La terpenoj[1] estas organikaj kemia kombinaĵoj, hidrokarbonoj, apartenantaj al lipidoj. Ili estas aŭ alifataj aŭ ciklaj kombinaĵoj. Ili troviĝas en multaj plantaj organoj, organaj sukoj i.a. terebinta oleo. Ili ne enhavas glicerinon, ilia ĝenerala empiria formulo (C5H8)n (izopreno)[2], kie n estas >= 2.

Al la terpenoj apartenas rezinacidoj, kaŭĉuko, volatila oleoj, kies konataj reprezentantoj en la naturo estas la limoneno en la citrona ŝelo; la mentolo; la karvono en la karvioleo, anetoleo, kaj pliĝenerale multaj spicoj. Multaj terpenoj servas kiel bazmaterialo por la parfum- kaj nutraĵindustrio.

Derivaĵoj estas skvaleno (C30H50, necikla triterpeno, trovata en la hepatoleo de fiŝoj, interprodukto de la kolesterola biosintezo), fitolo.

OriginojRedakti

La uzo de plantoj en la batalo kontraŭ diversaj malsanoj estas sekulara. Kuracaj plantoj montris altan resanigan potencon en natura stato kaj la scio de ties terapiaj proprecoj restas enradikiĝinta en la tradicio de malsamaj kulturoj. En nordoriento de Brazilo, ekzemple, oni kutimas uzi memfaritajn preparojn el planta origino por la traktado de diversaj malsanoj (AMARAL et al., 2004)

Esencaj oleoj estas la ĉefaj komponaĵoj de terapia uzo derivitaj el plantoj, kaj konsistas je miksaĵo da aktivaj kemiaĵoj, kutime odoraj kaj likvaj. Ili estas vaste uzataj en produktado de parfumoj kaj kosmetikaĵoj tamen ili ankaŭ havas farmakologian efikon. Inter la diversaj komponaĵoj de esencaj oleoj estas terpenoj kiuj havas antimikrobajn, antivirusajn kaj kontraŭneoplasmajn. (AMARAL et al., 2004; SÁ et al., 2013).

Terpenoj estas derivitaj de sekundara metabolo de plantoj, estiĝis el izopreno, kiu siavice originas el la mevalonata acido en la mevalonata vojo. Do la terpenoj estas klasifikitaj laŭ la nombro da multobloj de ĝia baza struktura unuo formita de kvin karbonoj, la izopreno. Tiamaniere ili estas klasifikitaj kiel: izoprenoj aŭ hemiterpenoj (5C), monoterpenoj (10C), seskviterpenoj (15C), duterpenoj (20C), sesterpenoj (25C), triterpenoj (30C), tetraterpenoj (35C) kaj poli-izoprenoidoj kiam ili havas pli ol 35 karbonojn (PASSOS et al., 2009; BAKKALI et al., 2008).[3]

Klasifiko de la terpenojRedakti

  • Hemiterpenoj, konsistantaj el nur unu unuo da izopreno, kun molekula formulo C5H10. Ekz: prenolo kaj izovalerata acido
  • Unuterpenoj, konsistantaj el du unuoj da izopreno, kun molekula formulo C10H16. Ekz: kamfeno, α-Pineno, β-Pineno, geraniolo, citronelolo, nerolo, eŭkaliptolo, borneolo, fenĉolo, fenĉono, felandreno, limoneno, kaj mirceno.
  • Seskviterpenoj, konsistantaj el tri unuoj da izopreno, kun molekula formulo C15H24. Ekz: humuleno, farnezenoj, farnezolo
  • Duterpenoj, konsistantaj el kvar unuoj da izopreno, kun molekula formulo C20H32. Ekz: kafestolo, kaŭiolo, cembreno kaj taksadieno, antaŭanto de taksolo.
  • Sesterterpeno, konsistantaj el kvin unuoj da izopreno, kun molekula formulo C25H42. Ekz: geranila-farnezolo[4]
  • Triterpenoj, konsistantaj el ses unuoj da izopreno, kun molekula formulo C30H48. Ekz: skvaleno, ĉefa komponanto en la ŝarkohepata oleo.
  • Seskvarterpenoj, konsistantaj el sep unuoj da izopreno, kun molekula formulo C35H56. Ekz: feraĵokadiolo, kvarfenilakurkumeno.
  • Kvarterpenoj, konsistantaj el ok unuoj da izopreno, kun molekula formulo C40H64. Ekz: likopeno
  • Politerpenoj, konsistantaj je longĉenaj kun multaj unuoj da izopreno, kun molekula formulo C40H64. Ekz: natura kaŭĉuko.
  • Nor-izo-prenoidoj, ĉeestantaj en la foliaro de la "Muskato de Aleksandrio".

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti