Polimero estas kemia kombinaĵo kies molekuloj estas tre grandaj kaj konsistas el pluraj samaj eroj kiuj estas enligitaj nature aŭ sinteze. Oni nomas ilin makromolekulaj materialoj. La sintezaj polimeroj ĉefe devenas el nafto. Elastoj, plastoj, likvaj kristaloj kaj fibroj estas gravaj grupoj de polimeraj materialoj.

  • Unumero estas molekulo konsistanta je unu mero aŭ reakcianta grupo
  • Dumero estas molekulo konsistanta je du mero aŭ reakciantaj grupoj
  • Trimero estas molekulo konsistanta el tri meroj,
  • Kvarmero estas molekulo, konsistanta el kvar meroj, ktp
  • Oligomero estas molekula komplekaĵo kiu konsistas je kelkaj unumeraj unuaĵoj, kontraste al polimero, kie la nombro da unumeroj principe ne estas limigita. Dumeroj, trimeroj k kvarmeroj estas, ekzemple, oligomeroj komponitaj je du, tri aŭ kvar unumeroj respektive.

Vidu ankaŭ redakti