Fiŝaĵo

fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo

La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo —oceanoj, maroj, riveroj, lagoj—, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj. La termino aplikiĝas simple al fiŝoj, de tie la vorto fiŝaĵo; kvankam ekde la disigo de la Romia Imperio ĝis la komencoj de la Moderna Epoko aplikiĝis eĉ al iaj akvobirdoj kiaj anasoj, anseroj kaj brantoj, kiuj estis laŭrajte manĝataj dum la Karesmo, kiam oni ne rajtis manĝi alian viandon for de tiu de fiŝoj kaj marfruktoj ĉar, pro legendo atribuita al brantoj, oni konsideris ilin metamorfozaĵoj de iaj duvalvuloj, kaj tiele oni klasigis tiujn birdojn kiel fiŝaĵo.

Fiŝoj disponita por ties vendado en merkato de Odeso.
Fritita fiŝaro.
Diversaj fiŝoj.

En la aktualo, la tri landoj ĉefaj konsumantoj de fiŝaĵo estas la jenaj: Islando, Japanio kaj Portugalio.

Oni konas kiel fiŝvendejofiŝejo la vendejon kie oni prezentas fiŝaĵon por ties pomalgranda komercado, zorgita de fiŝvendistojfiŝaĵistoj.

Sanriskoj redakti

Fiŝostoj estas la plej ofta kaŭzo de sufokiĝo.

Parazitoj en fiŝoj estas naturaj kaj oftaj. Ili povas esti danĝeraj por konsumantoj de nekuirita fiŝaĵo, kiel saŝimo, suŝio, kaj ceviĉo[1].

Referencoj redakti

  1. Parasites in Marine Fishes University of California Food Science & Technology Department Sea Grant Extension Program. Seafood.ucdavis.edu (1990-08-07). Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2011-10-29. Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2022-10-01.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti