Prekursoro (latine: praecursor), aŭ iniciatanto[1] estas materio, kiu servas kiel antaŭiranto por alia materio kaj estas parto de la nova materio. Tiel β-karoteno (provitamino A) estas prekursoro de vitamino A kaj progesterono de ĉiuj steroidohormonoj, kiel kortizolo, aldosterono, testosterono, estrono kaj estradiolo.

Krudmaterialo povus esti konsiderata kiel prekursoro.

Enzimoj kelkfoje estas konsiderataj kiel prekursoroj, sed ne estas, ĉar ili ebligas la reakcion sed mem ne estas akceptataj en la nova materio kaj post la reakcio denove estas libere disponeblaj. Ili estas kataliziloj.

Referencoj redakti

  1. Iniciatanto en NPIV [1] pri sintezo de makromolekuloj