirgado, la pliigo de ties plenigeblo, ktp.
La plej uzitaj ŝarĝoj estas mineraloj kiel kalcia karbonato, kaolinito, glimo, talko, silico, gipso, baria sulfato aŭ organikaj substancoj kiel terpoma amelo, aliaj ameloj, ktp.
Ĉar la ŝarĝoj estas pli malmultekostaj ol la celulozo, ili malpliigas la prezon de la papero. La ŝarĝoproduktoj plenigas ĉiujn vakuojn ekzistantajn inter la fibroj, per kio la papero akiras unuforman surfacon, kaj samtempe ĝi malmoliĝas, reduktas sian travideblecon kaj pliboniĝas la kondiĉoj por la presado.
La blankeco de la papero, ĝis brilo aŭ opakeco, dependas de la klaso de ŝarĝoprodukto. La plej fajna grajno, por ekzemplo, produktas pli grandajn opakecojn kaj pli grandan blankecon. La ŝarĝoj estas produktoj kiuj havigas korpon al la papero kiu ne jam posedas multan celulozon. La proporcio de ŝarĝoj kiuj aldoniĝas al la pastoj varias proporcie al ties kvalito (ju pli da ŝarĝo, des pli malbona kvalito).
Pigmentoj
Same kiel ĉe la ŝarĝoj, la pigmentoj plenigas la truojn de la papero havigante opakecon kaj blankecon. Ili diferencas el la ŝarĝoj per la maniero laŭ kiu ili estas aplikataj kaj ĉar la partikloj estas pli malgrandaj. La pigmentojn oni aplikas en surfaco kaj la ŝarĝojn amase.
Kolorigado
Oni aldonas al la pasto substancojn kolorigilajn de minerala aŭ organika naturo (laŭ la papertipo). La koloroj akiritaj el mineralaj substancoj estas pli rezistemaj kontraŭ la lumo ol la organikaj derivaĵoj.
Oni povas aldoni la koloron amase (en la miksujoj) aŭ en kelkaj papertipoj oni faras tion kiam oni formas la fokion en la kontinua maŝino.
Agento de Optika Blankigo (AOB)
La agento de optika blankigo estas uzata por havigi vidan efikon de pli granda blankeco al la papero. Estas la responsaĵo por ke oni vidas tiun brilon bluecan kiam la papero estas sub ultraviola lumo.
Ligantoj
Pro la organika karaktero de la fibroj kaj la neorganika karaktero de kelkaj aldonaĵoj (ŝarĝoj, pigmentoj...) oni bezonas la ligilajn agentojn por povi unuigi ilin inter si. Tiuj kreas iajn «pontojn» kiuj unuigas la aldonaĵojn inter si kaj poste unuigas ilin al la fibro. La plej uzataj estas la jenaj:

PapertipojRedakti

 
Diversaj paperproduktoj: libro, neceseja papero, linipapero, kartono, ovujo.
Vitropapero
Travidebla papero, tre milda kaj rezistema kontraŭ la grasoj, fabrikita el kemiaj pastoj tre rafinitaj kaj sekve kalandriligita (prilaborita per maŝino kalandrilo). Estas kvazaŭsulfurigita de supera kvalito tre forte kalandriligita. La tranvidebleco estas ĝia esenca trajto. Temas pri rigida papero, tre sonora, kun malmulta tavolaro, sensiva al la higrometrikaj variaĵoj. Pro sia malpermeableco kaj bela prezentado, oni uzas ĝin por luksaj pakomanieroj, kiel ĉe parfumvendado, apotekoj, konfitvendado kaj manĝovendado. Ĝi suferas fortan konkurencon fare de la celofano aŭ ĝiaj similaĵoj.
Pakpapero
Papero fabrikita ĉefe el papero rekuperita (reciklado) sen klasigo.
Papero libera el acido
Dekomence, ajna papero kiu ne enhavu liberan acidon. Dum ĝia fabrikado oni faras specialajn zorgojn por forigi ajnan aktivan acidon kiu povas esti ene de la kompono, cele al pliingo de la restado de la finkompletigita papero. La plej ofta acideco devenas de la uzado de aluminio por precipiti la rezinojn de kolofonio uzitajn en la gluado, de la reaktivilj kaj restoproduktoj de la blankigo de la pasto (kloro kaj derivaĵoj) kaj de la absorbado de acidaj gasoj (oksidoj de nitrogeno kaj sulfuro) de ĉirkaŭaj poluitaj atmosferoj. Procezo de fabrikado de acida papero estas nekongruebla kun la produktado de longdaŭraj paperoj.
Fumpapero
Fumpapero aŭ rulpapero estas papero kiun oni uzas por rulumi cigaretojn. La rulpapero havas gluitan pinton, kun grampezo kiu oscilas inter 12 kaj 25 g/m² depende de la kompono, markoj kaj uzoj. Inter konataj varmarkoj estas menciindaj tri tre popularaj, Smoking, OCB kaj Rizzla.
Pro sia fajneco, la rulpapero estas uzebla en maŝino, por helpi la cigaredrulanton kiam tiu devas tari la ilon mem (ĉe la laborsurfaco).
Papero kraft
Papero de alta rezistado fabrikita esence el kemia pasto kraft (kun sulfato). Ĝi povas esti neta aŭ blankigita. Foje kaj en kelkaj landoj tiu nomo referencas la paperon fabrikitan esence el netraktitaj pastoj kraft el ligno de koniferoj. La netraktitajn pastojn oni uzas amplekse por volvaĵoj kaj pakaĵoj kaj la blankigitajn pastojn, por kontado, registroj, aktoj, oficialaj dokumentoj ktp. La termino devenas de la germanlingva vorto kraft por rezistado.
Papero liner
Papero de malpeza aŭ mezpeza grampezo uzata en la kovriloj, eksternaj folioj, de la ondokartonoj. Oni nomas kraftliner kiam en ties fabrikado oni uzas ĉefe puran paston kun sulfato (kraft), ĉu netan ĉu blankigitan, normale de koniferoj. La kvalito de la fabrikado en kiu oni uzas fibrojn reciklitajn oni nomas testliner, ofte konstituita de du tavoloj.
Multtavola papero (kartono)
Produkto akirita per kombinado en malseka stato de kelkaj tavoloj aŭ bendoj de papero, formitaj separate, el komponoj ĉu egalaj ĉu diferencaj, kiuj kungluiĝas per kunpremado kaj sen la uzado ajna algluaĵo.
Vegetala pergamena papero
Vera sulfurigita papero.
Kompar-pergamena papero
Vera sulfurigita papero.
Neceseja papero
Neceseja papero (nomita ankaŭ higiena papero, banpapero, sanitara papero) estas tipo de fajna papero kiun oni uzas por la purigo de anuso kaj generaj aparatoj post la fekado aŭ pisado. Ĝi povas esti parfumita aŭ ne. Ties plej ofta formato estas kiel paperrulo, sed eblas ankaŭ trovi ĝin en pakaĵoj. Kutime oni vendas ĝin en bazaroj, superbazaroj kaj apotekoj en pakaĵoj de kelkaj unuoj. Tiu papero estas desegnita por ke ĝi malkomponiĝu en kontakto kun akvo, kontraste kun la papertuko por purigi la manojn, kiuj enhavas kemiaĵojn kaj kemian preparadon. En kelkaj tipoj oni fabrikas paperojn specialajn por ne damaĝi aŭ ne ŝtopi la konduktojn de la malpuraj akvoj.
Papero preskaŭsulfurigita
Papero senigita el mekanika pasto kiu montras altan rezistadon kontraŭ la penetrado fare de grasoj, akiritan simple pere de intensiva mekanika traktado de la pasto dum la operacio de rafinado, kiu produktas ankaŭ etendan gelatenigon de la fibroj. Ties poreco (permeableco al gasoj) estas ekstreme malalta. Ĝi diferencas el la vere sulfurigita en kiu se metita en akvon, dum sufiĉa tempo, variebla depende de la kvalito, la preskaŭsulfurigita perdas sian tutan rezistadon dum tiu sulfurigita konservas sian solidecon almenaŭ parte.
Sulfurigita papero
Papero kies esenca trajto estas malpermeableco al la grasaj korpoj kaj same alta rezistado al malsekeco kaj bona malpermeableco kaj rezistado kontraŭ la desintegrado per akvo, eĉ dum boligado. La malpermeablecon oni akiras pasigante la paperfolion dum kelkaj sekundoj tra banado en koncentrita sulfuracido (75 %, 10 °C) kaj posta forigo de la acido pere de lavado. Kontakte kun la acido, la celulozo transformiĝas parte en hidrocelulozo, gelateneca materialo kiu ŝtopas la porojn de la papero kaj faras ĝin malpermeebla.
 
Foto de papero tissue (viŝpapero).
Viŝpapero
Papero de malalta grampezo, milda, ofte iomete krispa se seka, komponita ĉefe de naturaj fibroj, el kemia pasto ĉu origina ĉu reciklita, foje miksita kun pasto altkvalita (per kemi-mekanika traktado). Ĝi estas tiom maldika ke malfacile oni uzas ĝin en unusola tavolo. Depende de la postuloj kutime oni kombinas du aŭ eĉ pliajn tavolojn. Ĝi karakteriziĝas per sia bona fleksebleco, surfaca mildeco, malalta denseco kaj alta kapablo absorbi likvaĵojn. Oni uzas por higienaj kaj hejmaj celoj, kiaj kiel naztukoj, tablotikoj, bantukoj, kuirpapero kaj por similaj absorbantaj produktoj kiuj desintegriĝas en akvon.
Permanenta papero
Nome papero kiu povas rezisti grandajn fizikajn kaj kemiajn ŝanĝojn dum longa periodo (ĝis kelkaj centoj da jaroj). Tiu papero estas ĝenerale senigita el acido, kun alkala rezervo kaj dekomenca rezistado sufiĉe alta. Tradicie la kultur komunumo konsideris ŝlosila la uzadon de fibroj de alta pureco (linokotono) por sekurigi la permanenton de la papero. Nuntempe, oni konsideras, ke pli ol la tipo de fibro gravas la kondiĉoj de fabrikado. Acida fabrikprocezo estas nekongruebla kun la produktado de permanentaj paperoj.
Papero fluting
Papero fabrikita intence por ties ondigo por havigi al ĝi proprecojn de rigideco kaj mildigo. Normale fabrikita el duonkemia pasto de arboj (procezo al neutra sulfito, NSSC), pasto altprodukta el cerealpajlo aŭ rekuperita papero, estas uzata en la fabrikado de ondokartonoj.
Ŝtonpapero
Estas kombino de karbonato de kalcio (80 %) kun malgranda kvanto de rezinoj netoksaj (20 %) por krei elteneblan kaj fortan substraton. La karbonato de kalcio devenas majoritate el forĵetaĵoj el la kontruindustrio, kiel la marmoro, la kalkoj kaj la gipso, kiuj estas muelitaj ĝis tre fajna polvo. La polietileno devenas parte el postindustriaj forĵetaĵoj reciklitaj kaj agadas kiel liganto por la karbonato de kalcio. El la simbiozo de tiuj materialoj rezultas produkto kiu rezistas forte, kaj kontraŭ akvo kaj kontraŭ rompo. Temas pri ekologia procezo de fabrikado kaj el plej modernak: dum la produktoprocezo la konsumo de energio estas proksimume nur la duono de tio kion oni konsumas fabrikante normalan paperpaston; tute ne necesas uzi akvon kaj oni elsendas neniun toksan gason.
Ĉinpapero
La unuaj ĉinaj papeloj estis kreitaj el kokonoj kaj restaĵoj el silko trempitaj en akvo, kiuj estis muelitaj kaj polvigitaj, al kio oni aldonis akvon ĝis redukti ĉion al kotaĵo kiun oni etendis sur tapiŝo el tre fajnaj branĉetoj. La akvo filtriĝis tra la tapiŝo kaj la kotaĵo sekigita rezultis en foliego de papero de tre malbona kvalito por la skribado. Pro tio kaj pro ties trajtoj de maleebleco, ĝi estis uzata ĉefe por volvi, fari lampetojn kaj lanternojn kaj kajtojn (kaj similajn paperventajn ludilojn kaj ornamaĵojn). Por havigi iom da allogaĵo al tiu delikata papero, oni ofte aldonis koloron.
 
Elruba papero kolektita por reciklado en Italio.
Recikligita papero
Konsistas el papero kolektita ĉe hejmojentreprenoj kaj denove utiligita. La kvalito kaj ŝirrezisto povas esti altigita aldonante novajn fibrojn. En Germanio, se papero konsistas almenaŭ el 80% da recikligita papero laŭleĝe ĝi rajtas ricevi la mencion "el 100% malnova papero". Ofte recikligita papero estas pli griza ol aliaj paperoj, ĉar malgraŭ la malinkigo ne eblas forpreni ĉiujn kolorojn.
Torinoko
En japana kulturo (japane 鳥の子紙, torinoko-gami) estas speco de altkvalita japana papero.

