Sulfita acido

kemia kombinaĵo
Sulfita acido
Struktura formulo 3D
Molekula formulo = H2SO3
Mola maso = 82,07 g mol−1
Denseco = 1.857 g cm−3

Sulfita acidoSulfito de Hidrogeno (Acidum sulphurosum[1]) estas nestabila neorganika acido, kiu ekzistas nur en akva solvaĵo kaj ekestas per enakvigo de sulfura dioksido. Ĝi estas senkolora kaj odoras laŭ sulfura dioksido.

Ĝia formulo estas H2SO3, ĝia CAS-numero 7782-99-2. La formulo identas kun tiu de sulfonata acido, kiu tamen havas alian strukturan formulon,ĉar unu el la hidrogenoj estas anstataŭata de organika radikalo.

Ĝiaj saloj nomiĝas sulfitoj, ĝiaj esteroj hidrogenaj sulfitoj.

Faka nomo de sulfita acido estas du-hidrogena sulfito. Komunlingve uzatas ankaŭ la nomo "sulfura" aŭ "sulfureca acido", sed ĝi estas neklara, ĉar uzata ankaŭ por sulfata acido. Ĝi estas kaŭstika substanco (tia, kia detruas la histojn).

Referencoj redakti

  1. British Pharmacopoeia

Vidu ankaŭ redakti