Torinoko

speco de japana papero

En japana kulturo, torinoko[1] (japane 鳥の子紙, torinoko-gami) estas speco de altkvalita japana papero.[2]

Priskribo redakti

Torinoko estas forta, glata papero, parte travidebla. La fibroj de torinoko estas preskaŭ nevideblaj per la homa okulo. La koloro estas blankeca; la surfaco brilas.

Oni faras torinokon per la fibroj de la arbusto Wikstroemia (japane 雁皮 gampi), kiuj estas tre fajnaj kaj fortaj. Oni kolektas tiun arbuston en la montoj de Japanio kaj faras torinokon permane. Pro tio, torinoko estas ĝenerale multekosta.

Uzoj redakti

Torinoko estas tradicie uzata por oficialaj dokumentoj. La originalo de la konstitucio de la Japana Imperio estis skribita sur torinoko.[3]

Torinoko estas ankaŭ uzata por tradiciaj pentraĵoj kaj kaligrafio. Ĝi estas ankaŭ uzata en husumoj.

Historio redakti

La torinoko havas longan historion. La vortaro Kolekto de Malaltaj Studoj (japane 下学集, Kagaku-ŝū), eldonita en 1444, jam mencias la torinokon.

Etimologie, la nomo “torinoko” signifas ovon, pro la simileco de la blankeca koloro de la papero kun tiu de la ovŝelo.

Referencoj redakti

  1. PIV 2020: torinok/o
  2. 重政 啓治 (2008-09-10). 鳥の子紙 (japane). 造形ファイル.
  3. 石渡 隆之 (1982-01). “大日本帝国憲法と日本国憲法”, 北の丸 (ja) 14.