Malfermi la ĉefan menuon

Sulfura duoksido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Sulfura dioksido)

Duoksido de sulfuro, SO2, estas anhidrido de la sulfita acido H2SO3. Sulfurduoksido estas senkolora, akre odoranta kaj acide gustanta, venena gaso. Ĝi ekestas precipe per la bruligo de sulfurentenanta fosila brulaĵoj kiel karbonaftoproduktoj, kiuj entenas ĝis 4 procentojn da sulfuro. Sulfurduoksido kontribuas je konsiderinda parto al la aerpoluado, ĝi estas la kaŭzo de acida pluvo, dum kiu la sulfurduoksido kun la akvo kombiniĝas al sulfura acido (H2SO3). Por malebligi tion ekzistas diversaj procedoj de fumgassensulfurigo.

Enhavo

ProduktadoRedakti

  • per bruligo de sulfuro aŭ sulfuroksido
  • per rostado de sulfuraj ercoj, ekzemple de pirito:

 

(Fero(II)-sulfido kaj oksigeno reakcias al fero (III)-oksido kaj sulfurduoksido.)

 

EcojRedakti

Mezomeria limformulo de la sulfurduoksido estas jena:

   

Likva sulfurduoksido solvas multnombrajn substancojn kaj pro tio establiĝis kiel valora solvilo.

UzoRedakti

En la nutraĵindustrio sulfurduoksido sub la nomo E 220 estas uzata kiel konservigilo kaj kontraŭoksidiĝilo, precipe por sekfruktoj, terpommenuoj, fruktosukoj, marmelado kaj vino.

Ĝi servas ankaŭ por la produktado de sulfurklorido SO2Cl2 kaj tionilklorido SOCl2.

Krome sulfurduoksido estas grava edukto por produkti sulfurtrioksidon, por poste produkti koncentritan sulfuracidon, ekzemple per la kontaktprocedo.

Sulfurduoksido ankaŭ servas por la produktado de multaj kemiaĵoj, medikamentoj kaj farbsubstancoj, kaj por blankigi paperon kaj tekstilaĵojn.

CertecindikojRedakti

Koncentriĝo de sulfurduoksido, kiu superas la MLK-valoron (maksimuma laborej-koncentriĝo), povas al la homo kaŭzi kapdolorojn, naŭzon kaj senton de duonsveno. Je pli alta koncentriĝo la gaso forte damaĝas la bronkojn kaj pulmon aŭ eĉ la nuklean acidon, la portantojn de la heredaj ecoj.