CAS-numero (angle CAS Registry Number, CAS estas mallongigo por la usona institucio Chemical Abstracts Service) estas internacia nomiga normo por kemiaj substancoj. Por ĉiu konata kemia substanco (ankaŭ alojojpolimeroj) ekzistas unika CAS-numero. kemiaj formuloj, diverslingvaj tradiciaj nomoj aŭ eĉ IUTAK-nomoj povas esti miskompreneblaj kaj povas kaŭzi konfuziĝojn aparte fare de nefakuloj. Diversaj izomeroj de molekulo havas malsamajn CAS-numerojn.

La numeroj konsistas el tri nombroj, kiuj dispartiĝas pere de du ligostrekoj. La unua nombro povas havi ĝis 8 ciferojn, la dua nombro du ciferojn. La nombroj estas kodigitaj per kontrola nombro, jen la tria nombro, kaj do relative simple kontroleblas, ke en la ciferaron ne enŝteliĝis iu tajperaro.