Paktukofuroshiki estas kvarangula tuko por porti per ĝi personaĵojn aŭ varojn. Ĝi estis etnografia grava aĵo, ĝis kiam aperis amase aŭtobusoj kaj aliaj transportiloj. Ĝi estis transportilo de la malriĉuloj.

Furoshiki

La hungara paktuko havas 30–100-cm-ajn ŝnurojn ĉe la anguloj por pli facile kunligi ĝin kaj grandon de 100x100 cm aŭ pli granda. Hungaroj transportis tiel per ĝi: oni kunligis du kontraŭajn finojn kaj dorsoprenis ĝin, poste oni kunligas la du libere restantajn finojn trans la ŝultro antaŭ, super la brusto. Ofte okazas, ke oni pendigas kontraŭpezon al la liberaj finoj. Okaze de transporto de malpli grandaj aĵoj oni uzas nur du finojn, kondukante ilin trana ŝultro kaj tra sub alia akselo, kunligante sur la brusto.

La japana paktuko (angla transskribo furoshiki) estas malgranda kvadratforma teksaĵo el lano, tolaĵo, silko servanta por porti personajn aĵojn en Japanio. Ĝi grandas ĝenerale 1×1 m kaj oni kunligas la kvar finojn kaj portas ĝin kiel paktukon.

Merry Christmas!

Eksteraj ligiloj redakti