Kvalito de la paperoRedakti

La kvaliton de la papero influas tipo de fibro aŭ paperkaĉo, aldonaĵoj, produktaj metodoj, mekanika, kemia traktado de la materialoj.

La fortaj, longdaŭraj paperoj estas produktitaj kun aldono de teksaĵoj, ĉifonoj (papermono, cigareta papero, bibliopapero ktp.), kiuj entenas pli longajn, fortajn fibrojn.

Plej ofte oni karakterizas la paperon per maso je surfaco. La plej malpezaj paperoj pezas 10 g/m2, dum la paperlamenoj superas eĉ 500 g. La papero ĝenerale havas la denson de 0,5–0,7 g/cm³.

La plej gravaj optikaj proprecoj estas la blankeco, koloro, lumo kaj diafaneco.

ProprecojRedakti

 
Papera skatolo, malsekigita kaj sekigita multfoje.

Papero ne dissolviĝas en akvo, sed multfoje malpligrandigas sian firmecon kiam estas malseka. Post malsekigo kaj sekigo papera folio perdas ankaŭ formon, diverse malpligrandiĝante.

Daŭreblo de la papero
La daŭreblo esprimas ĉefe la kapablon de la papero por plenumi siajn antaŭviditajn funkcion dum uzado intensiva kaj kontinua, senreference al longaj periodoj de stokado. Iu papero povas estis longdaŭra (se rezistas intensivan uzadon dum mallonga tempo) sed ne permanenta (pro la estado de acidoj kiuj povas degradi lante la celulozajn ĉenojn).
Dimensia stabileco
Kapablo de papero aŭ kartono por reteni siajn dimensiojn kaj ebenecon kiam ŝanĝiĝas ties enhavo en malsekeco, por ekzemplo, pro la influo de variaĵoj en la ĉirkaŭa atmosfero. Alta enhavo en duoncelulozoj helpas la ŝveladon de la fibroj kaj ties malstabilecon.
Gramardikeco
Termino aplikita al papero kiu esprimas la rilaton inter ties dikeco kaj la grampezo. Ties valoro malpliiĝas kiam pliiĝas la kompaktigo kaj la denseco de la folio.
Permanento
Referencas al la retenado de la plej gravaj proprecoj de uzado, speciale la mekanika rezistado kaj la koloro, post longaj tempoperiodoj. Iu papero povas estis permanenta (retenas siajn dekomencajn karakterojn) sed ne nepre daŭrebla, pro, por ekzemplo, sia malalta dekomenca rezistado.
Revenemo
Kapablo de la papero por reveni al sia dekomenca formo post suferi kurbigon aŭ deformigon. La estado de mekanika pasto en la kompono havigas tiun proprecon.
Karteco
Kombino de tuŝo kaj sono kiun produktas paperfolio kiam oni agitas ĝin permane.
Permeebla
La kapablo lasi sin penetri fare de likvoj estas alta.

Listo de ĉefaj landoj laŭ paperprodukta kvantoRedakti

Laŭ statistika informo de RISI, ĉefaj produktaj landoj de papero, sen inkludi paston, en la mondo estas la jenaj:[8]

Rango
2011
Lando Produktado en 2011
(1,000 tunoj)
Procento
2011
Rango
2010
Produktado en 2010
(1,000 tunoj)
1   Ĉinio 99,300 24.9% 1 92,599
2   Usono 75,083 18.8% 2 75,849
3   Japanio 26,627 6.7% 3 27,288
4   Germanio 22,698 5.7% 4 23,122
5   Kanado 12,112 3.0% 5 12,787
6   Sud-Koreio 11,492 2.9% 8 11,120
7   Finnlando 11,329 2.8% 6 11,789
8   Svedio 11,298 2.8% 7 11,410
9   Brazilo 10,159 2.5% 10 9,796
10   Indonezio 10,035 2.5% 9 9,951
  Monda Totalo 398,975 100.0%   394,244

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverboj pri papero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[9]:

  •  
     Al la papero ne mankas tolero. 
  •  
     Plumo ne sentas, papero silentas. 

