Origamio (折り紙, de ori 折り ‘faldo’ + kami 紙 ‘papero’)[1], foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj ktp.

La faldado de origamia gruo
Testudo laŭ la modelo de Hector Rojas

La vorto origamio venas de la japana oru „faldi“, kaj kami „papero“. Kelkaj opinias, ke ĉi tiu arto disvolviĝis en la periodo nomata Edo (1603-1867), aliaj — ke ĝi estis enkondukita en Japanion de germana instruistino dum Meiji epoko.

Guruoj kaj gravaj artistoj redakti

  • Akira Yoshizawa - la patro de moderna origamio.
  • Robert J. Lang - evoluinta algoritmojn por desegnado de kompleksaj origamimodeloj kaj kelkaj origami-bazitaj patentoj.
  • Samuel Randlett - unu el la fondintoj de moderna origamio.
  • Robert Harbin - populara origamimagiisto kaj artisto kiu direktis britan programon pri origamio.
  • Kunihiko Kasahara - origamimajstro kaj aŭtoro de multaj libroj.
  • Koshiro Hatori - origamimajstro kaj preleganto pri origamio ĉe la Universitato de Tokio.
  • Toshikazu Kawasaki - japana matematikisto, evoluigis teorion por egallatera faldado.
  • Éric Joisel - franca skulptisto, spertulo pri dezajnado de realismaj maskoj kaj figuroj.
  • John Montroll - usona origamiartisto kaj verkinto de libroj pri origamio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti