Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aneto (monto).

Aneto (Anethum graveolens L.) botanike apartenas al la apiacoj (apiaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aneto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Aneto Anethum
Anethum graveolens
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En kuirarto uzatas la foliopintoj, la floroj kaj la semoj de la planto. Aneto fajnigas la guston de salatoj, saŭcoj, fiŝaĵo, kazeo, kukumo, kukurbo, legomaj supoj, pano, terpomaĵo kaj ovaĵo.

Nomoj redakti

La nomo dill en la angla kaj dile en la malnovangla estas konsiderataj deveni el malnovnordlandaanglosaksa vorto dylle, signifanta "trankviligi aŭ luli," ĉar la herbo havas la furzigan funkcion malpezigi gason.

Aliflanke en Vjetnamio oni havas interesan fabelon pri la etimologio de thì là en la vjetnama: Kial la herbo akiris la nomon thì là, signifanta "Certe estas...."? Kiam la herbo postulis ke Dio donu nomon al ĝi, Li bezonis longan tempon por elekti ĝian nomon ĉar Li ne plu povis trovi ne-uzitan nomon por vegetaĵo.

Dio diris,

- La nomo de vi estas ... certe estas ... certe estas (thì là) ...

La herbo aŭdis tiun, kaj tuj iĝis kontenta kaj kriis:

- Ho, mi nun havas bonan nomon! Mi estas "thì là"!