ReferencojRedakti

  1. Hogben, Lancelot. “Printing, Paper and Playing Cards”. Bennett, Paul A. (eld.) Books and Printing: A Treasury for Typophiles. New York: The World Publishing Company, 1951. pp 15-31. p. 17. & Mann, George. Print: A Manual for Librarians and Students Describing in Detail the History, Methods, and Applications of Printing and Paper Making. London: Grafton & Co., 1952. p. 77
  2. Tsien 1985, p. 38
  3. Tsien 1985, p. 38
  4. Ward, James (2015). The Perfection of the Paper Clip: Curious Tales of Invention, Accidental Genius, and Stationery Obsession. Atria Books. ISBN 978-1476799865.
  5. Hamel, 1999.
  6. Tapia López, 2015, p. 48.
  7. Tapia López, 2015, p. 49.
  8. Japan in the World (according to the figure in Annual Review of Global Pulp and Paper Statistics by RISI) (japane). Japan Paper Association. Alirita Dec. 17, 2011 kaj Nov. 15, 2012.
  9. Proverbaro ĉe lernu.net. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

BibliografioRedakti

  • Burns, Robert I. (1996). "Paper comes to the West, 800−1400". en Lindgren, Uta. Europäische Technik im Mittelalter. 800 bis 1400. Tradition und Innovation (4a eld.). Berlino: Gebr. Mann Verlag. pp. 413–422. ISBN 3-7861-1748-9.
  • Thomas F. Carter (traduko de M. Jan), L'imprimerie en Chine - Invention et transmission vers l'Occident, Imprimerie nationale Éditions,‎ 2011 (1955 eld. orig), 318 p.
  • François Delalande, Joseph Jérome, Art de faire le Papier, Paris, Moronval/ reeld. Maxtor,‎ 1820/2011, 188 p. (ISBN 84-9761-902-1)
  • Marie-Ange Doizy, Pascal Fulacher, Papiers et moulins: des origines à nos jours, Eld. Technorama, 1989, 277 p. (ISBN 2-904918-09-4)
  • "Document Doubles" en Detecting the Truth: Fakes, Forgeries and Trickery, a virtual museum exhibition at Library and Archives Canada
  • Danielle Elisseeff, Art et archéologie: la Chine du néolithique à la fin des Cinq Dynasties (960 de notre ère), Parizo, École du Louvre, Éditions de la Réunion des Musées Nationaux (Manuels de l'École du Louvre),‎ 2008, 381 p. (ISBN 978-2-7118-5269-7)
  • Gabriele Fahr-Becker (direktorita de), Les Arts de l'Asie orientale. Tome 1, Kolonjo, Könemann,‎ 1999, 406 p. (ISBN 3-8290-1743-X)
  • GARCÍA HORTAL, José A. (2007). Fibras papeleras. Barcelona. Edicions UPC. ISBN 978-84-8301-916-0.
  • Jacques Gernet, Le Monde chinois. Tome 2, L'époque moderne Xe-XIXe siècle, Parizo, Armand Colin. Pocket, Agora,‎ 2006, 378 p. (ISBN 2-266-16133-4)
  • Hamel, Christopher De (18a de Januaro 1999). Copistas e iluminadores. Ediciones AKAL. ISBN 9788446008187. Konsultita la 24an de Januaro 2022.
  • Hunter, Dard (1978). Papermaking, The History and Technique of an Ancient Craft. New York: Dover Publications. ISBN 0-486-23619-6.
  • Romero Ramírez, Martha E. (2015). Conservación de documentos analógicos y digitales. San Sebastián: Nerea. ISBN 978-84-16254-07-1.
  • Tapia López, Pilar (2015). Martha E. Romero Ramírez, eld. Conservación de documentos analógicos y digitales. Nerea. ISBN 978-84-16254-07-1.
  • Tsien, Tsuen-Hsuin (1985). "Paper and Printing". Joseph Needham, Science and Civilisation in China, Chemistry and Chemical Technology. 5 part 1. Cambridge University Press
  • Zubicaray, Manuel Viejo (30a de Junio 2005). Bombas: teoría, diseño y aplicaciones. Editorial Limusa. ISBN 9789681864439. Konsultita la 24an de Januaro 2022.

Eksteraj ligilojRedakti