Neoplasmo
En medicino, neoplasmo[1] estas nenormala kreskaĵo de histo. Tia kresko nomiĝas neoplazio.[2] Neoplasmo de sufiĉa amaso nomiĝas tumoro; maligna tumoro nomiĝas kancero.
Neoplasmo | |
---|---|
Kojla kancero, ekzemplo de neoplasmo | |
KIM-10 | C00–C97, D00–D48 |
Priskribo redakti
Neoplasmo estas ajna nenormala, troa histo, kies kresko ne rilatas la ĉirkaŭan histon. Neoplasmo daŭre kreskas, eĉ se foriĝas la origina stimulo estiginta ĝin.
Klasifiko redakti
KIM-10 klasifikas neoplasmojn en kvar tipojn:
- benigna neoplasmo
- enloka neoplasmo
- maligna neoplasmo
- neoplasmo aŭ necerta aŭ nekonata konduto
Etimologio redakti
La termino neoplasmo devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σμᾰ plásma “formitaĵo”. Simile, la termino neoplazio devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σῐς plásis “formado”.