Karoteno estas oranĝa kolorigilo kiu abundas en multaj legomoj, kiel karoto kaj dolĉa terpomo. En tomato estas likopeno, kiu apartenas al la karotenoj . Ankaŭ en folioj troviĝas karoteno, kiu tamen nur videblas dum la aŭtuno kiam la klorofilo, kiu donas al la folio sian verdan koloron, malkomponiĝas. Karoteno estas grava por la fotosintezo, kiu okazas en la folio sub influo de lumo. Karoteno transdonas la kaptitan energion al la klorofilo.

Kemiaj strukturoj de la
β-Karoteno
2D Kemia strukturo de la β-Karoteno
3D Kemia strukturo de la β-Karoteno
Karoteno respondecas por la oranĝa koloro de karotoj kaj multaj aliaj fruktoj kaj legomoj

Karoteno estas antioksidanto kaj apartenas al la terpenoj.

Estas du diversaj formoj, kiuj nur diferencas je la fino de la strukturformulo:

Ruĝa palmoleo estas nerafinita kaj havas altan titron da karoteno.

Uzado redakti

Beta-karoteno estas prekursoro por vitamino A (retinolo) kaj tial ankaŭ kelkfoje nomiĝas provitamino A. Ĝi povas esti stokata en la hepato el kiu, kiam necesa, ĝi disponeblas por la farado de vitamino A. Troa vitamino A estas malutila, kontraŭe al troa karoteno.

Karoteno estas uzata kiel kolorigilo en nutraĵoj kaj en vitaminepreparaĵoj kaj havas numeron E 160. Kelkfoje oni aldonas karotenon al la nutraĵo por kokinoj por doni al la ovoflavaĵo pli malhelan koloron.

Ankaŭ kelkaj brunigiloj enhavas karotenon.

 
alfa-karoteno
 
gama-karoteno
 
delta-karoteno

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti