Anhidrido
Anhidridoj (de la greka: ánhydros = senakva) estas kemia kombinaĵo, kiu ekestas el acido kaj bazo per forigo de akvo.
- Nemetaloksidoj kiel sulfura trioksido aŭ fosfora pentaoksido estas acidaj anhidridoj.
- Metaloksidoj kiel kalcia oksido nomiĝas bazaj anhidridoj.
- Anhidridoj, kiuj ekestas el du karbonacido-molekuloj per apartigo de akvo-molekulo, nomiĝas karbonacidaj anhidridoj.